La monakejo estas tre kara por mi, antaŭ dek jaroj mi hazarde vizitis tie, kaj post du jaroj aliĝis al la oktodoksa eklezio. En la areo estas sendependa civitana instituto, kie ĉiusomere okazas esperantokurso, kiun la instituto aranĝas kunlabore kun Esperanto-Asocio de Finnlando. En 2008 la datoj estos 23.-27.6, kaj la ĉefa instruisto estos Atilio Orellana Rojas. Estas diversnivelaj kursoj, en tre bela kaj kvieta ĉirkaŭaĵo.Neniu demandas pri ies religiemo, oni rajtas kredi aŭ ne kredi kion ajn.  Pliaj informoj: www.esperanto.fi

Pri la monakejo: www.valamo.fi

La preĝejo de monakejo Nova Valamo Survoje kun ikono En la arbaro de monakejo