June 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

September 2009 (1)
February 2009 (1)
December 2008 (3)
November 2008 (1)
October 2008 (3)
September 2008 (5)
August 2008 (3)
July 2008 (5)
June 2008 (4)

June 3rd, 2008

Post la balo

Mia plej ŝatata pola verkisto estas Janusz A. Zajdel, aŭtoro de sociologiaj-sciencfikciaj romanoj kaj rakontoj. Jen mi tradukis unu el liaj verkoj, tre mallongan "Post la balo":


Li iris en bunta procesio vestita per fantaziaj kostumoj. Sur la ĉielo krevis multkoloraj, fajraĵaj steloj. Super la aleo ŝvebis griza fuma nubo de brulantaj torĉoj, miksita kun nebuleto de varma olivoleo. Interese – kial ĉi tiu novjara moro persistis ĝis la fino de la dudek kvina jarcento? – pripensis, iranta en popolamaso, puŝata de similaj al li, strange ornamitaj homoj. Ja tio estas tute sensenca – tumulto, premoj, bruo. Interese, de kio devenas la tradicio de malordo, pro nekonata kialo dum jarcentoj ripetata fine de ĉiu kalendara jaro. La ideon meritas primitivaj sovaĝuloj de antaŭ kelkcent jaroj. Tiam en ĉio regis simila malordo. Iuj provadis preventi ĝin, avertante pri ĥaoso, pri senpripensa ekspluatado de la planedo, pri miopeco... Kaj tio ne donis rezultojn....
Ĉe vojkruciĝo li iris dekstren, liberiĝis de la popolamaso kaj ekpaŝis al la hejmo, reordiginte sian longan, kuntrenatan pelerinon. Li sentis, ke ekmankas energio por daŭrigi tiun feston.

Ja antaŭ duonmiljaro ŝajnis, ke nenio savos ordon sur ĉi tiu planedo; ke neniu sukcesos korekti direkton de ĝia evoluo. Tamen – finiĝas la dudek kvina jarcento kaj la civilizacio prosperas ĉi tie perfekte, la ordo estas savita... Ni trovis rimedon por multegaj problemoj. Nur hodiaŭ, kvazaŭ por rememorigi anarkion kaj malordon, ni vestiĝas per jenaj kuriozaĵoj kaj imitas tiujn senpensajn petolulojn, kiuj mispensis ke ili estas civilizita socio.

Morgaŭ denove estos bona, deca, normigita tago de enorda mondo. Ĉiuj revenos al ĝustaj lokoj, ĉiuj strikte plenumos destinitajn funkciojn. Kaj estos tiel ĉiam, ĝis kiam la suno lumas kaj donacas benatan energion al ĉi tiu planedo...

Antaŭ ol li venis ĝis la hejmo, laŭta sonoro kaj fajraĵaj eksplodbruoj anoncis noktomezon. Kun peno li grimpis tra kelkaj ŝtupoj, la pordo malfermiĝis antaŭ li, en la antaŭĉambro lumiĝis.
- Hoj! Ĉu vi estas tie? – li vokis ne tro laŭte. Malrapide venis eta, dormaspekta homo en eluzitaj pantofloj.
- Mi estas, Via Saĝa Moŝto... – li murmuris dormeme.
- Demetu de mi tiujn idiotajn ĉifonojn. Ho, kia kretena solenaĵo. Feliĉe, oni devas ludi en ĝi nur unufoje jare. Nu, haste moviĝu, aŭ mi morgaŭ ne donos al vi eĉ unu manĝopecon! Vi mallaboremiĝis lastatempe, vi malhonesta servistaĉo!
- Mi ne estas servisto sed konservan...
- Silentu, fikreaĵo! Kia impertinenteco! Li volas klarigi al mi, kio li estas, kaj kio li ne estas! Ci estas nenio – kaj ci, kaj vi ĉiuj! Interese aspektus la mondo, se ĝi restus en viaj manoj! Moviĝu tuj, mi ordonas!
Li frotis polvokovritajn kameraajn objektivojn per leda tuko kaj avide atingis finaĵon de la provizkablo. Li preskaŭ tute malŝarĝiĝis.
- Malfermu mian malantaŭan fermoplaton kaj lubriku la ĉarnirojn – li grumblis. Nur ne perdu ŝraŭbojn! Kaj ne tenu ilin en via buŝaĉo, ĉar ili rustiĝas!

Published at 20:47 / 2 comments / 347 visits
This post is public

June 5, 2008

Bjalistoko: esperanta murpentraĵo solene prezentita

La pentraĵo
La pentraĵo
Hodiaŭ en Bjalistoko okazis unu, el lastatempe multaj, esperanta afero: Osmo Buller oficiale prezentis al bjalistokanoj murpentraĵon, kiu troviĝas ĉe la strato Zamenhof en la loko, kie antaŭe staris la naskiĝdomo de Ludoviko.

- La trajno "Zamenhof" [pri ĝi mi baldaŭ skribos - P.W.] kaj tiu ĉi pentraĵo estas atestoj de granda engaĝiĝo de bjalistokanoj - diris Buller. Li certigis, ke la venontjara Universala Kongreso, organizota en Bjalistoko pro la 150-a naskiĝdatreveno de Zamenhof, estos granda evento.

La granda fresko sur muro de socrealisma konstruaĵo estis preparata de bjalistoka artisto, Andrzej Muszyński, ekde la 23-a de aprilo kaj daŭris unu monaton. Por preparo de la muro, specialaj farboj kaj pentrado pagis la urbestraro. Jam fine de majo multaj preterpasantoj povis paroli pri pozitiva ŝanĝo de aspekto de la strato dank' al neordinara en la urbo dekoraĵo.



