About this blog

Mia malsekreta eksperimentejo

Jen mia, ni diru, artikolaro - certe ne interreta taglibro (blogo), ĉar paroli pri ĉiu evento de mia vivo estas tede, kaj skribado ĉiutage ĉi tie kaŭzus nur mian malinteresiĝon pri ipernity. Vi trovos do ĉi tie skibitajn de mi artikolojn kaj fojfoje ankaŭ tradukojn de aferoj, kiujn mi trovas interesaj.

September 2009
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30        

Archives

September 24, 2009

Verkoj de William Auld en korusa versio

Dum la Universala Kongreso en Bjalistoko oni povis admiri eksterordinaran laboron de la Koruso de Podlaĥia Filharmonio kaj Operejo. Melodiojn por ĉi-pluraj poemoj de William Auld komponis ukraindevena komponisto Maksim Fedorov kaj la koruson gvidis s-ino Violetta Bielecka. Krom tio lversio kaj la 9-an Simfonion de Betoveno en Esperanto. Raporton pri tio oni povas spekti en Bjalistoka Esperanto-Televido.

La registraĵojn mi penos laŭvice meti en tiun ĉi artikolon.

Velkoj

Al mi ne plaĉas vidi, kiel fajro,
brulinte senkompate, konsuminte
ardante ĉion, en forvelko cindre
griziĝas, kiel haroj de hetajro.

Al mi ne plaĉas vidi, ke la pajlo,
tra kiu suko pulsis somerpinte,
flaviĝas sur la korto antaŭvintre,
kie frakasos baldaŭ ĝin la hajlo.

Ĉia ekvelko estas tragedio,
kiun ne pansas la filozofio:
dum ciklas viv', individuoj mortas;

potenc' likiĝas for, febliĝas fortoj,
ŝimas la ŝtof', rompiĝas la risortoj,
vanas la revoj, ĉia streb' abortas.



Ebrio

la boteloj staras vice,
kamarade kaj komplice
sur la altaj murobretoj --
botelegoj, boteletoj,
verdaj, flavaj,
grasaj, kavaj,
palpebrume en la lumo
min invitas al konsumo,
gluta, tuta,
ĉes-refuta
forkonsumo de l' enhavo,
de la verdo, de la flavo,
de likvoro glate glita
svate ŝvita
kvate kvita
strate strita
streta
struta

mi rimarkas: en angulo
sidas ia ina ulo
kiu ridas ĉevaldente
kaj rikanas sento-tente,
sin ekmovas,
kison blovas,
krurojn ŝovas:
kaj mi povas
super ŝtrumpo vidi blankon,
sangomankan
gamboflankon.
mi vin amas, bela ino,
mi adoras vin sen limo,
volas tuŝi,
kune kuŝi,
kaj karesi,
kaj forgesi,
pri la griza ver' forgesi
grila priva vorgeresi
vira vorga pivaresi
vipareŝi
mi neŝeŝi
neŝeŝi
ŝuvi puvi pova-povaŝ
diri kie ŝiŝ ŝin trovaŝ
la ne
la ne-ŝe
ne-ŝeŝ
ŝeŝ
dako danto danko dankon
dankon
padonu mineŝtaŝ bria
padon'
padon'
'kon
'kon

paŭzo
naŭzo


Vi estas maro

Vi estas maro, kiun mi navigas
sen kompasnadlo, sed kun gvidaj steloj;
sur via sino hula min kavigas
ventegoj aŭ min lulas zefirpeloj ...
Kaj malgraŭ fridoj, spite al la tromboj,
animo mia ĝojas sur l' ondaro:
mi volas veli plu sur viaj ondoj,
kaj fine droni, droni en la maro ...



Geedzoj

Li vendis sin por kruropar',
ĵarteloj kaj artsilkaj ŝtrumpoj,
du mamoj pintaj, kapharar':
kaj baldaŭ trovis ilin plumpoj.
Ŝi siaflanke vendis sin
por virposedo, dom' sekura,
kaj la titolo «Sinjorin'»:
ŝin ĝenis ludo interkrura.
Unuinfana famili',
kunvivis iel-tiel ili,
plejparte sen konversaci':
ja mankis tem' por pribabili.
Ŝi mortis, aĝa sesdek-du,
post tia anonima vivo,
Li ekkonsciis pri vaku'
kaj manko de ekzistmotivo.
Ĉe la filino kaj bofil'
sian loĝlokon li establis —
pli bona ol paroĥ-azil'
(ili nek grumblis, nek afablis).
Kaj dum fridiĝis lia sang',
foje, en sol' melankolia,
larmo ruliĝis laŭ la vang',
kaj flustris lia kor': Maria!





Memoro

Estante tiam juna, sekve fola,
mi revojn pri knabin' impulse teksis.
La naŭ planedojn ŝi ampleksis.
Hodiaŭ rulis ŝin la mar' memora
Sur strandon de la mensretin'.
Mi vidis klare ŝin.
Fremda knabino,
Kiu kvin jarojn estas morta.
Tre stranga renversiĝo sorta:
Ĉu tia estis mia rev' idola?
Estante nun pli aĝa, tamen fola,
Mi min demandas:
Kiu estis ŝi?
Kaj kiu estis tiu juna mi?


