June 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

July 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

August 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
            1 2  
  3 4 5 6 7 8 9  
  10 11 12 13 14 15 16  
  17 18 19 20 21 22 23  
  24 25 26 27 28 29 30  
  31              

September 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
    1 2 3 4 5 6  
  7 8 9 10 11 12 13  
  14 15 16 17 18 19 20  
  21 22 23 24 25 26 27  
  28 29 30          

October 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
        1 2 3 4  
  5 6 7 8 9 10 11  
  12 13 14 15 16 17 18  
  19 20 21 22 23 24 25  
  26 27 28 29 30 31    

November 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30              

Archives

December 2009 (1)
September 2009 (1)
February 2009 (1)
December 2008 (3)
November 2008 (1)
October 2008 (3)
September 2008 (5)
August 2008 (3)
July 2008 (5)
June 2008 (4)

June 3rd, 2008

Post la balo

Mia plej ŝatata pola verkisto estas Janusz A. Zajdel, aŭtoro de sociologiaj-sciencfikciaj romanoj kaj rakontoj. Jen mi tradukis unu el liaj verkoj, tre mallongan "Post la balo":


Li iris en bunta procesio vestita per fantaziaj kostumoj. Sur la ĉielo krevis multkoloraj, fajraĵaj steloj. Super la aleo ŝvebis griza fuma nubo de brulantaj torĉoj, miksita kun nebuleto de varma olivoleo. Interese – kial ĉi tiu novjara moro persistis ĝis la fino de la dudek kvina jarcento? – pripensis, iranta en popolamaso, puŝata de similaj al li, strange ornamitaj homoj. Ja tio estas tute sensenca – tumulto, premoj, bruo. Interese, de kio devenas la tradicio de malordo, pro nekonata kialo dum jarcentoj ripetata fine de ĉiu kalendara jaro. La ideon meritas primitivaj sovaĝuloj de antaŭ kelkcent jaroj. Tiam en ĉio regis simila malordo. Iuj provadis preventi ĝin, avertante pri ĥaoso, pri senpripensa ekspluatado de la planedo, pri miopeco... Kaj tio ne donis rezultojn....
Ĉe vojkruciĝo li iris dekstren, liberiĝis de la popolamaso kaj ekpaŝis al la hejmo, reordiginte sian longan, kuntrenatan pelerinon. Li sentis, ke ekmankas energio por daŭrigi tiun feston.

Ja antaŭ duonmiljaro ŝajnis, ke nenio savos ordon sur ĉi tiu planedo; ke neniu sukcesos korekti direkton de ĝia evoluo. Tamen – finiĝas la dudek kvina jarcento kaj la civilizacio prosperas ĉi tie perfekte, la ordo estas savita... Ni trovis rimedon por multegaj problemoj. Nur hodiaŭ, kvazaŭ por rememorigi anarkion kaj malordon, ni vestiĝas per jenaj kuriozaĵoj kaj imitas tiujn senpensajn petolulojn, kiuj mispensis ke ili estas civilizita socio.

Morgaŭ denove estos bona, deca, normigita tago de enorda mondo. Ĉiuj revenos al ĝustaj lokoj, ĉiuj strikte plenumos destinitajn funkciojn. Kaj estos tiel ĉiam, ĝis kiam la suno lumas kaj donacas benatan energion al ĉi tiu planedo...

Antaŭ ol li venis ĝis la hejmo, laŭta sonoro kaj fajraĵaj eksplodbruoj anoncis noktomezon. Kun peno li grimpis tra kelkaj ŝtupoj, la pordo malfermiĝis antaŭ li, en la antaŭĉambro lumiĝis.
- Hoj! Ĉu vi estas tie? – li vokis ne tro laŭte. Malrapide venis eta, dormaspekta homo en eluzitaj pantofloj.
- Mi estas, Via Saĝa Moŝto... – li murmuris dormeme.
- Demetu de mi tiujn idiotajn ĉifonojn. Ho, kia kretena solenaĵo. Feliĉe, oni devas ludi en ĝi nur unufoje jare. Nu, haste moviĝu, aŭ mi morgaŭ ne donos al vi eĉ unu manĝopecon! Vi mallaboremiĝis lastatempe, vi malhonesta servistaĉo!
- Mi ne estas servisto sed konservan...
- Silentu, fikreaĵo! Kia impertinenteco! Li volas klarigi al mi, kio li estas, kaj kio li ne estas! Ci estas nenio – kaj ci, kaj vi ĉiuj! Interese aspektus la mondo, se ĝi restus en viaj manoj! Moviĝu tuj, mi ordonas!
Li frotis polvokovritajn kameraajn objektivojn per leda tuko kaj avide atingis finaĵon de la provizkablo. Li preskaŭ tute malŝarĝiĝis.
- Malfermu mian malantaŭan fermoplaton kaj lubriku la ĉarnirojn – li grumblis. Nur ne perdu ŝraŭbojn! Kaj ne tenu ilin en via buŝaĉo, ĉar ili rustiĝas!

