September 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

Archives

September 2009 (1)
February 2009 (1)
December 2008 (3)
November 2008 (1)
October 2008 (3)
September 2008 (5)
August 2008 (3)
July 2008 (5)
June 2008 (4)

September 7, 2008

Photosynth - kreu tri-dimensian foton

Lastatempe mi trovis novan interretan servon, kiun antaŭ nelonge publikigis Microsoft. Fakte, havi tian ilon mi volis jam de longe. Photosynth - ĉar tiel ĝi nomiĝas - estas eksterordinara ilo, kiu el multaj fotoj de iu objekto aŭ loko formas ĝian tri-dimensian modelon, kaj sur ĝin metas la fotojn. La programo komputas ĉion mem kaj ne postulas de uzanto iun ajn scion pri projektado. Ekzistas jam granda kolekto de tiuj panoramoj, en kiuj vi povas kvazaŭ-promeni spektante sekvajn paĝojn, kies veran pozicion la sistemo korekte rekonis. Vi povas uzi la sageto-klavojn kaj muson. Kun klakita kontrol-klavo (ctrl) vi vidos la "skeleton" de la panoramo - multegajn punktetojn, kiuj estas pozicioj de elementoj komunaj al kelkaj fotoj.

Normala "promeno" ĉirkaŭ la objekto
Normala "promeno" ĉirkaŭ la ob…
Kion fari?

Se vi volas havi ekz. virtualan version de via domo, vi devas ĝin prifoti - unue, paŝo pos paŝo, ĉirkaŭi la domon farante plurajn fotojn. Poste vi fotu detalojn, ekz. pordojn, dekoraĵojn, kamentubojn ktp. Ju pli multaj estas la fotoj, des pli bone. Por ĝenerala panoramo prefere faru larĝajn fotojn. Sammaniere vi povas prilabori ĉambrojn - farante multajn fotojn el ĉiuj anguloj, fotante aparte meblojn ktp. Poste registriĝu en la paĝaro, alŝutu viajn bildojn, kaj atendu la efekton.

Kion NE fari?

Antaŭ ol vi forkuros kun la fotilo por ciferigi la mondon, gravas scii kelkajn aferojn. Unue, Photosynth ne ŝatas regulajn objektojn, en kiu pluraj elementoj estas samaj. Mia unua panoramo devis montri la foirplacon en Bjalistoko. Mi faris multegajn fotojn, de ĉiuj anguloj, de la centro, kaj prifotis detalojn - sed la sistemo vidante la plankon stultiĝis. Ĝin konsistigas regulaj linioj kaj la maŝino ne sciis, ĉu temas pri tiu linio 4 metrojn for, aŭ tiu 8 metrojn poste. Tial ne tro facilas promeni (tiun provon vi povas trovi en la katalogo de Photosynth). Photosynth ankaŭ ne ŝatas spegulojn kaj objektojn kiuj plejparte konsistas el vitro.

Mia virtuala ZEO

Kun kontrol-klavo eblas vidi skeleton de la konstruaĵo
Kun kontrol-klavo eblas vidi s…
Kaj hodiaŭ mi faris alian provon - mi prifotis la malnovan domon ĉe la strato Warszawska 15 en Bjalistoko, en kiu post kelkaj monatoj troviĝos Esperanto-Centro kaj Muzeo Ludoviko Zamenhof (pri ĝi mi jam skribis antaŭe). La panoramo videblas ĉi tie - ĝi ne estas eble tro ampleksa (ekz. unu flanko de la domo ne estis atingepla pro fermita korto), sed almenaŭ pli-malpli korekte preparita. Klaku la kontrol-klavon - kaj vi vidos bjalistokan ZEO-n en tri dimensioj :) Amuzas kiel la maŝino rekonis longecojn kaj altecojn surbaze de simplaj fotoj.