Published at 17:42 ( 9 comments / 421 visits )
This post is public

February 10, 2009

Novigita Esperanto-Televido de Bjalistoko

Saluton karaj!

Unue mi pardonpetas pri mia longa neĉeesto en Ipernitujo, inter alie pro la studsesio. Nun mi promesas regule raporti pri bjalistokaj eventoj ankaŭ al vi.

Pluraj jam scias, sed ne ĉiuj: la Esperanto-televido, antaŭe spektebla ĉe itvc.pl, nun ŝanĝis sian adreson. La filmetoj aperados nun ĉe TV Białystok ĉe la nova adreso tvbialystok.pl/tvesperanto; ili ankaŭ estos troveblaj en Youtube. Tie videblas jam du novaj filmetoj pri vintraj okazintaĵoj ne nur en Bjalistoko.

Ĉeokaze, rilate al UK 2009 gravas aldoni, ke jam pli ol 1200 personoj estas aliĝintaj ĉe la paĝaro de UEA; la nombro daŭre kreskas.

Published at 09:44 ( 2 comments / 1050 visits )
This post is public

December 18, 2008

La lasta, festa parto de Bjalistoka Esperanto-Televido.

La 17-a parto de Bjalistoka Esperanto-Televido estas samtempe la lasta en 2008. Permesu do al mi iom priparoli mian renkontiĝon kaj amuziĝadon pere de tiu projekto, iom sumi la jarduonon kiu multe al mi donis.

Post la reveno Bjalistokon de volontula servo en Francujo oni proponis al mi preparadi elsendojn esperantajn en unu el bjalistokaj rettelevidoj... Mi trovis ĝin interesega ebleco, kvankam mi neniam havis sperton esti televidisto, krom kelkaj intervjuoj ktp. La programo estis jam funkcianta kaj kun peno gvidita de kelkaj bjalistokaj esperantistoj kies laboro estis tre bona.

Mia ideo iom ŝanĝi la programon plaĉis al oni kaj tiel ni montris meze de julio mian unuan elsendon. Komence ni planis igi ĝin pli internacia por ke la programo montru ankaŭ alilandajn eventojn kaj samideanajn klubojn. Kelkaj amikoj al kiuj mi elkore dankas alsendis siajn materialojn sed... plejparto de spektantoj kiuj komentis la filmetojn preferis vidi nur Bjalistokon kaj Pollandon. Krom la UK en Roterdamo ni spektigis pollandajn aranĝojn (Arkones kaj Tutpollanda Kongreso en Lodzo) kaj krom tio nur Bjalistokon kaj Podlaĥion. Ja la televido estas ligita kun la venontjara Kongreso kaj ne dubigas ke pluraj vizitontoj ne volas iri al nekonata "vakuo". Tial mi alproksimigis iom ne nur esperantistan, sed pli ĝenerale kulturan vivon en la urbo, multnaciecon, historion, vizitindaĵojn; ni iris regionen por montri judan, tataran, ortodoksan kulturojn kaj festojn, fine ni prezentis spurojn de Ludoviko kaj aliaj esperantistoj.

Gvidi televidprogramon en Esperanto ne estas tiom facila tasko kia mi ĝin trovis antaŭ la laborkomenco - eĉ en "lulilo" de Esperanto. Prepari foje al du semajnoj 10-minutan elsendon ŝajnis esti "bulko kun butero". Lingvobaro estas tamen videbla, ĉiujn dialogojn kun ne-esperantistoj nepris traduki. Pro tiu tradukneceso mi havis iom da mallibereco - ne eblas tuŝi malfacilajn temojn, enmiksiĝi en paroladon, demandadi hazarde renkontitajn homojn. Ĉio tia aspektus ne same nature kiel paroli per la lingvo de ambaŭ diskutantoj konata.

Laŭplane la projekto sukcesis - ĝi altiris onian atenton al la urbo de venontjara granda evento. Kiel kredinda propagandilo ĝi bone servas. Tamen al mi daŭre mankas io, ia vigleco, spontaneeco... eble mi troigas volante pli da Esperanto en ĉiutaga vivo en mia urbo?

Ĉiukaze - mi daŭre atendas viajn komentojn pri la televido. Mi vidas, ke samajn erarojn kiel komence mi ne plu faras, tamen kiel tuta amatoro mi multajn aferojn faras fuŝe (ĉielo danku al Iwona, nia majstra filmomuntistino, kaj kameraistoj!). La projekto estu malfermita ne nur al venontjaraj gastoj - ĝi havas ja la potencon iĝi pli universala.