Published at 20:47 / 2 comments / 349 visits
This post is public

June 5, 2008

Bjalistoko: esperanta murpentraĵo solene prezentita

La pentraĵo
La pentraĵo
Hodiaŭ en Bjalistoko okazis unu, el lastatempe multaj, esperanta afero: Osmo Buller oficiale prezentis al bjalistokanoj murpentraĵon, kiu troviĝas ĉe la strato Zamenhof en la loko, kie antaŭe staris la naskiĝdomo de Ludoviko.

- La trajno "Zamenhof" [pri ĝi mi baldaŭ skribos - P.W.] kaj tiu ĉi pentraĵo estas atestoj de granda engaĝiĝo de bjalistokanoj - diris Buller. Li certigis, ke la venontjara Universala Kongreso, organizota en Bjalistoko pro la 150-a naskiĝdatreveno de Zamenhof, estos granda evento.

La granda fresko sur muro de socrealisma konstruaĵo estis preparata de bjalistoka artisto, Andrzej Muszyński, ekde la 23-a de aprilo kaj daŭris unu monaton. Por preparo de la muro, specialaj farboj kaj pentrado pagis la urbestraro. Jam fine de majo multaj preterpasantoj povis paroli pri pozitiva ŝanĝo de aspekto de la strato dank' al neordinara en la urbo dekoraĵo.



Kiel ĝi aspektas?

Jakobo Ŝapiro kaj Abraham Zbar
Jakobo Ŝapiro kaj Abraham Zbar
La bildo havas grandecon de tri etaĝoj kaj estas farita per teĥniko imitanta verajn objektojn. Ĉe la unua etaĝo, en malfermita fenestro, ni povas vidi Jakobon Ŝapiro - intermilitan gvidanton de bjalistoka E-movado, ĵurnaliston, "motoron" de ĉiuj poresperantaj agadoj en la urbo kaj ĝia regiono, ekz. nomo de la strato Zamenhof. Li sidas kun sia amiko, Abraham Zbar, kaj ambaŭ viroj sur piedoj tenas ĉapeletojn. Tiu ĉi parto estis projektita surbaze de malnova foto montranta la saman situacion (vidu maldekstre).

Super ili, sur balkono, staras Ludoviko Zamenhof mem - apogata de barilo, penseme rigardanta ĉirkaŭaĵon de la strato, kiu ricevis lian nomon.

En la plej supra parto estas alia balkono kun personoj tute modernaj: jen ridantaj infanoj, junaj loĝantoj de la urbo, tenantaj balonojn "en kvin koloroj de la olimpia flago; ili simbolas ideon popularigi Esperanton en la tuta mondo", kiel klarigas la artisto.

Okaze de la laboro, on demetis la informtabulon pri naskiĝo de Ludoviko, por ke ĝi ne difektiĝu dum la pentrado. Ĉar ĝi jam estas malnova, aperis do okazo ĝin renovigi kaj poste remeti en la saman lokon.

La artisto finfaranta sian pentraĵon
La artisto finfaranta sian pen…

Published at 16:35 / 7 comments / 918 visits
This post is public

June 14, 2008

Bjalistoka Esperanto-TV, la 4-a parto jam pretas!

Aperis jam la kvara parto de la bjalistoka interreta televido en Esperanto!

En ĝi spektindaj estas inter alie:

  • informoj pri vizito en Bjalistoko de la partoprenintoj de la Internacia Fervojista Esperanto-Kongreso kiu okazis en Poznano
     
  • eĥoj kaj rememoroj de la Tutmonda Kongreso de Esperantaj Ĵurnalistoj en Litovujo
     
  • raporto pri la solena malkovro de la moderna Esperanto-murpentraĵo ĉe la strato Zamenhof en Bjalistoko (pri la pentraĵo vi povas ankaŭ legi en mia blogo)
     
  • la unua, forvojaĝo de la trajno Zamenhof kun specialaj vojaĝantoj - la geedzoj Zamenhof mem
     
  • novaj informoj pri la preparado de la Universala Kongreso 2009 en Bjalistoko

 

La televidon vi povas spekti ĉe ĝia oficiala paĝaro, tie vi trovos ankaŭ arkivon kun la antaŭaj filmetoj de Esperanta televido. Ne hezitu komenti kaj mem proponi enhavon de la venontaj eldonoj!

Published at 12:59 / 6 comments / 602 visits
This post is public

June 18, 2008

La Senhejma Galerio

"Senhejma galerio" estas ideo bone konata de ĉiuj fotoamantoj, lanĉita de du famaj polaj fotistoj - Tomek Sikora kaj Andrzej Świetlik. Dum kelkaj jaroj de la ekzisto, la galerio ĝisvivis kelkdek eldonojn en plejparto de polaj urboj kaj eĉ eniris la mondon aperante en Novjorko (Usono), Melburno (Aŭstralio), Londono (Britujo), Alĝerio, kaj eĉ en fora Kostariko.La galerio estas fotoekspozicio preparata por mallonga periodo, kiun povas partopreni ĉiuj fotemuloj, sendepende de ilia nivelo kaj speco de fotado.

En Balistoko la "Senhejma" gastos dum unu semajno, de la 21-a ĝis la 28-a de junio. Ĉiujn interesitajn ni petas alveni multnombre kun la fotoj, la 21-an de junio (sabato) jam je la 10-a al la domego ĉe la strato Warszawska 15.

