Du semajnojn ni pasigis en la varma Kanario, ĉio iris glate kaj nun ni ree estas en Finnlando, da frosto estas 15 gradoj kaj neĝas. La hotelo estis kontentiga, la manĝaĵoj eble iom sengustaj sed satigaj, la veteroj belaj - dufoje pluvis iom. Ni vagadis kelkfoje en la mezo de la insulo, sed ne tiom, kiom ni planis. Multe ni aŭtobuse konatiĝis kun  diversaj lokoj kanariaj, kaj veturis ankaŭ ŝipe. La fotojn bv. rigardi en mia albumo "Puerto Rico".