La sistemo se mi bone scias postulas bedaŭrinde havi Vindozon, kaj por korekta spektado la komputilo devas esti relative nova, laŭ la rekomendo de Microsoft. En la listo de enkondukotaj eblecoj estas inter alie eksportado de la dosieroj kiel veraj 3D-objektoj uzeblaj en aliaj programoj. Ĉu tiam komputilajn grafikistojn anstataŭos simplaj fotemuloj? :)

Published at 17:32 / 4 comments / 566 visits
This post is public

September 11, 2008

Dudek jarojn antaŭe - varsovia kongreso en Esperanta Televido

Pasintjare la Lingvo Internacia festis 120-an jaron de sia ekzisto. Ĝi estis sekva grava dato post la plej granda Universala Kongreso en Varsovio, kiun partoprenis preskaŭ 6 mil homoj. La 100-jariĝon de Esperanto en 1987, kaj komencon de nova epoko - la duan jarcenton, registris en sia filmo eminenta esperantisto, Roman Dobrzyński. Danke al li, nun la unuhoran filmon "Varsovio cent jarojn poste" vi povas spekti en la Esperanto-Televido ITVC. Tia historia materialo estas grava dokumento pri nia movado. Kaj se vi partoprenis varsovian kongreson - vi havas jen la eblecon revidi la pasintecon.

Krome mi ne informis vin antaŭe pri la 9-a parto de nia ĉiu-dusemajna esperanto-programo; baldaŭ ankaŭ aperos la deka parto, iom malfrua pro mia malsano, pro kio mi vin pardonpetas :-)

Published at 10:27 / 4 comments / 607 visits
This post is public

September 11, 2008

Ni venkas en Bjalistoko, ni konkeras Pollandon.

Aŭgusto kaj septembro 2008 por Esperanto en Bjalistoko estas verŝajne du la plej sukcesoplenaj monatoj de la jaro. Bjalistoka urbestraro, kunlabore kun tutpollanda gazeto Gazeta Wyborcza, lanĉis kaj pagis grandan kampanjon informan pri la plej valora ideoheredaĵo de nia urbo, pri Esperanto, sub la titolo: "En Bjalistoko Esperanto kunligas...".

Esperanto - la mondo sen limoj
Esperanto - la mondo sen limoj
UNUE: La 1-an de aŭgusto en la tuta urbo oni povis legi 42 murafiŝegojn kaj lumafiŝojn laŭ unu el tri modeloj: "amikeco signifas przyjaźń" kun bildo de du pugnoj, "amo signifas miłość" kun koro-gesto kaj "toleremo signifas tolerancja" kun manpremo. Supre ĉiuj enhavis surskribon "Esperanto- mondo sen limoj". Antaŭ unu jaro mi per enketo eksciis, ke pluraj junaj bjalistokanoj preskaŭ nenion scias pri ilia grava samurbano kaj lia verko. Nun tio multe ŝanĝiĝis, la lingvo internacia estas tre bone rekonata ankaŭ pro tiuj afiŝegoj.

DUE: Al Gazeta Wyborcza estis aldonita, kompilita de mi, vortareto esperanta. La grandeco ne permesis tute elĉerpi la temon, do mi metis tien nur la plej gravajn vortojn kaj parolturnojn.

Esperantaĵoj en la tendo
Esperantaĵoj en la tendo
Tendo de toleremo
Tendo de toleremo
TRIE: Dum la tuta aŭgusto sur bjalistoka foirplaco staris la tendo pri toleremo. Tie prezentis sin ĉiutage po unu organizaĵo kiu prezentis kaj pridiskutis la temon - toleremo - laŭ sia vidpunkto. Fine de monato la tendon okupis esperantistoj, kiuj prezentis la Esperanto-kulturon, voligis partopreni kursojn de la lingvo kiuj baldaŭ startos en pluraj lokoj, invitis enskribi en kajero kion laŭ oni signifas toleremo, kaj por volontuloj proponis helpi dum la venontjara UK. Mi trovis tiam tre pozitivan reagon de la vizitantoj, kaj multaj volis eklerni Esperanton.

Kromajn fotojn vi trovos en la galerio de Bjalistoka Esperanto-Societo.

KVARE kaj plej grave: La 10-an de septembro kun tutpollanda eldono de Gazeta Wyborcza oni ricevis donacon - multmedian lumdiskon preparitan de E@I, kiu estas samtempe virtuala vojaĝo tra Bjalistoko kaj Esperanto-movado, kaj kurso de la lingvo kun ludoj, kantoj, filmoj ktp. La projekton pagis bjalistoka urbodomo, kiu en ĝi trovas bonan manieron reklami la urbon. Persone mi volas danki al Peter Balazs kaj ĉiuj volontuloj kiuj kontribuis en la projekto. Pli precize pri ĝia enhavo skribis en sia blogo Esperantino.