La 17-a parto devis esti la lasta. Bjalistoka urbestraro tamen decidis plilongigi la projekton do novaj elsendoj aperados ĝis la Kongreso (eble eĉ iom pli longe?). Ekde januaro tamen la projekton transprenos alia televidkompanio bjalistoka, kiu ankaŭ spektigos ĝin ne-interrete, do pere de televido kabla. Estos pli granda skipo, pli multe da elektebla materialo... ni vidos kiaj ŝanĝoj aperos.

La 17-a elsendo estas tute dediĉita al 9-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj mi pli multe priskribos en aparta artikoleto de mia eksperimentejo en Ipernitujo.

Published at 08:37 ( 4 comments / 826 visits )
This post is public

December 11, 2008

Budhismo kaj konkursoj - la 16-a parto de bjalistoka televido

Jesuo nokte
Jesuo nokte
En la 16-a parto de Bjalistoka Esperanto-televido ĉe la preĝejo al sankta Roko mi prezentas al vi:

  • renkontiĝon kun gongo-ludisto, naturkuracisto, vojaĝanto kaj budhismemulo el la fondumo Ora Centro - Marcin Szarkowski,
  • muzikan konkurson en kiu gejunuloj el Bjalistoko devis komponi aŭ prezenti unu muzikaĵon en Esperanto,
  • konkurson por poŝtkarto en kiu gejunuloj el artaj lernejoj celis prepari verkon, kiu estos oficiala poŝtkarto de la 94-a Universala Kongreso en Bjalistoko.

La 17-a kaj la lasta ĉi-jara parto estos plene dediĉita al Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj okaze de la 149-a (jam preskaŭ jubilea) naskiĝdatreveno de LLZ.

Ekde januaro la programo estos spektebla jam ĉe alia televidkanalo bjalistoka, tio estas ĉe tvbialystok.pl; ni kredas je fruktodona kunlaboro kun nova teamo!



Published at 08:20 ( 0 comments / 422 visits )
This post is public

December 3rd, 2008

Preciza programo de la 9-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

Laŭ la antaŭa artikolo mi prezentas al vi ĉi-sube la precizan programon de Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj.

9-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj dum la 149-a naskiĝdatreveno de Ludoviko Zamenhof



Vendredo, la 12-a de decembro 2008

Akcepto de gastoj el aliaj urboj kaj landoj ekde la 15-a horo en la Esperanto-Centro ĉe

la strato Piękna 3

18.00 Galerio Sleńdziński – strato Waryńskiego 24A

- rakonto pri la galerio kaj la familio Sleńdziński

- arta programo preparita de gejunuloj el la Muzika Lernejo

- renkontiĝo de geamikoj en la Esperanto-Centro



Sabato, la 13-a decembro 2008

Biblioteko Giedrojć ĉe la strato Skłodowskiej 14A, 6-a etaĝo:

8.00 Kunsido de LKK

10.00-13.00 Himno „La espero” ludita klarnete de Robert Panek;

- Przemysław Wierzbowski – Volontula servo kiel ŝanco por gejunuloj interese vivi - prelego

- Tomasz Chmielik – antaŭmilita filmo pri iama Bjalistoko kun komentoj

- Red. Roman Dobrzyński –„Bona Espero – kripo”, filmo kaj komento de la aŭtoro

13.00-14.00 Manĝopaŭzo – esperantista kuirarto surloke

14.30 Meto de floroj kaj bruligo de kandeloj ĉe la monumento al Ludoviko Zamenhof; klarneta koncerteto de Robert Panek.

15.00 Sankta meso en la blanka preĝejeto ĉe la katedralo - pastro Adam Skreczko, rektoro de la Alta Klerika Lernejo. Muzikon preparos koruso Kantylena.

16.15-19.00 Kafejo FAMA, strato Legionowa 5:
- Esperantlingva programo fare de infanoj el la infanĝardeno n-ro 52,
- Teatraĵo „Kiel bovo al kaleŝo” fare de gejunuloj el la Junulara Kulturdomo,
- Paŭzo por la festokuko, kafo kaj teo,
- Muzika konkurso ESPERANTO – koncerto de laŭreatoj. Disdono de premioj de la urbestro,
- Konkurso pri kongresa poŝtkarto – disdono de premioj de Bjalistoka Esperanto-Societo,
- Koncerto de muzikgrupo Klezmer Chanajki Band,
- Renkontiĝo de geamikoj en la Esperanto-Centro



Dimanĉo, la 14-a de decembro 2008.

09.00-17.00 busa ekskurso: vizitado de historiaj konstruaĵoj laŭ la trako „En malnova lando de Grodno”: Bjalistoko – Sidra – Różanystok – Kamienna Stara – Krasnybór – Sztabin – Białystok. Oni manĝos en Różanystok (bezonata estas antaŭa rezervo de lokoj).

Alternativa programo: vizitado de Bjalistoko.



Lundo, la 15-a de decembro 2008

10.00 Solenaĵo pro nomumo de la bazlernejo n-ro 51 ĉe la strato Kluka 11A per la nomo de Ludoviko

Published at 12:25 ( 1 comment / 426 visits )
This post is public

November 17, 2008

Laŭ la tatara trako - spektu bjalistokan Esperanto-televidon!

