Przemysław Wierzbowski Published on September 11, 2008
by Przemysław Wierzbowski

Przemysław Wierzbowski's blog

Browse posts
Esperanto-Televido, 13.
Posted on October 28, 2008
3 comments (latest 11 months ago)
Bjalistoko en Internacia Poznana Foiro 2008
Posted on October 14, 2008
2 comments (latest 13 months ago)
La lumdisko ESPERANTO nun elŝuteblas
Posted on September 29, 2008
5 comments (latest 8 months ago)
Arkones spektebla en Esperanta Tele\/ido
Posted on September 25, 2008
4 comments (latest 13 months ago)
Ni venkas en Bjalistoko, ni konkeras Pollandon.
15 comments (latest 14 months ago)
Dudek jarojn antaŭe - varsovia kongreso en Esperanta Televido
Posted on September 11, 2008
4 comments (latest 14 months ago)
Photosynth - kreu tri-dimensian foton
Posted on September 7, 2008
4 comments (latest 14 months ago)
Historio ensorĉita en diskojn: 80-jara Esperanto-kurso
Posted on August 30, 2008
9 comments (latest 14 months ago)
La 8-a parto de Esperanto-TV jam enrete
Posted on August 12, 2008
7 comments (latest 15 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 1 097 times

Ni venkas en Bjalistoko, ni konkeras Pollandon.

Thursday September 11, 2008 at 11:12AM

Aŭgusto kaj septembro 2008 por Esperanto en Bjalistoko estas verŝajne du la plej sukcesoplenaj monatoj de la jaro. Bjalistoka urbestraro, kunlabore kun tutpollanda gazeto Gazeta Wyborcza, lanĉis kaj pagis grandan kampanjon informan pri la plej valora ideoheredaĵo de nia urbo, pri Esperanto, sub la titolo: "En Bjalistoko Esperanto kunligas...".

Esperanto - la mondo sen limoj
Esperanto - la mondo sen limoj
UNUE: La 1-an de aŭgusto en la tuta urbo oni povis legi 42 murafiŝegojn kaj lumafiŝojn laŭ unu el tri modeloj: "amikeco signifas przyjaźń" kun bildo de du pugnoj, "amo signifas miłość" kun koro-gesto kaj "toleremo signifas tolerancja" kun manpremo. Supre ĉiuj enhavis surskribon "Esperanto- mondo sen limoj". Antaŭ unu jaro mi per enketo eksciis, ke pluraj junaj bjalistokanoj preskaŭ nenion scias pri ilia grava samurbano kaj lia verko. Nun tio multe ŝanĝiĝis, la lingvo internacia estas tre bone rekonata ankaŭ pro tiuj afiŝegoj.

DUE: Al Gazeta Wyborcza estis aldonita, kompilita de mi, vortareto esperanta. La grandeco ne permesis tute elĉerpi la temon, do mi metis tien nur la plej gravajn vortojn kaj parolturnojn.

Esperantaĵoj en la tendo
Esperantaĵoj en la tendo
Tendo de toleremo
Tendo de toleremo
TRIE: Dum la tuta aŭgusto sur bjalistoka foirplaco staris la tendo pri toleremo. Tie prezentis sin ĉiutage po unu organizaĵo kiu prezentis kaj pridiskutis la temon - toleremo - laŭ sia vidpunkto. Fine de monato la tendon okupis esperantistoj, kiuj prezentis la Esperanto-kulturon, voligis partopreni kursojn de la lingvo kiuj baldaŭ startos en pluraj lokoj, invitis enskribi en kajero kion laŭ oni signifas toleremo, kaj por volontuloj proponis helpi dum la venontjara UK. Mi trovis tiam tre pozitivan reagon de la vizitantoj, kaj multaj volis eklerni Esperanton.

Kromajn fotojn vi trovos en la galerio de Bjalistoka Esperanto-Societo.