Kiel ĝi aspektas?

Jakobo Ŝapiro kaj Abraham Zbar
Jakobo Ŝapiro kaj Abraham Zbar
La bildo havas grandecon de tri etaĝoj kaj estas farita per teĥniko imitanta verajn objektojn. Ĉe la unua etaĝo, en malfermita fenestro, ni povas vidi Jakobon Ŝapiro - intermilitan gvidanton de bjalistoka E-movado, ĵurnaliston, "motoron" de ĉiuj poresperantaj agadoj en la urbo kaj ĝia regiono, ekz. nomo de la strato Zamenhof. Li sidas kun sia amiko, Abraham Zbar, kaj ambaŭ viroj sur piedoj tenas ĉapeletojn. Tiu ĉi parto estis projektita surbaze de malnova foto montranta la saman situacion (vidu maldekstre).

Super ili, sur balkono, staras Ludoviko Zamenhof mem - apogata de barilo, penseme rigardanta ĉirkaŭaĵon de la strato, kiu ricevis lian nomon.

En la plej supra parto estas alia balkono kun personoj tute modernaj: jen ridantaj infanoj, junaj loĝantoj de la urbo, tenantaj balonojn "en kvin koloroj de la olimpia flago; ili simbolas ideon popularigi Esperanton en la tuta mondo", kiel klarigas la artisto.

Okaze de la laboro, on demetis la informtabulon pri naskiĝo de Ludoviko, por ke ĝi ne difektiĝu dum la pentrado. Ĉar ĝi jam estas malnova, aperis do okazo ĝin renovigi kaj poste remeti en la saman lokon.

La artisto finfaranta sian pentraĵon
La artisto finfaranta sian pen…

Published at 16:35 / 7 comments / 914 visits
This post is public

June 14, 2008

Bjalistoka Esperanto-TV, la 4-a parto jam pretas!

Aperis jam la kvara parto de la bjalistoka interreta televido en Esperanto!

En ĝi spektindaj estas inter alie:

  • informoj pri vizito en Bjalistoko de la partoprenintoj de la Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso kiu okazis en Poznano
     
  • eĥoj kaj rememoroj de la Tutmonda Kongreso de Esperantaj Ĵurnalistoj en Litovujo
     
  • raporto pri la solena malkovro de la moderna Esperanto-murpentraĵo ĉe la strato Zamenhof en Bjalistoko (pri la pentraĵo vi povas ankaŭ legi en mia blogo)
     
  • la unua, forvojaĝo de la trajno Zamenhof kun specialaj vojaĝantoj - la geedzoj Zamenhof mem
     
  • novaj informoj pri la preparado de la Universala Kongreso 2009 en Bjalistoko

 

La televidon vi povas spekti ĉe ĝia oficiala paĝaro, tie vi trovos ankaŭ arkivon kun la antaŭaj filmetoj de Esperanta televido. Ne hezitu komenti kaj mem proponi enhavon de la venontaj eldonoj!

Published at 12:59 / 6 comments / 592 visits
This post is public

June 18, 2008

La Senhejma Galerio

"Senhejma galerio" estas ideo bone konata de ĉiuj fotoamantoj, lanĉita de du famaj polaj fotistoj - Tomek Sikora kaj Andrzej Świetlik. Dum kelkaj jaroj de la ekzisto, la galerio ĝisvivis kelkdek eldonojn en plejparto de polaj urboj kaj eĉ eniris la mondon aperante en Novjorko (Usono), Melburno (Aŭstralio), Londono (Britujo), Alĝerio, kaj eĉ en fora Kostariko.La galerio estas fotoekspozicio preparata por mallonga periodo, kiun povas partopreni ĉiuj fotemuloj, sendepende de ilia nivelo kaj speco de fotado.

En Balistoko la "Senhejma" gastos dum unu semajno, de la 21-a ĝis la 28-a de junio. Ĉiujn interesitajn ni petas alveni multnombre kun la fotoj, la 21-an de junio (sabato) jam je la 10-a al la domego ĉe la strato Warszawska 15.

Kaj nun vi certe demandas vin, kiun rilaton tio havas kun Esperanto? Jenan - la galerio dum unu semajno okupos la konstruaĵon, en kiu baldaŭ, post ĝenerala renovigo, ekfunkcios Bjalistoka Esperanto-Centro kaj la Muzeo de Ludoviko Zamenhof. La renovigon oni komencos en aŭgusto kaj kelkaj monatoj poste ni ekadaptos ĝin por bezonoj de esperanta lernocentro, muzeo, biblioteko kaj esperanta komputila studio por uzado de Esperanto en modernaj medioj.

En la "Senhejma" estos ankaŭ esperantistaj fotoj kaj porpublikaj informoj pri Esperanto kaj historio kaj destino de la konstruaĵo. Ĉe la paĝaro de la galerio vi povas vidi la nuntempan, malfeliĉan staton de la konstruaĵo, iama banko kaj hospitalo kiu travivis la militan tempon, kaj kompari tion kun la arkitekta plano de rekonstruo kiu jam baldaŭ efektiviĝos (la artikoloj estas pollingvaj, sed fakte gravas nur fotoj kaj bildo). Eble baldaŭ trovinte iom da tempo kaj vervo mi plie priskribos la Esperanto-centron.

Published at 12:19 / 1 comment / 306 visits
This post is public

( 4 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...