Kaj nun vi certe demandas vin, kiun rilaton tio havas kun Esperanto? Jenan - la galerio dum unu semajno okupos la konstruaĵon, en kiu baldaŭ, post ĝenerala renovigo, ekfunkcios Bjalistoka Esperanto-Centro kaj la Muzeo de Ludoviko Zamenhof. La renovigon oni komencos en aŭgusto kaj kelkaj monatoj poste ni ekadaptos ĝin por bezonoj de esperanta lernocentro, muzeo, biblioteko kaj esperanta komputila studio por uzado de Esperanto en modernaj medioj.

En la "Senhejma" estos ankaŭ esperantistaj fotoj kaj porpublikaj informoj pri Esperanto kaj historio kaj destino de la konstruaĵo. Ĉe la paĝaro de la galerio vi povas vidi la nuntempan, malfeliĉan staton de la konstruaĵo, iama banko kaj hospitalo kiu travivis la militan tempon, kaj kompari tion kun la arkitekta plano de rekonstruo kiu jam baldaŭ efektiviĝos (la artikoloj estas pollingvaj, sed fakte gravas nur fotoj kaj bildo). Eble baldaŭ trovinte iom da tempo kaj vervo mi plie priskribos la Esperanto-centron.

Published at 12:19 / 1 comment / 306 visits
This post is public

July 6, 2008

Omaĝe al Jakobo Ŝapiro - fervora esperantisto el Bjalistoko

La 12-an de julio en Bjalistoko okazos solena evento. Ni rememorigos vivon kaj agadon de Jakobo Ŝapiro (konata ankaŭ kiel JoŜo kaj Kuba), bjalistokano kaj fervora intermilita esperantisto, mortigita de nazioj en 1941.

Ĉiuj, kiuj emas ekscii pli pri intermilita bjalistoka e-movado kaj ĝiaj gvidantoj, alvenu partopreni la komunan manifestacion. Laŭ la spuroj de JoŜo gvidos nin la ĉiĉerono.

 

Jen la programo de la solenaĵo, la 12-an de julio 2008:

17.00 –  renkontiĝo ĉe la strato Lipowa 31/33, kie troviĝas la tabulo omaĝe al Jakobo Ŝapiro, kaj komuna metado de floroj;

17.10 –  promenado kun la ĉiĉerono laŭ Lipowa-strato, Kościuszko-Foirplaco kaj Zamenhof-strato;

18.00 –  vojaĝo per la speciala buso al la arbareto en la kvartalo Pietrasze kie troviĝas la simbola tombo de Jakobo Ŝapiro, lia edzino Eva, ilia filo kaj 3000 aliaj juddevenaj bjalistokanoj murditaj fare de germanaj nazioj la 12-an de julio 1941.



Published at 14:58 / 4 comments / 465 visits
This post is public

July 6, 2008

Spektu la 5-an parton de Bjalistoka Esperanto-Televido!

Jen mi anoncas, ke jam de kelka tempo en la paĝaro de ITVC spekteblas la kvina programo de la interreta televido en Esperanto. En ĝi, ĉi-foje videblas inter alie la jenaj aferoj:

  • raporto pri la lasta kongreso de esperantistoj-ĵurnalistoj kaj intervjuoj kun la partoprenintoj
  • rigardo al Esperanto-kurso por infanoj en bazlernejo
  • vizito ĉe la fama bjalistoka sumoo-klubo
  • ortodoksa kaj katolika geedziĝaj festoj - diferencoj kaj similecoj
Published at 17:03 / 5 comments / 642 visits
This post is public

July 16, 2008

Esperanto-Televido el Bjalistoko - la 6-a parto jam enreta!

Saluton karaj!

ĈI TIE vi povas jam trovi la plej freŝan parton de la bjalistoka Esperanto-TV. Ĝi estas iomete alia ol la antaŭaj pro tio, ke... mi eklaboris en ĝi :-) Ĉar ĝi estas nur la komenco de mia televida laboro, mi petas vin pri iu toleremo :-)


Do, en la programo vi trovos:

  • sabatan intervjuon pri Jakobo Ŝapiro kun prezento de lia heroa agado,
  • rakonton de la direktoro de Podlaĥia Muzeo pri la teksaĵa unikaĵo de nia regiono,
  • kelkajn rigardojn al la ĉi-jara aranĝo FRINGOJ en Grezijono en Francujo,
  • sinprezenton de la bjalistoka ekipo, kiu disinformigos pri Bjalistoko dum la ĉi-jara kongreso.

 

Ni volas ankaŭ scii, kio okazas en viaj regionoj kaj landoj. Kiel agas via E-klubo, kiujn aranĝojn - ne nur esperantajn - vi partoprenis, pri kio famas via urbo... ktp. Tial mi petas vin ankaŭ kontribui en nia programo - registru filmeton, sendu ĝin al ni kaj disfamigu ĝin al Esperantujo per la Interreta Esperanto-Televido! Ne gravas la kvalito, gravas via engaĝiĝo!

