December 2007
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

February 2009 (1)
November 2008 (4)
August 2008 (1)
July 2008 (1)
May 2008 (1)
February 2008 (2)
January 2008 (2)
December 2007 (2)
November 2007 (4)

December 7, 2007

Kanariaj Insuloj

Finnoj tre multnombre vizitadas la insulojn. Kiam plej frostas kaj neĝas en nia lando, ni volonte restas ioman tempon en konvena varmo. La insuloj estas tre multflankaj, troviĝas sekaj plaĝoj kaj verdaj valoj. Persone mi vizitis 4 insulojn, kaj entute estis en la insularo 10 fojojn. Multaj finnoj nur kuŝas sur la sablo kaj trinkas alkoholaĵojn, sed min interesas ĉefe naturo kaj vagado. Kelkajn bildojn el mia antaŭlasta vizito vi trovos en la albumo "Puerto de la Cruz" (La lastan ni faris al Americans, pri tio eble pli poste)

Teide
Teide

Etbilde la monto Teide, fotografiita de mi dum nia (mi kaj la edzino) vagado proksime al la urbo Orinoco.

Published at 16:09 / 3 comments / 978 visits
This post is public

December 18, 2007

Nova Valamo, monakejo en Heinävesi, Finnlando

La monakejo estas tre kara por mi, antaŭ dek jaroj mi hazarde vizitis tie, kaj post du jaroj aliĝis al la oktodoksa eklezio. En la areo estas sendependa civitana instituto, kie ĉiusomere okazas esperantokurso, kiun la instituto aranĝas kunlabore kun Esperanto-Asocio de Finnlando. En 2008 la datoj estos 23.-27.6, kaj la ĉefa instruisto estos Atilio Orellana Rojas. Estas diversnivelaj kursoj, en tre bela kaj kvieta ĉirkaŭaĵo.Neniu demandas pri ies religiemo, oni rajtas kredi aŭ ne kredi kion ajn.  Pliaj informoj: www.esperanto.fi

Pri la monakejo: www.valamo.fi

La preĝejo de monakejo Nova Valamo
La preĝejo de monakejo Nova Va…
Survoje kun ikono
Survoje kun ikono
En la arbaro de monakejo
En la arbaro de monakejo

Published at 11:29 / 0 comments / 390 visits
This post is public

( 2 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...