Jen mi invitas vin spekti jam la 15-an parton de la bjalistoka Esperanto-televido. En ĝi ni daŭrigas la turisman programon laŭ la lokoj, kiujn vi havos eblecon viziti dum la venontjara UK. Ĉi-foje ni iris laŭ la trako de tataroj vivantaj en orienta Pollando. En vilaĝeto Kruszyniany ĉe belorusa limo vivas tiu islama gento havanta sian preĝejon kaj bienon. Vi povos ĉi tie resti, gustumi lokajn pladojn kaj ekkoni tatarajn kulturon, vivon kaj kutimojn.

En Bjalistoko okazis la festo de la 11-a de novembro – la nacia festo de Pollando por memorigi jam la 90-an datrevenon de la regajno de sendependeco. Al la monumento de marŝalo Piłsudski kaj armea pikniko venis sufiĉe granda nombro de loĝantoj de Bjalistoko.

Panoramo de la placo ĉirkaŭ monumento al Piłsudski.
Panoramo de la placo ĉirkaŭ mo…

Published at 11:17 ( 3 comments / 664 visits )
This post is public

October 30, 2008

9-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

Bjalistoka babelturo
Bjalistoka babelturo
Ni invitas ĉiujn samideanojn de la mondo alveni al Bjalistoko kaj inter la 12-a kaj la 15-a de decembro 2008 kune festi la 149-an naskiĝdatrevenon de Ludoviko. Se vi volas viziti urbon de venontjara UK kaj vidi kiel progresas la laboroj por tiu aranĝo, se vi volas senti la festan etoson en la lulilo de Esperantujo - nepre alvenu!

La aranĝo havas tradicie jenan skemon:

  • vendrede vespere kultura programo, ĉi-jare vizito en la galerio de Slendzinski-familio kaj koncerto de muzika lernejo. Vespere - renkontiĝo en la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo.
  • sabate ekde la mateno en la universitato estas kutime prelegoj; ĉi-jare ĉe ni gastos inter alie Roman Dobrzyński kaj Tomasz Chmielik. Poste okazas renkontiĝo ĉe la monumento al Zamenhof, katolika meso, vagado tra la esperantistaj spuroj en Bjalistoko. Vespere en kafejo Fama estos ĉi-jare koncerto esperanta kun festokuko.
  • tuta dimanĉo estas dediĉita al regiona ekskurso, kiu ĉi-jare iros al okcidenta parto de la vojevodio en kaj ĉirkaŭ Łomża, kie oni vizitos muzeojn, historiajn objektojn kaj partoprenos ĉefajran renkontiĝon kun manĝaĵo-rostado. Tiuj, kiuj ne ekskursos kaj restos bjalistoke, povos inter alie pli profunde viziti Bjalistokon, ekkoni historian vojon de la lingvo internacia en nia urbo kaj provi sian unuan esperantlingvan mendon en Esperanto - vizitante Esperanto Cafe ĉe la urboplaco.
  • lunde okazos eksterordinara afero: bjalistoka bazlernejo n-ro 51 ekhavos la nomon de Ludoviko Zamenhof. Kelkaj esperantistoj, kiuj restos lunde en Bjalistoko, povos do partopreni tiun solenaĵon.



La Esperanto-Centro al kiu oni venu staras ĉe la strato Piękna 3. Oni eniras ĝin de malantaŭa flanko.

Pliaj informoj kaj aktualaĵoj estos troveblaj ĉi tie kaj ĉe espero.bialystok.pl.

Published at 10:23 ( 0 comments / 484 visits )
This post is public

October 28, 2008

Esperanto-Televido, 13.

Laŭ la tradicia diro, „13” devas esti malfeliĉa nombro: kaj tio tuŝis ankaŭ nian televidon :) Niaj aparatoj ribelis, kaj tial la 13-a parto de nia televido estas spektebla iom pli malfrue. Pardonu!

En la programo de ITVC.pl vi vidos du diversajn urbojn:

Unue, ni gastis en Tykocin (Tyktin, Tikotin), tre malnova podlaĥia urbeto kun bele konservita domaro, kie okazis tradicia, juda festo de kabanoj – Sukot. Ni vizitis ankaŭ hebrean preĝejon kaj ekspozicion pri judaj grafikaĵoj.

La dua parto temas pri 100-jariĝo de la Esperanto-movado en pola ĉefurbo Varsovio, kiun ni iom hazarde partoprenis. La heredaĵo de la pioniroj vivas, kaj ni esperu, ke Esperanto varsovia kreskos.

Bonvenon al la programo, komentoj, kontribuoj!

Mi intertempe ne skribis ĉi tie pri la 12-a parto, en kiu vi spektos la venontjaran ejon por Internacia Infana Kongreseto en Supraśl.