Kontaktu per ipernity aŭ per esperanto@itvc.pl sendante viajn filmojn, rimarkojn kaj dezirojn.

Published at 07:15 / 8 comments / 921 visits
This post is public

July 21, 2008

La 0-a (!) bulteno de UK 2009 en Bjalistoko

La unua afiŝo
La unua afiŝo
Komenciĝis jam la 93-a Universala Kongreso en Roterdamo al kiu kompreneble foriris ankaŭ la grupo reprezentanta Bjalistokon - la urbon, en kiu jam post unu jaro renkontiĝos miloj da esperantistoj el la tuta mondo. La spektantoj de la lasta parto de la Esperanto-televido ITVC konas jam ilin. Bedaŭrinde, mi ne povis iri al Nederlando, kaj ja surloke ni havas multan laboron. Tamen mi povas prezenti al vi du informilojn, kiujn ricevis jam la ĉi-jaraj kongresanoj.

Temas unue pri la unua afiŝo pri la kongreso (sen informoj, sed kun la kongresa logotipo), videbla maldekstre.

Kaj due - legu la 0-an (jes, nulan) numeron de la kongresa kuriero. Ni decidis, ke jam ĉi-jare samideanoj povu legi tion, kvazaŭ virtuale partoprenante la UKon, kaj eksciu ion pri agado en Bjalistoko kaj en Polujo ĝenerale. La bultenon ni nomis "Bonhumora Zamenhofano" - la nomo rilatas al titolo de libro de Jakobo Ŝapiro, aktiva antaŭmilita esperantisto. Ĝia PDF-dosiero estas elŝutebla ĉi tie.

Al ĉiuj, kiuj ankoraŭ ĝin ne vidis en mia kaptitolo, mi ankaŭ diras, ke ekfunkciis la paĝaro de LKK ĉe 94uk.bialystok.pl. Ĝi ne estas tamen tute preta kaj ni daŭre aldonados pliajn informojn.

 

Published at 09:38 / 6 comments / 678 visits
This post is public

July 31, 2008

Nova, sepa elsendo de Esperanto-TV spekteblas!

logo itvc
logo itvc
La sepa parto de nia televido – jam preta ĉe ĝia paĝaro!

Ĉi-foje ni forlasos Bjalistokon kaj vizitos la urbeton Supraśl. En tiu vizitinda loko ni vidos grandiozan, defendan monaĥejon, centron de la urbo kaj palacojn. Ni ankoraŭ revenos tien en venontaj elsendoj.


Krome vi spektos la jenajn interesaĵojn:
1 en la 93-a UK en Roterdamo viziton ĉe la roterdama vicurbestrino, kiu parolas esperante,
2 saluton de Probal Daŝgupta, la prezidanto de UEA,
3 filmon pri la lasta aranĝo KEF(et)o en Danujo, kiun sendis al ni Kimo de la grupo Hotelo Desperado.

Intertempe kontrolu nian paĝaron, ĉar ni publikigos la reklamfilmon pri Bjalistoko kaj pli longan raporton pri la kongreso en Roterdamo.

Kaj post du semajnoj, en la 8-a parto – ni prezentos al vi, kie oni povas mendi bieron aŭ kafon en Esperanto :)

Published at 05:50 / 8 comments / 738 visits
This post is public

August 7, 2008

La filmo "Leviĝanta Bjalistoko"

La urbo Bjalistoko antaŭ kelka tempo lanĉis promocian turisman kampanjon en aliaj urboj de Polujo kaj eksterlande. Ekde tiam la urba slogano estas "Wschodzący Białystok" (angle: Rising Bialystok, esperante: Leviĝanta Bjalistoko). Por ĝi oni faris inter alie 18-minutan filmon pri valoroj de la urbo en kelkaj lingvoversioj.

Unue oni planis spektigi la filmon por kongresanoj en Roterdamo - pro teknikaj kialoj tio tamen ne eblis. Sed nenio estas perdita - ĝi spekteblas en la Esperanto-televido ITVC!

Published at 09:52 / 10 comments / 995 visits
This post is public

August 12, 2008

La 8-a parto de Esperanto-TV jam enrete

Kiel ĉiun duan lundon, jam spekteblas sekva parto de la Esperanto-televido el Bjalistoko. Ĝi estas iom escepta - anstataŭ promesitaj filmeroj i.a. pri Supraśl ni decidis pli longe montri al vi raporteton pri la 93-a UK en Roterdamo. Ene spekteblas i.a

- paroloj de la estraranoj de UEA
- vizito en la Centra Oficejo de UEA
- kursoj por komencantoj kaj instruistoj
- arta programo de la UK
- salutoj de tutlanda esperantistaro
- transdono de la kongresa flago kaj parolo de s-ro Zaleski-Zamenhof

 

Kaj la antaŭe promesitajn filmojn vi spektos venontfoje.

Published at 06:53 / 7 comments / 755 visits
This post is public

August 30, 2008

Historio ensorĉita en diskojn: 80-jara Esperanto-kurso

La valizeto
La valizeto
Oni daŭre vokas, ke Bjalistoka Esperanto-Societo serĉadas esperantajn memoraĵojn por la konstruota Zamenhof-Muzeo, kaj tempo montras, ke la peto estas ĝenerale konata kaj oni respondas al ĝi. Ni ĝojas daŭre ricevadi sekvajn donacojn, inter kiuj kelkfoje troviĝas veraj trezoroj.

