Ducentimetra tavolo da neĝo kovras la urbon Kuopio. Pasintan jaron la situacio estis tute la sama – ni ankoraŭ nun sukcese aŭtoveturas al nia somerdometo, kien ne iras komuna, prizorgata vojo. Antaŭ kelkaj jaroj sur la vojo estis unu metro da neĝo januare. La temperaturo estas ĉ. nulo, kvankam povus esti 20 – 30 gradoj da frosto. En TV mi vidis, ke kelkloke en la meza Eŭropo da neĝo troviĝas abunde. La klimato vere ŝanĝiĝas. Kompreneble tio estas tre danĝera afero. Tamen, por mi kiu proksimiĝas al olda aĝo, varmo bonvenas. Ĉar mi nenion povas fari por la afero – mi ŝanĝis persone mian propran vivmanieron kiel eble mi povis – mi devas ĝui la situacion. Mi estas somerama persono, kaj ju pli mallonga la vintro estas, des pli bone. Skizofrenia situacio.