Pasintjare la Lingvo Internacia festis 120-an jaron de sia ekzisto. Ĝi estis sekva grava dato post la plej granda Universala Kongreso en Varsovio, kiun partoprenis preskaŭ 6 mil homoj. La 100-jariĝon de Esperanto en 1987, kaj komencon de nova epoko - la duan jarcenton, registris en sia filmo eminenta esperantisto, Roman Dobrzyński. Danke al li, nun la unuhoran filmon "Varsovio cent jarojn poste" vi povas spekti en la Esperanto-Televido ITVC. Tia historia materialo estas grava dokumento pri nia movado. Kaj se vi partoprenis varsovian kongreson - vi havas jen la eblecon revidi la pasintecon.
Krome mi ne informis vin antaŭe pri la 9-a parto de nia ĉiu-dusemajna esperanto-programo; baldaŭ ankaŭ aperos la deka parto, iom malfrua pro mia malsano, pro kio mi vin pardonpetas :-)
Send a message
Search for members
Arno Lagrangepro says:
Przemysław Wierzbowski replies:
Stelo says:
Mi esperas ke via menciita malsano ne estas vere terura kaj ke vi baldaŭ resaniĝos.
Kore kaj amike Stelo :)
Fernando Maia Jr. says:
Mi konis braziljanon, kiu partoprenis tiun UK-on. Li rakontis tre entuziasme bonajn aferojn vivitajn de li tie.
Tiu E-TV vere plaĉadas al mi, Pŝmek, mi ĉiam spektas ĝiajn progamojn. Kaj resaniĝu! :-)