Published at 11:46 ( 3 comments / 508 visits )
This post is public

October 14, 2008

Bjalistoko en Internacia Poznana Foiro 2008

Projekto de bjalistoka stando por Poznana Foiro 2008
Projekto de bjalistoka stando…
Inter la 16-a kaj la 18-a de oktobro dum Poznana Foiro, granda internacia aranĝo, estos inter alie vizitebla budo pri Bjalistoko. Inter pluraj valoroj de la urbo, ĝia historio, investoj, turismo, evoluo kaj reklama kampanjo, estos ankaŭ prezentita Esperanto kiel bjalistoka simbolo, kaj oni informados al venintoj pri Universala Kongreso de Esperanto 2009.

Bonvenon do, ĉiuj samideanoj el Poznano kaj ĝia regiono, por viziti la budon, informiĝi pri la UK kaj eble informi aliajn pri Esperanto :)

Ni atendas fotojn kaj rememorojn de nia skipo.

Published at 11:09 ( 2 comments / 585 visits )
This post is public

September 29, 2008

La lumdisko ESPERANTO nun elŝuteblas

KD kun la simpla titolo "Esperanto" aperis la 10-an de septembro 2008 kiel aldonaĵo en la grava pola tagĵurnalo Gazeta Wyborcza kun la rekorda eldonkvanto de 364.000 ekzempleroj.

364.000 lumdiskoj pri Esperanto - senpage!

Ĝi aperis en ĉiuj eldonoj de la gazeto kiel senpaga kromaĵo, kaj la aperigon de la disko en la gazeto financis la urbo Bjalistoko. La diskon kreis la organizaĵo E@I. La disko estis kreita laŭ la mendo de la urbo Bjalistoko. Multaj polaj esperantistoj aĉetadis dum la tago po 10-20 gazetoj kun la disko, kun la celo disdoni ĝin al siaj konatoj kaj por uzi ĝin kiel taŭgan kaj malmultkostan informilon.

Pro multaj petoj de niaj scivolemaj eksterlandaj geamikoj, kiuj ne havis eblecon ricevi la diskon, nun ĝi estas elŝutebla laŭ jena maniero:

  1. El la reto oni elŝutu 2 pakaĵojn (esperanto.part1.exe, esperanto.part2.rar) kiuj enhavas dosierojn de la lumdisko Esperanto. Konservante ilin en via komputilo vi memoru meti ilin en saman dosierujon.
  2. Cetere oni malfermu elŝutitan pakaĵon - esperanto.part1.exe kaj klaku butonon Instaluj, kiu troviĝas je la malsupra parto de la fenestreto. Post tiu ĉi ago, laŭ komunikoj, estos kreita dosierujo esperanto kaj la enhavo de la elŝutitaj pakaĵoj estos malpakita en ĝin.
  3. Poste oni devas nur duklaki start.exe (en Vindozo), start.app (en Makintoŝo) aŭ start.html (en Linukso aŭ alia mastrumsistemo) kaj tiel ŝalti la programon.
  4. La enhavon de tiel kreita dosierujo oni povas poste konservi en lumdisko.

Post malpako de la dosieroj oni povas forviŝi la elŝutitajn pakaĵojn.

Published at 06:11 ( 5 comments / 813 visits )
This post is public

September 25, 2008

Arkones spektebla en Esperanta Tele\/ido

logo itvc
logo itvc
Antaŭe kun la esperanta televido ITVC ni montris al vi Lodzon. Nun venis tempo por partopreni en Arkones, Artaj Konfrontoj de Esperanto, la plej granda aranĝo de esperanta arto, teatro, literaturo kaj muziko en Pollando. Vi vidos inter alie koncertojn de La Perdita Generacio, Ĵomart kaj Nataŝa, Georgo Handzlik; mi parolis ankaŭ kun iranaj samideanoj, kiuj unuan fojon partoprenis eksterlandan aranĝon (kelkaj el vi certe konas ilin, ekz. en Ipernity, ĉu ne?)

Vi vidos ankaŭ la plej grandiozan sportan eventon, kiu lastatempe okazis ankaŭ en Bjalistoko - temas pri Tour de Pologne, biciklista konkurso, kiu trairas la tutan Pollandon. Malgraŭ malvarmeco kaj ne tro bona vetero, biciklistoj el 40 landoj turniris ĉi tie por gajni en la dua etapo (en la tria etapo, antaŭ Lublino, la biciklistoj eĉ strikis, ne volante plu partopreni en tiaj arktaj kondiĉoj :D)

La filmon kiel kutime vi trovos ĉe la ITVC-paĝaro. Kaj por sekvaj partoj de nia televido, kie ni i.a. denove vizitos urbetojn apud Bjalistoko, ni ankaŭ invitas VIN alsendi al ni filmomaterialojn!

Published at 11:04 ( 4 comments / 659 visits )
This post is public

September 11, 2008

Ni venkas en Bjalistoko, ni konkeras Pollandon.

Aŭgusto kaj septembro 2008 por Esperanto en Bjalistoko estas verŝajne du la plej sukcesoplenaj monatoj de la jaro. Bjalistoka urbestraro, kunlabore kun tutpollanda gazeto Gazeta Wyborcza, lanĉis kaj pagis grandan kampanjon informan pri la plej valora ideoheredaĵo de nia urbo, pri Esperanto, sub la titolo: "En Bjalistoko Esperanto kunligas...".