KVARE kaj plej grave: La 10-an de septembro kun tutpollanda eldono de Gazeta Wyborcza oni ricevis donacon - multmedian lumdiskon preparitan de E@I, kiu estas samtempe virtuala vojaĝo tra Bjalistoko kaj Esperanto-movado, kaj kurso de la lingvo kun ludoj, kantoj, filmoj ktp. La projekton pagis bjalistoka urbodomo, kiu en ĝi trovas bonan manieron reklami la urbon. Persone mi volas danki al Peter Balazs kaj ĉiuj volontuloj kiuj kontribuis en la projekto. Pli precize pri ĝia enhavo skribis en sia blogo Esperantino.

Nun ni atendu fruktojn de tia dissemado de la ideo - kaj baldaŭ aperos sekvaj novaĵoj pri tio. Espereble en aliaj urboj kaj landoj oni sekvos bjalistokan ekzemplon.

15 Comments / add your comment?

Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Dankon, Przemek, pro tiu informoj...
Mi uzos ilin en la budo kiun mi zorgos fine de la monato en la "Fête de l'écologie" de Nanclars
www.lasauceverte.org
Mi esperas, ke la klopodoj kun Gazeta Wyborcza efikos.
Ĝis!!!
Posted 14 months ago. ( permalink )
César Dorneles says:
Bonege! Konstateblas, le UK-2009 jam komenciĝis en Bjalistoko.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Arno Lagrangepro says:
Gratulojn pro la preparaj laboroj : estas ŝancoj ke ne ripetiĝos la situacio raportita el Roterdamo kie preskaŭ neniu demandita surstrate kapablis respondi demandon kia "Kie estas Esperanto ? ". Daŭrigu kun tiaj brilaj iniciatoj kaj la bjalistoka kongreso tute malsimilos de la varsovia ! La spekto de la filmo pri la 72-a UK dolorige rememorigas pri ne jam finplenumita promeso de kreo de e-o-centro en Bjalistoko. Nu tiu bjalistoka kongreso kolizios kun grandaj esperoj. Alte vi strebu por ne elrevigi la partoprenontojn !
Posted 14 months ago. ( permalink )
Arno Lagrange edited this comment 14 months ago.
Przemysław Wierzbowski replies:
Kara Arno, por mi persone la kongreso en Bjalistoko estas realigo de tiuj revoj, pri kies vera realigo mi eĉ ne povis pensi. Ĉiuj niaj iniciatoj efektiviĝas bone, kaj tiel estu ĝis la venonta julio.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Jes, vi kaj la skipo faris bonegan (mi opinias "efikegan") laboron!!

MI kaptas la okazon por demandi, ĉu eblos ricevi antaŭ la kongreso, informilojn pri esperanto en la pola lingvo?
Mi rimarkis, dum la 4 aŭ 5 lastaj UK, ke kutime, kiam oni ekparolas kun enlandanoj, oni ne disponas pri malpezaj, malmultekostaj informiloj. Kompreneble, en Bialystok mi supozas ke pro la bonega preparo multaj homoj scios, kio okazas.
Sed por veni al la kongresa urbo, la esperantistoj (krom tiuj kiuj alflugos) trairos Pollandon kaj aliaj landoj. Estus utila havi informilojn. Mi komencis verki malneton en la esperanta. Se iuj esperantistoj deziros helpi min...
Posted 14 months ago. ( permalink )
Fernando Maia Jr. says:
Bonege, Pŝemek, dankegon por kundividi kaj tiel organize prezenti la informojn. Suno brilu kareseme sur Pollando. Nokto stelpleniĝu. Viaj agadoj certe fruktodonos.

Se ni sendos leterojn esperantlingve al la urbestraro, en kiuj ni prezentos nian volon koni Bjalistokon ktp., ĉu ili komprenos aŭ havos la rimedon kompreni?