Inter aĵoj, kiujn ricevis bjalistokanoj foririntaj Roterdamon, estis malnova, sed bone konservita valizeto, donacita de s-ino Anette Stadlhuber. Ekstere ĝi tute ne ŝajnis esti tiel valora, kiel la enhavo. Post malfermo, malkaŝis sin anglalingva tabuleto kun kurso-listo: en manĝoĉambro, en lernejo, en poŝtoficejo... ktp, entute 30 lecionoj. Kaj malantaŭ la fermoplato - tuta kolekto de 15 vinildiskoj en perfekte konservita stato, kun surskribo "Linguaphone", faritaj en 1920-aj jaroj.

Sur ĉiu disko estas po du kursoj. Ĉiuj estas bone pakitaj en kovertoj kaj sekurigitaj per kartono. Feliĉe la surfacoj kaj gravuraĵoj estis bonstataj, kvazaŭ la diskojn oni farus antaŭ nelonge - dum vere pasis pli ol 80 jaroj depost kiam oni fabrikis ilin. Tio estis tre ĝojiga kaj mi nur atendis la momenton aŭskulti la voĉon de esperanta historio.

Reveninte hejmen mi prenis la unuan diskon (titolitan The family in the sitting-room), ŝaltis malofte uzatan aparaton (hejme ĝi ludas nur kiam la gepatroj volas rememorigi sian junaĝon)... kaj el laŭtparoliloj aŭdiĝis vira voĉo en konata lingvo:

"La familio en la sido-ĉambro. Jen estas bildo de sido-ĉambro. En la ĉambro estas la familio, nome: la avo, la avino, la patro, la patrino, la filo, la filino, kaj la infaneto. La avo sidas en brakseĝo fumante pipon. La avino ankaŭ sidas en brakseĝo legante libron (...)"

Bruoj, krakoj kaj murmuroj estis laŭtaj, sed la voĉo sufiĉe komprenebla. Mi ne konas nomon de la leginto. La pakaĵo ne enhavis librojn, sed mi vidis interrete, ke ilia aŭtoro estis M. C. Butler - eble, malgraŭ ke li ŝajnis paroli kun franca akĉento, estas lia voĉo?

Kiel mi kontrolis, la firmao Linguaphone daŭre produktas lingvokursojn. Ŝanĝiĝis nur du aferoj: unue - ĝi ne plu uzas vinilon, kaj due - bedaŭrinde, ĝi ne plu eldonas Esperanto-kursojn.

Tro ofte okazas en Esperantujo, ke malnovaj valoraĵoj estas perditaj pro nescio – bone, ke sorto de tiu ĉi valizeto estas pli feliĉa. La diskoj, post arkivigo, konsistigos la kolekton de nova Esperanto-Centro kaj Zamenhof-Muzeo, kiun malfermi ni planas en junio-julio 2009, do tuj antaŭ la Universala Kongreso.

Kurso-listo ĉe interna parto de la valizeto
Kurso-listo ĉe interna parto d…
Disketikedo
Disketikedo
Kovertaro
Kovertaro

Published at 17:09 / 9 comments / 706 visits
This post is public

September 7, 2008

Photosynth - kreu tri-dimensian foton

Lastatempe mi trovis novan interretan servon, kiun antaŭ nelonge publikigis Microsoft. Fakte, havi tian ilon mi volis jam de longe. Photosynth - ĉar tiel ĝi nomiĝas - estas eksterordinara ilo, kiu el multaj fotoj de iu objekto aŭ loko formas ĝian tri-dimensian modelon, kaj sur ĝin metas la fotojn. La programo komputas ĉion mem kaj ne postulas de uzanto iun ajn scion pri projektado. Ekzistas jam granda kolekto de tiuj panoramoj, en kiuj vi povas kvazaŭ-promeni spektante sekvajn paĝojn, kies veran pozicion la sistemo korekte rekonis. Vi povas uzi la sageto-klavojn kaj muson. Kun klakita kontrol-klavo (ctrl) vi vidos la "skeleton" de la panoramo - multegajn punktetojn, kiuj estas pozicioj de elementoj komunaj al kelkaj fotoj.

Normala "promeno" ĉirkaŭ la objekto
Normala "promeno" ĉirkaŭ la ob…
Kion fari?

Se vi volas havi ekz. virtualan version de via domo, vi devas ĝin prifoti - unue, paŝo pos paŝo, ĉirkaŭi la domon farante plurajn fotojn. Poste vi fotu detalojn, ekz. pordojn, dekoraĵojn, kamentubojn ktp. Ju pli multaj estas la fotoj, des pli bone. Por ĝenerala panoramo prefere faru larĝajn fotojn. Sammaniere vi povas prilabori ĉambrojn - farante multajn fotojn el ĉiuj anguloj, fotante aparte meblojn ktp. Poste registriĝu en la paĝaro, alŝutu viajn bildojn, kaj atendu la efekton.

Kion NE fari?