Esperanto - la mondo sen limoj
Esperanto - la mondo sen limoj
UNUE: La 1-an de aŭgusto en la tuta urbo oni povis legi 42 murafiŝegojn kaj lumafiŝojn laŭ unu el tri modeloj: "amikeco signifas przyjaźń" kun bildo de du pugnoj, "amo signifas miłość" kun koro-gesto kaj "toleremo signifas tolerancja" kun manpremo. Supre ĉiuj enhavis surskribon "Esperanto- mondo sen limoj". Antaŭ unu jaro mi per enketo eksciis, ke pluraj junaj bjalistokanoj preskaŭ nenion scias pri ilia grava samurbano kaj lia verko. Nun tio multe ŝanĝiĝis, la lingvo internacia estas tre bone rekonata ankaŭ pro tiuj afiŝegoj.

DUE: Al Gazeta Wyborcza estis aldonita, kompilita de mi, vortareto esperanta. La grandeco ne permesis tute elĉerpi la temon, do mi metis tien nur la plej gravajn vortojn kaj parolturnojn.

Esperantaĵoj en la tendo
Esperantaĵoj en la tendo
Tendo de toleremo
Tendo de toleremo
TRIE: Dum la tuta aŭgusto sur bjalistoka foirplaco staris la tendo pri toleremo. Tie prezentis sin ĉiutage po unu organizaĵo kiu prezentis kaj pridiskutis la temon - toleremo - laŭ sia vidpunkto. Fine de monato la tendon okupis esperantistoj, kiuj prezentis la Esperanto-kulturon, voligis partopreni kursojn de la lingvo kiuj baldaŭ startos en pluraj lokoj, invitis enskribi en kajero kion laŭ oni signifas toleremo, kaj por volontuloj proponis helpi dum la venontjara UK. Mi trovis tiam tre pozitivan reagon de la vizitantoj, kaj multaj volis eklerni Esperanton.

Kromajn fotojn vi trovos en la galerio de Bjalistoka Esperanto-Societo.

KVARE kaj plej grave: La 10-an de septembro kun tutpollanda eldono de Gazeta Wyborcza oni ricevis donacon - multmedian lumdiskon preparitan de E@I, kiu estas samtempe virtuala vojaĝo tra Bjalistoko kaj Esperanto-movado, kaj kurso de la lingvo kun ludoj, kantoj, filmoj ktp. La projekton pagis bjalistoka urbodomo, kiu en ĝi trovas bonan manieron reklami la urbon. Persone mi volas danki al Peter Balazs kaj ĉiuj volontuloj kiuj kontribuis en la projekto. Pli precize pri ĝia enhavo skribis en sia blogo Esperantino.

Nun ni atendu fruktojn de tia dissemado de la ideo - kaj baldaŭ aperos sekvaj novaĵoj pri tio. Espereble en aliaj urboj kaj landoj oni sekvos bjalistokan ekzemplon.

Published at 11:12 ( 15 comments / 1092 visits )
This post is public

September 11, 2008

Dudek jarojn antaŭe - varsovia kongreso en Esperanta Televido

Pasintjare la Lingvo Internacia festis 120-an jaron de sia ekzisto. Ĝi estis sekva grava dato post la plej granda Universala Kongreso en Varsovio, kiun partoprenis preskaŭ 6 mil homoj. La 100-jariĝon de Esperanto en 1987, kaj komencon de nova epoko - la duan jarcenton, registris en sia filmo eminenta esperantisto, Roman Dobrzyński. Danke al li, nun la unuhoran filmon "Varsovio cent jarojn poste" vi povas spekti en la Esperanto-Televido ITVC. Tia historia materialo estas grava dokumento pri nia movado. Kaj se vi partoprenis varsovian kongreson - vi havas jen la eblecon revidi la pasintecon.

Krome mi ne informis vin antaŭe pri la 9-a parto de nia ĉiu-dusemajna esperanto-programo; baldaŭ ankaŭ aperos la deka parto, iom malfrua pro mia malsano, pro kio mi vin pardonpetas :-)

Published at 10:27 ( 4 comments / 603 visits )
This post is public

September 7, 2008

Photosynth - kreu tri-dimensian foton

Lastatempe mi trovis novan interretan servon, kiun antaŭ nelonge publikigis Microsoft. Fakte, havi tian ilon mi volis jam de longe. Photosynth - ĉar tiel ĝi nomiĝas - estas eksterordinara ilo, kiu el multaj fotoj de iu objekto aŭ loko formas ĝian tri-dimensian modelon, kaj sur ĝin metas la fotojn. La programo komputas ĉion mem kaj ne postulas de uzanto iun ajn scion pri projektado. Ekzistas jam granda kolekto de tiuj panoramoj, en kiuj vi povas kvazaŭ-promeni spektante sekvajn paĝojn, kies veran pozicion la sistemo korekte rekonis. Vi povas uzi la sageto-klavojn kaj muson. Kun klakita kontrol-klavo (ctrl) vi vidos la "skeleton" de la panoramo - multegajn punktetojn, kiuj estas pozicioj de elementoj komunaj al kelkaj fotoj.

