Venontan lundon, la 12:an de majo, mi kun mia edzino vojaĝos al Litovio, al la urbo Vilna. Neniam antaŭe ni vizitis jenan landon, estas tre interese konatiĝi kun ĝi. Ni restos 4 noktojn, revenos la 16:an de majo. Post nia vojaĝo al la Kanariaj Insuloj en februaro, ni vizitis la urbon Tallinna en Estonio, kiel ĉiujare almenaŭ du aŭ tri fojojn. La somero en Kuopio proksimiĝas, la neĝo jam preskaŭ tute degelis, ekas la tempo por somerdomumado. Mi estas somerhomo, volonte vagadas en arbaroj kaj remas sur lagoj. Kvankam ni ja havas ankaŭ motoron por nia boato, ni ĉiam remas.