Brakumon!
Posted 14 months ago. ( permalink )
Valdi (Elbik) says:
Brawo! To właśnie jest reklama która przemawia do ludzi. Szkoda że to rzadkość w świecie Esperanto. Było by wspaniale gdyby w innych miastach takie reklamy się ukazały ale wiem że to bardzo drogi sposób reklamy i jednego miasta nie stać na finansowanie podobnej kampanii w skali kraju.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Victoria Magna says:
Vere, Bjalistoko estas kaj estos unu el la fama kaj gratulega afero de la jaro 2009! Saluton el
Elma do Nascimento, el Rio de Janeiro, RJ, BR.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Luiz Alberto De Oliveira Coelho says:
rigardante tion, tuj vekighas je mi la deziro ion similan okazigi chi tie :)
luiz, brazilo
Posted 14 months ago. ( permalink )
Celso Tinta says:
Gratulon, samideano!
Mi pensas ke multaj entuziasme sin dediĉos post tiu ĉi iniciateco!
Posted 14 months ago. ( permalink )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Ĉu la asocioj ricevis petojn pri informo?
Ĉu aliaj reagoj (ekzemple diskutoj en forumoj, ktp...)????
Posted 14 months ago. ( permalink )
Przemysław Wierzbowski replies:
Jes, mi nun prepariĝas por fari ĉi-monate prezentojn pri Esperanto en kelkaj bjalistokaj lernejoj (bazlernejoj, gimnazioj kaj liceoj). Ni ankaŭ arde prepariĝas por komenci oktobre plurajn lingvokursojn.

Mi havas krome unu ideon pri debato. Mi rilatiĝis lastatempe kun pola politika diskutrondo "Krytyka Polityczna" (la politika kritiko), iom maldekstrema grupo invitanta al la renkontiĝoj famajn verkistojn, politikistojn, diplomatojn, ĵurnalistoj ktp. Ĝi havas sian sekcion ankaŭ en Bjalistoko, kaj ĉe ni organizis i.a. akran debaton pri la estonteco de maldekstraj partioj en Pollando kaj pri heredaĵo post batalantoj dum ribelo en bjalistoka getto. Interesus fari iun publikan debaton kun elstaraj lingvistoj, politikistoj, ankaŭ tiuj el Esperantujo, k.a. personoj per sia nomo substrekantaj gravecon de la temo - la estonteco de universala lingvo aŭ maniero solvi la problemon de internacia komunikado. Tiaj aferoj kiel justeco de komunikado kaj egaleco inter la popoloj estas gravaj en tiu medio, kaj ni jam neformale parolis pri tio. Valoras antaŭ la UK en Bjalistoko paroli kun homoj pri la senco de Esperanto kaj esperantismo en la moderna mondo.
Posted 14 months ago. ( permalink )
Przemysław Wierzbowski edited this comment 14 months ago.
Mamie Jo Boc says:
Pŝemek , gratulojn al vi , vi multe helpas Esperanton ŝajnas al mi ke tiu venonta UK en Bjalistoko estos nova pordo por la komunikado inter homoj , jam per Ipernity oni konstatas la grandan disvastigon de nia kara lingvo , kaj mi certas ke estos nekredebla '' Post-Bjalistoko ''' .
Kara juna amiko mi tutkore subtenos vin eĉ se bedaùrinde mi tute ne povos partopreni la UK n.
Tutkore via Josee
Posted 14 months ago. ( permalink )
Przemysław Wierzbowski replies:
Koran dankon, Josee, pro via daŭra subteno! Mi esperas tamen, ke ni post nelonga tempo denove renkontiĝos.
Posted 14 months ago. ( permalink / translate )
Onagrino (Dominique)--- (*)pro says:
Gratulojn, do... eble Pollando povos ludi rolon en evoluo de la sinteno de niaj euxropaj politikistoj!!
Mi tre gxojus, se iun tagon, ni vidus Orban trudita debati kun Poloj, kiuj evidentigus lian malhonestecon! Tamen, la evoluo venos el tute malsama loko... ;-)
Posted 14 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...