Cxinio havas 56 naciojn, pli ol 95% de la popolo parolas per Han / Cxina lingvo. Inter tiuj homoj, kiuj parolas per Han-lingvo, estas, kiuj eble tute ne komprenas unu la alian reciproke. Cxar Cxinio estas tre vasta, oni parolas per lokaj sonoj, lokaj vocxoj, tio estas dialekto. Multe el ili ne scias paroli 普通话/ ordinarajn vortojn, ecx ne povas legi aux skribi, speciale maljunuloj.
Antaux 30 jaroj, kiam trafika stato ne estis oportuna, iu matene, maljuna virino, kiu jxus venis el 合肥 Hefei urbo, logxis en hotelo de auxtobusa stacio en 芜湖 Wuhu urbo. Distanco inter la du urboj estas pli ol 120 km-oj. Sxia filo laboris en Hefei urbo, post viziti la filon, sxi revojagxis hejmen en 绩溪 Ji- Xi gubernion, kiu estas for de 芜湖 Wuhu urbo cx. 200 km-ojn. Sxi acxetis auxtobuso-bileton por la morgauxa tago.
La cxambro de la hotelo estis grandega, en gxi estis kelkdeko da litoj, viroj, virinoj kune logxis en sama loko.
Niaj litoj estis apud sxia, ni vidis, ke sxia agxo estis pli ol 60 jara. Sxi maltrankvile sidis sur la lito, manoj protektis 2 - 3 pakojn. Sxi ne respondis, kiam oni salutis al sxi, kaj sxi parolis nenion.
Pasis kelke da horoj, eble sxi bezonis iri al necesejo, sxi portis paperon el interna posxo, sur papero estis skribita:
Mia patrino ne scias paroli ORDINARAN VORTON, sxi veturos al Ji - Xi gubernio,mi ne havas tempon akompani sxin. Mi PETAS vin kamaradoj, dum la vojo helpu al sxi ! Koran Dankon! Revolucian Saluton!
Bone mi sciis, la gubernio, kie estas tre fama kultura loko en Cxinio - hejmurbo de fama verkisto 胡适之 Hu Shi - zhi. Mi laboris en 旌德 Jing -De gubernio – en Popola Hospitalo, apud sxia gubernio. Ofte homoj el Ji - Xi gubernio vizitis la kuracistojn de nia hospitalo. Felicxe flegistinoj de nia hospitalo povas traduki por ili.
Poste iu mezagxa virino helpis la maljunan virinon, sxi povis paroli ankaux dialekton de Ji - Xi. La maljunulino tuj trankvile, venontmatene foriris agrable.
Antaux kelkaj jaroj "granda majstro - grupo” de CCTV volis intervjui la faman kirurgon, Akademianon de Cxina Scienca Akademio 裘法祖 Qu Fa - zu (1914.02.06-2008.06.14), tamen oni neniam havis eblecon por kontakti al Dr. Qiu. Tage per lia laboro li estis okupita, vespere li bezonis zorgi sian edzinon, kiu malsanigxis jam antaux multaj jaroj. Speciale Dr. Qiu ne volonte estos intervjuita de jxurnalisto.
Poste oni vizitis amikon de Qiu, kiu ankaux estis fama medicina specialisto (pardonu, mi forgesis lian nomon), ili studis en Germanujo preskaux samtempe. Jxurnalisto petis lin helpi. Li tuj telefonis al Qiu en la germana. Jxurnalisto mirinde demandis: S-ro, kial vi parolas per eksterlanda lingvo? La specialisto respondis: S-ro Qiu parolas per dialekto de 浙江 Zhe - Jiang provinco, mi ne povas bone kompreni lin.
Certe S - ro Qiu ricevis la jxrnaliston en tempo, kiam lia edzino dormis.
Antaux ne longa tempo, diris mia Hungara amikino, ke du Cxinoj, kiuj komercas en Hungario dum multaj jaroj, iutage renkontigxis. Tre agrable, gxoje, varme ili ekparoladis, tamen ili subite trovis, ke ili tute ne komprenas unu la alian. Ili ambaux sentis embarason, subite unu parolis per Hungara, alia flue respondis per Hungara. Cxiuj, kiuj estis tie ege ridadis.