logo itvc Antaŭe kun la esperanta televido ITVC ni montris al vi Lodzon. Nun venis tempo por partopreni en Arkones, Artaj Konfrontoj de Esperanto, la plej granda aranĝo de esperanta arto, teatro, literaturo kaj muziko en Pollando. Vi vidos inter alie koncertojn de La Perdita Generacio, Ĵomart kaj Nataŝa, Georgo Handzlik; mi parolis ankaŭ kun iranaj samideanoj, kiuj unuan fojon partoprenis eksterlandan aranĝon (kelkaj el vi certe konas ilin, ekz. en Ipernity, ĉu ne?)

Vi vidos ankaŭ la plej grandiozan sportan eventon, kiu lastatempe okazis ankaŭ en Bjalistoko - temas pri Tour de Pologne, biciklista konkurso, kiu trairas la tutan Pollandon. Malgraŭ malvarmeco kaj ne tro bona vetero, biciklistoj el 40 landoj turniris ĉi tie por gajni en la dua etapo (en la tria etapo, antaŭ Lublino, la biciklistoj eĉ strikis, ne volante plu partopreni en tiaj arktaj kondiĉoj :D)

La filmon kiel kutime vi trovos ĉe la ITVC-paĝaro. Kaj por sekvaj partoj de nia televido, kie ni i.a. denove vizitos urbetojn apud Bjalistoko, ni ankaŭ invitas VIN alsendi al ni filmomaterialojn!