Normala "promeno" ĉirkaŭ la objekto
Normala "promeno" ĉirkaŭ la ob…
Kion fari?

Se vi volas havi ekz. virtualan version de via domo, vi devas ĝin prifoti - unue, paŝo pos paŝo, ĉirkaŭi la domon farante plurajn fotojn. Poste vi fotu detalojn, ekz. pordojn, dekoraĵojn, kamentubojn ktp. Ju pli multaj estas la fotoj, des pli bone. Por ĝenerala panoramo prefere faru larĝajn fotojn. Sammaniere vi povas prilabori ĉambrojn - farante multajn fotojn el ĉiuj anguloj, fotante aparte meblojn ktp. Poste registriĝu en la paĝaro, alŝutu viajn bildojn, kaj atendu la efekton.

Kion NE fari?

Antaŭ ol vi forkuros kun la fotilo por ciferigi la mondon, gravas scii kelkajn aferojn. Unue, Photosynth ne ŝatas regulajn objektojn, en kiu pluraj elementoj estas samaj. Mia unua panoramo devis montri la foirplacon en Bjalistoko. Mi faris multegajn fotojn, de ĉiuj anguloj, de la centro, kaj prifotis detalojn - sed la sistemo vidante la plankon stultiĝis. Ĝin konsistigas regulaj linioj kaj la maŝino ne sciis, ĉu temas pri tiu linio 4 metrojn for, aŭ tiu 8 metrojn poste. Tial ne tro facilas promeni (tiun provon vi povas trovi en la katalogo de Photosynth). Photosynth ankaŭ ne ŝatas spegulojn kaj objektojn kiuj plejparte konsistas el vitro.

Mia virtuala ZEO

Kun kontrol-klavo eblas vidi skeleton de la konstruaĵo
Kun kontrol-klavo eblas vidi s…
Kaj hodiaŭ mi faris alian provon - mi prifotis la malnovan domon ĉe la strato Warszawska 15 en Bjalistoko, en kiu post kelkaj monatoj troviĝos Esperanto-Centro kaj Muzeo Ludoviko Zamenhof (pri ĝi mi jam skribis antaŭe). La panoramo videblas ĉi tie - ĝi ne estas eble tro ampleksa (ekz. unu flanko de la domo ne estis atingepla pro fermita korto), sed almenaŭ pli-malpli korekte preparita. Klaku la kontrol-klavon - kaj vi vidos bjalistokan ZEO-n en tri dimensioj :) Amuzas kiel la maŝino rekonis longecojn kaj altecojn surbaze de simplaj fotoj.

La sistemo se mi bone scias postulas bedaŭrinde havi Vindozon, kaj por korekta spektado la komputilo devas esti relative nova, laŭ la rekomendo de Microsoft. En la listo de enkondukotaj eblecoj estas inter alie eksportado de la dosieroj kiel veraj 3D-objektoj uzeblaj en aliaj programoj. Ĉu tiam komputilajn grafikistojn anstataŭos simplaj fotemuloj? :)

Published at 17:32 ( 4 comments / 558 visits )
This post is public

August 30, 2008

Historio ensorĉita en diskojn: 80-jara Esperanto-kurso

La valizeto
La valizeto
Oni daŭre vokas, ke Bjalistoka Esperanto-Societo serĉadas esperantajn memoraĵojn por la konstruota Zamenhof-Muzeo, kaj tempo montras, ke la peto estas ĝenerale konata kaj oni respondas al ĝi. Ni ĝojas daŭre ricevadi sekvajn donacojn, inter kiuj kelkfoje troviĝas veraj trezoroj.

Inter aĵoj, kiujn ricevis bjalistokanoj foririntaj Roterdamon, estis malnova, sed bone konservita valizeto, donacita de s-ino Anette Stadlhuber. Ekstere ĝi tute ne ŝajnis esti tiel valora, kiel la enhavo. Post malfermo, malkaŝis sin anglalingva tabuleto kun kurso-listo: en manĝoĉambro, en lernejo, en poŝtoficejo... ktp, entute 30 lecionoj. Kaj malantaŭ la fermoplato - tuta kolekto de 15 vinildiskoj en perfekte konservita stato, kun surskribo "Linguaphone", faritaj en 1920-aj jaroj.

Sur ĉiu disko estas po du kursoj. Ĉiuj estas bone pakitaj en kovertoj kaj sekurigitaj per kartono. Feliĉe la surfacoj kaj gravuraĵoj estis bonstataj, kvazaŭ la diskojn oni farus antaŭ nelonge - dum vere pasis pli ol 80 jaroj depost kiam oni fabrikis ilin. Tio estis tre ĝojiga kaj mi nur atendis la momenton aŭskulti la voĉon de esperanta historio.

