En 1969 mi eklernis esperanton, tiujare estis la kongreso de UEA en Helsinki. En radio oni sendis instruprogramon laŭ la libro Via Dua Lingvo de Veli Kolari. Unu parton de ĝi mi aŭdis, aĉetis la lernolibron kaj eklernis aŭtodidakte. En 1970, printempe, mi prunteprenis el la biblioteko de Kuopio la unuan volumon de la trivoluma romano La Faraono de Brus. Kun vortaro en la mano mi eklegis ĝin. Mi memoras, ke dum mia libertempo – kiel instruisto mi tiutempe havis trimonatan somerferion – mi ofte prenis la librojn kun mi, biciklis al unu proksima lageto kaj surstrande, iam naĝante, konatiĝis kun la vivo de la egiptoj. La lingvaĵo ne estis tro komplika, kaj la intrigo estis tre interesa, do mi tralegis ĉiujn tri volumojn. Kaj aŭtune komencis instrui esperanton en la kuopia civila instituto. Ni fondis en Kuopio asocion ”Lingvoponto” kaj tiukadre faris ion kaj alian. Post kelkaj jaroj da troa laborado, kaj post kelkaj malfeliĉaj stumbloj miaj mi lasis la lingvon.  En 1995  mi iris kun mia edzino viziti la ortodoksan monakejon Nova Valamo en Heinävesi. Kiel ateisto mi iris sekvi iun liturgion en plena preĝejo, kaj kiam la kantoro kantis laŭtvoĉe ”Ni ĵetu for niajn mondajn zorgojn”,  io kaptis min en la nuko. Mi komencis frekventi la lokon, laboris tie kiel volontulo, gvidis turistojn, bindis librojn. En la monakeja vendejeto por uzitaj varoj mi trovis la esperantlingvan romanon de Prus, ĉiujn tri volumojn. Mi aĉetis ĝin kaj eklegis. Denove min kaptis la etoso, malnovaj memoroj plenigis min kaj mi reesperantistiĝis. Ja mi ne tute forgesis la lingvon, sed nun mi proponis al la ortodoksa  popolinstituto aganta en Valamo, ke ili aranĝu esperantokurson. Same tion mi proponis al EAF (Esperanto-Asocio de Finnlando), kaj de tio ekis la kunlaboro, kiu daŭras kaj bonfartas. En 1998 du grasaj kaj unu malgrasa pastroj  oleumis min kiel ortodokson.  Pro jenaj okazaĵoj la koncerna libro estas tre grava por mi. Se vi ankoraŭ ne legis ĝin – en la eminenta traduko de Kabe – mi rekomendas tion al vi.