Antaŭ ol vi forkuros kun la fotilo por ciferigi la mondon, gravas scii kelkajn aferojn. Unue, Photosynth ne ŝatas regulajn objektojn, en kiu pluraj elementoj estas samaj. Mia unua panoramo devis montri la foirplacon en Bjalistoko. Mi faris multegajn fotojn, de ĉiuj anguloj, de la centro, kaj prifotis detalojn - sed la sistemo vidante la plankon stultiĝis. Ĝin konsistigas regulaj linioj kaj la maŝino ne sciis, ĉu temas pri tiu linio 4 metrojn for, aŭ tiu 8 metrojn poste. Tial ne tro facilas promeni (tiun provon vi povas trovi en la katalogo de Photosynth). Photosynth ankaŭ ne ŝatas spegulojn kaj objektojn kiuj plejparte konsistas el vitro.

Mia virtuala ZEO

Kun kontrol-klavo eblas vidi skeleton de la konstruaĵo
Kun kontrol-klavo eblas vidi s…
Kaj hodiaŭ mi faris alian provon - mi prifotis la malnovan domon ĉe la strato Warszawska 15 en Bjalistoko, en kiu post kelkaj monatoj troviĝos Esperanto-Centro kaj Muzeo Ludoviko Zamenhof (pri ĝi mi jam skribis antaŭe). La panoramo videblas ĉi tie - ĝi ne estas eble tro ampleksa (ekz. unu flanko de la domo ne estis atingepla pro fermita korto), sed almenaŭ pli-malpli korekte preparita. Klaku la kontrol-klavon - kaj vi vidos bjalistokan ZEO-n en tri dimensioj :) Amuzas kiel la maŝino rekonis longecojn kaj altecojn surbaze de simplaj fotoj.

La sistemo se mi bone scias postulas bedaŭrinde havi Vindozon, kaj por korekta spektado la komputilo devas esti relative nova, laŭ la rekomendo de Microsoft. En la listo de enkondukotaj eblecoj estas inter alie eksportado de la dosieroj kiel veraj 3D-objektoj uzeblaj en aliaj programoj. Ĉu tiam komputilajn grafikistojn anstataŭos simplaj fotemuloj? :)

Published at 17:32 / 4 comments / 568 visits
This post is public

September 11, 2008

Dudek jarojn antaŭe - varsovia kongreso en Esperanta Televido

Pasintjare la Lingvo Internacia festis 120-an jaron de sia ekzisto. Ĝi estis sekva grava dato post la plej granda Universala Kongreso en Varsovio, kiun partoprenis preskaŭ 6 mil homoj. La 100-jariĝon de Esperanto en 1987, kaj komencon de nova epoko - la duan jarcenton, registris en sia filmo eminenta esperantisto, Roman Dobrzyński. Danke al li, nun la unuhoran filmon "Varsovio cent jarojn poste" vi povas spekti en la Esperanto-Televido ITVC. Tia historia materialo estas grava dokumento pri nia movado. Kaj se vi partoprenis varsovian kongreson - vi havas jen la eblecon revidi la pasintecon.

Krome mi ne informis vin antaŭe pri la 9-a parto de nia ĉiu-dusemajna esperanto-programo; baldaŭ ankaŭ aperos la deka parto, iom malfrua pro mia malsano, pro kio mi vin pardonpetas :-)

Published at 10:27 / 4 comments / 612 visits
This post is public

September 11, 2008

Ni venkas en Bjalistoko, ni konkeras Pollandon.

Aŭgusto kaj septembro 2008 por Esperanto en Bjalistoko estas verŝajne du la plej sukcesoplenaj monatoj de la jaro. Bjalistoka urbestraro, kunlabore kun tutpollanda gazeto Gazeta Wyborcza, lanĉis kaj pagis grandan kampanjon informan pri la plej valora ideoheredaĵo de nia urbo, pri Esperanto, sub la titolo: "En Bjalistoko Esperanto kunligas...".

Esperanto - la mondo sen limoj
Esperanto - la mondo sen limoj
UNUE: La 1-an de aŭgusto en la tuta urbo oni povis legi 42 murafiŝegojn kaj lumafiŝojn laŭ unu el tri modeloj: "amikeco signifas przyjaźń" kun bildo de du pugnoj, "amo signifas miłość" kun koro-gesto kaj "toleremo signifas tolerancja" kun manpremo. Supre ĉiuj enhavis surskribon "Esperanto- mondo sen limoj". Antaŭ unu jaro mi per enketo eksciis, ke pluraj junaj bjalistokanoj preskaŭ nenion scias pri ilia grava samurbano kaj lia verko. Nun tio multe ŝanĝiĝis, la lingvo internacia estas tre bone rekonata ankaŭ pro tiuj afiŝegoj.

DUE: Al Gazeta Wyborcza estis aldonita, kompilita de mi, vortareto esperanta. La grandeco ne permesis tute elĉerpi la temon, do mi metis tien nur la plej gravajn vortojn kaj parolturnojn.