Reveninte hejmen mi prenis la unuan diskon (titolitan The family in the sitting-room), ŝaltis malofte uzatan aparaton (hejme ĝi ludas nur kiam la gepatroj volas rememorigi sian junaĝon)... kaj el laŭtparoliloj aŭdiĝis vira voĉo en konata lingvo:

"La familio en la sido-ĉambro. Jen estas bildo de sido-ĉambro. En la ĉambro estas la familio, nome: la avo, la avino, la patro, la patrino, la filo, la filino, kaj la infaneto. La avo sidas en brakseĝo fumante pipon. La avino ankaŭ sidas en brakseĝo legante libron (...)"

Bruoj, krakoj kaj murmuroj estis laŭtaj, sed la voĉo sufiĉe komprenebla. Mi ne konas nomon de la leginto. La pakaĵo ne enhavis librojn, sed mi vidis interrete, ke ilia aŭtoro estis M. C. Butler - eble, malgraŭ ke li ŝajnis paroli kun franca akĉento, estas lia voĉo?

Kiel mi kontrolis, la firmao Linguaphone daŭre produktas lingvokursojn. Ŝanĝiĝis nur du aferoj: unue - ĝi ne plu uzas vinilon, kaj due - bedaŭrinde, ĝi ne plu eldonas Esperanto-kursojn.

Tro ofte okazas en Esperantujo, ke malnovaj valoraĵoj estas perditaj pro nescio – bone, ke sorto de tiu ĉi valizeto estas pli feliĉa. La diskoj, post arkivigo, konsistigos la kolekton de nova Esperanto-Centro kaj Zamenhof-Muzeo, kiun malfermi ni planas en junio-julio 2009, do tuj antaŭ la Universala Kongreso.

Kurso-listo ĉe interna parto de la valizeto
Kurso-listo ĉe interna parto d…
Disketikedo
Disketikedo
Kovertaro
Kovertaro

Published at 17:09 ( 9 comments / 696 visits )
This post is public

August 12, 2008

La 8-a parto de Esperanto-TV jam enrete

Kiel ĉiun duan lundon, jam spekteblas sekva parto de la Esperanto-televido el Bjalistoko. Ĝi estas iom escepta - anstataŭ promesitaj filmeroj i.a. pri Supraśl ni decidis pli longe montri al vi raporteton pri la 93-a UK en Roterdamo. Ene spekteblas i.a

- paroloj de la estraranoj de UEA
- vizito en la Centra Oficejo de UEA
- kursoj por komencantoj kaj instruistoj
- arta programo de la UK
- salutoj de tutlanda esperantistaro
- transdono de la kongresa flago kaj parolo de s-ro Zaleski-Zamenhof

 

Kaj la antaŭe promesitajn filmojn vi spektos venontfoje.

Published at 06:53 ( 7 comments / 750 visits )
This post is public

August 7, 2008

La filmo "Leviĝanta Bjalistoko"

La urbo Bjalistoko antaŭ kelka tempo lanĉis promocian turisman kampanjon en aliaj urboj de Polujo kaj eksterlande. Ekde tiam la urba slogano estas "Wschodzący Białystok" (angle: Rising Bialystok, esperante: Leviĝanta Bjalistoko). Por ĝi oni faris inter alie 18-minutan filmon pri valoroj de la urbo en kelkaj lingvoversioj.

Unue oni planis spektigi la filmon por kongresanoj en Roterdamo - pro teknikaj kialoj tio tamen ne eblis. Sed nenio estas perdita - ĝi spekteblas en la Esperanto-televido ITVC!

Published at 09:52 ( 10 comments / 968 visits )
This post is public

July 31, 2008

Nova, sepa elsendo de Esperanto-TV spekteblas!

logo itvc
logo itvc
La sepa parto de nia televido – jam preta ĉe ĝia paĝaro!

Ĉi-foje ni forlasos Bjalistokon kaj vizitos la urbeton Supraśl. En tiu vizitinda loko ni vidos grandiozan, defendan monaĥejon, centron de la urbo kaj palacojn. Ni ankoraŭ revenos tien en venontaj elsendoj.


Krome vi spektos la jenajn interesaĵojn:
1 en la 93-a UK en Roterdamo viziton ĉe la roterdama vicurbestrino, kiu parolas esperante,
2 saluton de Probal Daŝgupta, la prezidanto de UEA,
3 filmon pri la lasta aranĝo KEF(et)o en Danujo, kiun sendis al ni Kimo de la grupo Hotelo Desperado.

Intertempe kontrolu nian paĝaron, ĉar ni publikigos la reklamfilmon pri Bjalistoko kaj pli longan raporton pri la kongreso en Roterdamo.

Kaj post du semajnoj, en la 8-a parto – ni prezentos al vi, kie oni povas mendi bieron aŭ kafon en Esperanto :)

Published at 05:50 ( 8 comments / 727 visits )
This post is public


← previous 1 2 next →

( 26 posts )

rss Latest posts - Subscribe to the latest posts of Przemysław Wierzbowski

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...