| December 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |||
| 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | ||
| 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | ||
| 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | ||
| 28 | 29 | 30 | 31 | |||||
La 17-a parto de Bjalistoka Esperanto-Televido estas samtempe la lasta en 2008. Permesu do al mi iom priparoli mian renkontiĝon kaj amuziĝadon pere de tiu projekto, iom sumi la jarduonon kiu multe al mi donis.
Post la reveno Bjalistokon de volontula servo en Francujo oni proponis al mi preparadi elsendojn esperantajn en unu el bjalistokaj rettelevidoj... Mi trovis ĝin interesega ebleco, kvankam mi neniam havis sperton esti televidisto, krom kelkaj intervjuoj ktp. La programo estis jam funkcianta kaj kun peno gvidita de kelkaj bjalistokaj esperantistoj kies laboro estis tre bona.
Mia ideo iom ŝanĝi la programon plaĉis al oni kaj tiel ni montris meze de julio mian unuan elsendon. Komence ni planis igi ĝin pli internacia por ke la programo montru ankaŭ alilandajn eventojn kaj samideanajn klubojn. Kelkaj amikoj al kiuj mi elkore dankas alsendis siajn materialojn sed... plejparto de spektantoj kiuj komentis la filmetojn preferis vidi nur Bjalistokon kaj Pollandon. Krom la UK en Roterdamo ni spektigis pollandajn aranĝojn (Arkones kaj Tutpollanda Kongreso en Lodzo) kaj krom tio nur Bjalistokon kaj Podlaĥion. Ja la televido estas ligita kun la venontjara Kongreso kaj ne dubigas ke pluraj vizitontoj ne volas iri al nekonata "vakuo". Tial mi alproksimigis iom ne nur esperantistan, sed pli ĝenerale kulturan vivon en la urbo, multnaciecon, historion, vizitindaĵojn; ni iris regionen por montri judan, tataran, ortodoksan kulturojn kaj festojn, fine ni prezentis spurojn de Ludoviko kaj aliaj esperantistoj.
Gvidi televidprogramon en Esperanto ne estas tiom facila tasko kia mi ĝin trovis antaŭ la laborkomenco - eĉ en "lulilo" de Esperanto. Prepari foje al du semajnoj 10-minutan elsendon ŝajnis esti "bulko kun butero". Lingvobaro estas tamen videbla, ĉiujn dialogojn kun ne-esperantistoj nepris traduki. Pro tiu tradukneceso mi havis iom da mallibereco - ne eblas tuŝi malfacilajn temojn, enmiksiĝi en paroladon, demandadi hazarde renkontitajn homojn. Ĉio tia aspektus ne same nature kiel paroli per la lingvo de ambaŭ diskutantoj konata.
Laŭplane la projekto sukcesis - ĝi altiris onian atenton al la urbo de venontjara granda evento. Kiel kredinda propagandilo ĝi bone servas. Tamen al mi daŭre mankas io, ia vigleco, spontaneeco... eble mi troigas volante pli da Esperanto en ĉiutaga vivo en mia urbo?
Ĉiukaze - mi daŭre atendas viajn komentojn pri la televido. Mi vidas, ke samajn erarojn kiel komence mi ne plu faras, tamen kiel tuta amatoro mi multajn aferojn faras fuŝe (ĉielo danku al Iwona, nia majstra filmomuntistino, kaj kameraistoj!). La projekto estu malfermita ne nur al venontjaraj gastoj - ĝi havas ja la potencon iĝi pli universala.
La 17-a parto devis esti la lasta. Bjalistoka urbestraro tamen decidis plilongigi la projekton do novaj elsendoj aperados ĝis la Kongreso (eble eĉ iom pli longe?). Ekde januaro tamen la projekton transprenos alia televidkompanio bjalistoka, kiu ankaŭ spektigos ĝin ne-interrete, do pere de televido kabla. Estos pli granda skipo, pli multe da elektebla materialo... ni vidos kiaj ŝanĝoj aperos.
La 17-a elsendo estas tute dediĉita al 9-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj mi pli multe priskribos en aparta artikoleto de mia eksperimentejo en Ipernitujo.
Send a message
Search for members