Esperantaĵoj en la tendo
Esperantaĵoj en la tendo
Tendo de toleremo
Tendo de toleremo
TRIE: Dum la tuta aŭgusto sur bjalistoka foirplaco staris la tendo pri toleremo. Tie prezentis sin ĉiutage po unu organizaĵo kiu prezentis kaj pridiskutis la temon - toleremo - laŭ sia vidpunkto. Fine de monato la tendon okupis esperantistoj, kiuj prezentis la Esperanto-kulturon, voligis partopreni kursojn de la lingvo kiuj baldaŭ startos en pluraj lokoj, invitis enskribi en kajero kion laŭ oni signifas toleremo, kaj por volontuloj proponis helpi dum la venontjara UK. Mi trovis tiam tre pozitivan reagon de la vizitantoj, kaj multaj volis eklerni Esperanton.

Kromajn fotojn vi trovos en la galerio de Bjalistoka Esperanto-Societo.

KVARE kaj plej grave: La 10-an de septembro kun tutpollanda eldono de Gazeta Wyborcza oni ricevis donacon - multmedian lumdiskon preparitan de E@I, kiu estas samtempe virtuala vojaĝo tra Bjalistoko kaj Esperanto-movado, kaj kurso de la lingvo kun ludoj, kantoj, filmoj ktp. La projekton pagis bjalistoka urbodomo, kiu en ĝi trovas bonan manieron reklami la urbon. Persone mi volas danki al Peter Balazs kaj ĉiuj volontuloj kiuj kontribuis en la projekto. Pli precize pri ĝia enhavo skribis en sia blogo Esperantino.

Nun ni atendu fruktojn de tia dissemado de la ideo - kaj baldaŭ aperos sekvaj novaĵoj pri tio. Espereble en aliaj urboj kaj landoj oni sekvos bjalistokan ekzemplon.

Published at 11:12 / 15 comments / 1106 visits
This post is public

September 25, 2008

Arkones spektebla en Esperanta Tele\/ido

logo itvc
logo itvc
Antaŭe kun la esperanta televido ITVC ni montris al vi Lodzon. Nun venis tempo por partopreni en Arkones, Artaj Konfrontoj de Esperanto, la plej granda aranĝo de esperanta arto, teatro, literaturo kaj muziko en Pollando. Vi vidos inter alie koncertojn de La Perdita Generacio, Ĵomart kaj Nataŝa, Georgo Handzlik; mi parolis ankaŭ kun iranaj samideanoj, kiuj unuan fojon partoprenis eksterlandan aranĝon (kelkaj el vi certe konas ilin, ekz. en Ipernity, ĉu ne?)

Vi vidos ankaŭ la plej grandiozan sportan eventon, kiu lastatempe okazis ankaŭ en Bjalistoko - temas pri Tour de Pologne, biciklista konkurso, kiu trairas la tutan Pollandon. Malgraŭ malvarmeco kaj ne tro bona vetero, biciklistoj el 40 landoj turniris ĉi tie por gajni en la dua etapo (en la tria etapo, antaŭ Lublino, la biciklistoj eĉ strikis, ne volante plu partopreni en tiaj arktaj kondiĉoj :D)

La filmon kiel kutime vi trovos ĉe la ITVC-paĝaro. Kaj por sekvaj partoj de nia televido, kie ni i.a. denove vizitos urbetojn apud Bjalistoko, ni ankaŭ invitas VIN alsendi al ni filmomaterialojn!

Published at 11:04 / 4 comments / 671 visits
This post is public

September 29, 2008

La lumdisko ESPERANTO nun elŝuteblas

KD kun la simpla titolo "Esperanto" aperis la 10-an de septembro 2008 kiel aldonaĵo en la grava pola tagĵurnalo Gazeta Wyborcza kun la rekorda eldonkvanto de 364.000 ekzempleroj.

364.000 lumdiskoj pri Esperanto - senpage!

Ĝi aperis en ĉiuj eldonoj de la gazeto kiel senpaga kromaĵo, kaj la aperigon de la disko en la gazeto financis la urbo Bjalistoko. La diskon kreis la organizaĵo E@I. La disko estis kreita laŭ la mendo de la urbo Bjalistoko. Multaj polaj esperantistoj aĉetadis dum la tago po 10-20 gazetoj kun la disko, kun la celo disdoni ĝin al siaj konatoj kaj por uzi ĝin kiel taŭgan kaj malmultkostan informilon.

Pro multaj petoj de niaj scivolemaj eksterlandaj geamikoj, kiuj ne havis eblecon ricevi la diskon, nun ĝi estas elŝutebla laŭ jena maniero:

  1. El la reto oni elŝutu 2 pakaĵojn (esperanto.part1.exe, esperanto.part2.rar) kiuj enhavas dosierojn de la lumdisko Esperanto. Konservante ilin en via komputilo vi memoru meti ilin en saman dosierujon.
  2. Cetere oni malfermu elŝutitan pakaĵon - esperanto.part1.exe kaj klaku butonon Instaluj, kiu troviĝas je la malsupra parto de la fenestreto. Post tiu ĉi ago, laŭ komunikoj, estos kreita dosierujo esperanto kaj la enhavo de la elŝutitaj pakaĵoj estos malpakita en ĝin.
  3. Poste oni devas nur duklaki start.exe (en Vindozo), start.app (en Makintoŝo) aŭ start.html (en Linukso aŭ alia mastrumsistemo) kaj tiel ŝalti la programon.
  4. La enhavon de tiel kreita dosierujo oni povas poste konservi en lumdisko.