Nun ni atendu fruktojn de tia dissemado de la ideo - kaj baldaŭ aperos sekvaj novaĵoj pri tio. Espereble en aliaj urboj kaj landoj oni sekvos bjalistokan ekzemplon.

Published at 11:12 / 15 comments / 1099 visits
This post is public

September 25, 2008

Arkones spektebla en Esperanta Tele\/ido

logo itvc
logo itvc
Antaŭe kun la esperanta televido ITVC ni montris al vi Lodzon. Nun venis tempo por partopreni en Arkones, Artaj Konfrontoj de Esperanto, la plej granda aranĝo de esperanta arto, teatro, literaturo kaj muziko en Pollando. Vi vidos inter alie koncertojn de La Perdita Generacio, Ĵomart kaj Nataŝa, Georgo Handzlik; mi parolis ankaŭ kun iranaj samideanoj, kiuj unuan fojon partoprenis eksterlandan aranĝon (kelkaj el vi certe konas ilin, ekz. en Ipernity, ĉu ne?)

Vi vidos ankaŭ la plej grandiozan sportan eventon, kiu lastatempe okazis ankaŭ en Bjalistoko - temas pri Tour de Pologne, biciklista konkurso, kiu trairas la tutan Pollandon. Malgraŭ malvarmeco kaj ne tro bona vetero, biciklistoj el 40 landoj turniris ĉi tie por gajni en la dua etapo (en la tria etapo, antaŭ Lublino, la biciklistoj eĉ strikis, ne volante plu partopreni en tiaj arktaj kondiĉoj :D)

La filmon kiel kutime vi trovos ĉe la ITVC-paĝaro. Kaj por sekvaj partoj de nia televido, kie ni i.a. denove vizitos urbetojn apud Bjalistoko, ni ankaŭ invitas VIN alsendi al ni filmomaterialojn!

Published at 11:04 / 4 comments / 664 visits
This post is public

September 29, 2008

La lumdisko ESPERANTO nun elŝuteblas

KD kun la simpla titolo "Esperanto" aperis la 10-an de septembro 2008 kiel aldonaĵo en la grava pola tagĵurnalo Gazeta Wyborcza kun la rekorda eldonkvanto de 364.000 ekzempleroj.

364.000 lumdiskoj pri Esperanto - senpage!

Ĝi aperis en ĉiuj eldonoj de la gazeto kiel senpaga kromaĵo, kaj la aperigon de la disko en la gazeto financis la urbo Bjalistoko. La diskon kreis la organizaĵo E@I. La disko estis kreita laŭ la mendo de la urbo Bjalistoko. Multaj polaj esperantistoj aĉetadis dum la tago po 10-20 gazetoj kun la disko, kun la celo disdoni ĝin al siaj konatoj kaj por uzi ĝin kiel taŭgan kaj malmultkostan informilon.

Pro multaj petoj de niaj scivolemaj eksterlandaj geamikoj, kiuj ne havis eblecon ricevi la diskon, nun ĝi estas elŝutebla laŭ jena maniero:

  1. El la reto oni elŝutu 2 pakaĵojn (esperanto.part1.exe, esperanto.part2.rar) kiuj enhavas dosierojn de la lumdisko Esperanto. Konservante ilin en via komputilo vi memoru meti ilin en saman dosierujon.
  2. Cetere oni malfermu elŝutitan pakaĵon - esperanto.part1.exe kaj klaku butonon Instaluj, kiu troviĝas je la malsupra parto de la fenestreto. Post tiu ĉi ago, laŭ komunikoj, estos kreita dosierujo esperanto kaj la enhavo de la elŝutitaj pakaĵoj estos malpakita en ĝin.
  3. Poste oni devas nur duklaki start.exe (en Vindozo), start.app (en Makintoŝo) aŭ start.html (en Linukso aŭ alia mastrumsistemo) kaj tiel ŝalti la programon.
  4. La enhavon de tiel kreita dosierujo oni povas poste konservi en lumdisko.

Post malpako de la dosieroj oni povas forviŝi la elŝutitajn pakaĵojn.

Published at 06:11 / 5 comments / 825 visits
This post is public

( 5 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...