Sur ŝtona monto oni ĉizis truon, kaj metis ĉerkon en la truo, tiu ĉi estis/as roka tombo.

Antaŭe mi skribis pri tio kun titolo "Pendita ĉerko" (la 6-an de Septembro de 2009, en mia Blogo).

Oni metis ĉerkon en naturan truon de ŝtona monto, fakte tiu rimedo ankaŭ apartenas al roka tombo.
La rimedon oni ekkomencis antaŭ 2600 jaroj. (Periodo de Printempo kaj Aŭtuno --- Periodo de Militantaj Regnoj <770 a.K. - 221 a.K.>).
Nuntempe pli multe estas videbla el ili en 龙虎山 Drako - Tigro monto, en 江西 Jiang -Xi provinco.

Pli poste oni ĉizis/vasitgis truon kaj skulptis interne de la truo, sur bazo de natura ŝtona truo por fari tombon. Tiu ĉi okazis dum 东汉 Orienta - Han dinastio <25 – 220>. Nuntempe oni pli multe povas vidi el ili en 四川 乐山 Le - Shan urbo de Si - Chuan provinco.

Interne kaj ekstere la roka tombo havis/as ornaman desegnaĵon per ŝtona gravurado. En iu tombo oni trovis gravuron pri nuda danco de belulinoj, kiuj estis skulptitaj antaŭ 1800 jaroj. En aliaj lokoj oni trovis ŝtonan ĉerkon kaj bestojn k.t.p. en la roka tombofoso.

En 皖南 suda parto de Anhui provinco la montaro estas pli multe 20090415022214594 190908 ol la tereno, la tombofoson oni ĉiam konstruis/as en ŝtonaro ĉe montopiedo, apud vojeto inter montoj. Sur la tombo kreskas arbareto. El flanko de vojeto oni povas vidi tomboŝtonon, kiu estis pordo de tombofoso, tra la pordo oni enpuŝis la ĉerkon.
Tiu ĉi estas la plej simpla, vera kaj disvastigita roka tombo.