Post malpako de la dosieroj oni povas forviŝi la elŝutitajn pakaĵojn.

Published at 06:11 / 5 comments / 829 visits
This post is public

October 14, 2008

Bjalistoko en Internacia Poznana Foiro 2008

Projekto de bjalistoka stando por Poznana Foiro 2008
Projekto de bjalistoka stando…
Inter la 16-a kaj la 18-a de oktobro dum Poznana Foiro, granda internacia aranĝo, estos inter alie vizitebla budo pri Bjalistoko. Inter pluraj valoroj de la urbo, ĝia historio, investoj, turismo, evoluo kaj reklama kampanjo, estos ankaŭ prezentita Esperanto kiel bjalistoka simbolo, kaj oni informados al venintoj pri Universala Kongreso de Esperanto 2009.

Bonvenon do, ĉiuj samideanoj el Poznano kaj ĝia regiono, por viziti la budon, informiĝi pri la UK kaj eble informi aliajn pri Esperanto :)

Ni atendas fotojn kaj rememorojn de nia skipo.

Published at 11:09 / 2 comments / 592 visits
This post is public

October 28, 2008

Esperanto-Televido, 13.

Laŭ la tradicia diro, „13” devas esti malfeliĉa nombro: kaj tio tuŝis ankaŭ nian televidon :) Niaj aparatoj ribelis, kaj tial la 13-a parto de nia televido estas spektebla iom pli malfrue. Pardonu!

En la programo de ITVC.pl vi vidos du diversajn urbojn:

Unue, ni gastis en Tykocin (Tyktin, Tikotin), tre malnova podlaĥia urbeto kun bele konservita domaro, kie okazis tradicia, juda festo de kabanoj – Sukot. Ni vizitis ankaŭ hebrean preĝejon kaj ekspozicion pri judaj grafikaĵoj.

La dua parto temas pri 100-jariĝo de la Esperanto-movado en pola ĉefurbo Varsovio, kiun ni iom hazarde partoprenis. La heredaĵo de la pioniroj vivas, kaj ni esperu, ke Esperanto varsovia kreskos.

Bonvenon al la programo, komentoj, kontribuoj!

Mi intertempe ne skribis ĉi tie pri la 12-a parto, en kiu vi spektos la venontjaran ejon por Internacia Infana Kongreseto en Supraśl.

Published at 11:46 / 3 comments / 513 visits
This post is public

October 30, 2008

9-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj

Bjalistoka babelturo
Bjalistoka babelturo
Ni invitas ĉiujn samideanojn de la mondo alveni al Bjalistoko kaj inter la 12-a kaj la 15-a de decembro 2008 kune festi la 149-an naskiĝdatrevenon de Ludoviko. Se vi volas viziti urbon de venontjara UK kaj vidi kiel progresas la laboroj por tiu aranĝo, se vi volas senti la festan etoson en la lulilo de Esperantujo - nepre alvenu!

La aranĝo havas tradicie jenan skemon:

  • vendrede vespere kultura programo, ĉi-jare vizito en la galerio de Slendzinski-familio kaj koncerto de muzika lernejo. Vespere - renkontiĝo en la sidejo de Bjalistoka Esperanto-Societo.
  • sabate ekde la mateno en la universitato estas kutime prelegoj; ĉi-jare ĉe ni gastos inter alie Roman Dobrzyński kaj Tomasz Chmielik. Poste okazas renkontiĝo ĉe la monumento al Zamenhof, katolika meso, vagado tra la esperantistaj spuroj en Bjalistoko. Vespere en kafejo Fama estos ĉi-jare koncerto esperanta kun festokuko.
  • tuta dimanĉo estas dediĉita al regiona ekskurso, kiu ĉi-jare iros al okcidenta parto de la vojevodio en kaj ĉirkaŭ Łomża, kie oni vizitos muzeojn, historiajn objektojn kaj partoprenos ĉefajran renkontiĝon kun manĝaĵo-rostado. Tiuj, kiuj ne ekskursos kaj restos bjalistoke, povos inter alie pli profunde viziti Bjalistokon, ekkoni historian vojon de la lingvo internacia en nia urbo kaj provi sian unuan esperantlingvan mendon en Esperanto - vizitante Esperanto Cafe ĉe la urboplaco.
  • lunde okazos eksterordinara afero: bjalistoka bazlernejo n-ro 51 ekhavos la nomon de Ludoviko Zamenhof. Kelkaj esperantistoj, kiuj restos lunde en Bjalistoko, povos do partopreni tiun solenaĵon.



La Esperanto-Centro al kiu oni venu staras ĉe la strato Piękna 3. Oni eniras ĝin de malantaŭa flanko.

Pliaj informoj kaj aktualaĵoj estos troveblaj ĉi tie kaj ĉe espero.bialystok.pl.

Published at 10:23 / 0 comments / 490 visits
This post is public

← previous 1 2 next →

( 24 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...