Mi naskiĝis ĉe la lago Kivijärvi, en la meza parto de Finnlando. Ĝuste tiam mia patro estis en milito (februare 1944). Nia vilaĝo, Talviaislahti, ne havis eĉ vojon, somere oni vojaĝis per boato, vintre laŭglacie per ĉevalo kaj sledo, aŭ per skiiloj. La milito finiĝis, kaj mia patro, instruisto en tre malgranda popollernejo, ricevis novan postenon en la suda Finnlando, kaj ni transloĝiĝis, kiam mi estis dujara. Tamen la gepatroj konstruis somerdometon en tiu sama vilaĝo, kaj tie ni pasigis la somerojn. Jam antaŭlonge la gepatroj mortis, kaj la somerdometon oni vendis, sed mi aĉetis novan ĉe la sama lago. La bildo de la dometo videblas ĉi tie.

ĉelaga somerdometo

Pliajn bildojn vi trovos en la albumo Kivijärvi.