Lastatempe mi trovis novan interretan servon, kiun antaŭ nelonge publikigis Microsoft. Fakte, havi tian ilon mi volis jam de longe. Photosynth - ĉar tiel ĝi nomiĝas - estas eksterordinara ilo, kiu el multaj fotoj de iu objekto aŭ loko formas ĝian tri-dimensian modelon, kaj sur ĝin metas la fotojn. La programo komputas ĉion mem kaj ne postulas de uzanto iun ajn scion pri projektado. Ekzistas jam granda kolekto de tiuj panoramoj, en kiuj vi povas kvazaŭ-promeni spektante sekvajn paĝojn, kies veran pozicion la sistemo korekte rekonis. Vi povas uzi la sageto-klavojn kaj muson. Kun klakita kontrol-klavo (ctrl) vi vidos la "skeleton" de la panoramo - multegajn punktetojn, kiuj estas pozicioj de elementoj komunaj al kelkaj fotoj.

Kion fari?

Se vi volas havi ekz. virtualan version de via domo, vi devas ĝin prifoti - unue, paŝo pos paŝo, ĉirkaŭi la domon farante plurajn fotojn. Poste vi fotu detalojn, ekz. pordojn, dekoraĵojn, kamentubojn ktp. Ju pli multaj estas la fotoj, des pli bone. Por ĝenerala panoramo prefere faru larĝajn fotojn. Sammaniere vi povas prilabori ĉambrojn - farante multajn fotojn el ĉiuj anguloj, fotante aparte meblojn ktp. Poste registriĝu en la paĝaro, alŝutu viajn bildojn, kaj atendu la efekton.

Kion NE fari?

Antaŭ ol vi forkuros kun la fotilo por ciferigi la mondon, gravas scii kelkajn aferojn. Unue, Photosynth ne ŝatas regulajn objektojn, en kiu pluraj elementoj estas samaj. Mia unua panoramo devis montri la foirplacon en Bjalistoko. Mi faris multegajn fotojn, de ĉiuj anguloj, de la centro, kaj prifotis detalojn - sed la sistemo vidante la plankon stultiĝis. Ĝin konsistigas regulaj linioj kaj la maŝino ne sciis, ĉu temas pri tiu linio 4 metrojn for, aŭ tiu 8 metrojn poste. Tial ne tro facilas promeni (tiun provon vi povas trovi en la katalogo de Photosynth). Photosynth ankaŭ ne ŝatas spegulojn kaj objektojn kiuj plejparte konsistas el vitro.

Mia virtuala ZEO

Kaj hodiaŭ mi faris alian provon - mi prifotis la malnovan domon ĉe la strato Warszawska 15 en Bjalistoko, en kiu post kelkaj monatoj troviĝos Esperanto-Centro kaj Muzeo Ludoviko Zamenhof (pri ĝi mi jam skribis antaŭe). La panoramo videblas ĉi tie - ĝi ne estas eble tro ampleksa (ekz. unu flanko de la domo ne estis atingepla pro fermita korto), sed almenaŭ pli-malpli korekte preparita. Klaku la kontrol-klavon - kaj vi vidos bjalistokan ZEO-n en tri dimensioj :) Amuzas kiel la maŝino rekonis longecojn kaj altecojn surbaze de simplaj fotoj.

La sistemo se mi bone scias postulas bedaŭrinde havi Vindozon, kaj por korekta spektado la komputilo devas esti relative nova, laŭ la rekomendo de Microsoft. En la listo de enkondukotaj eblecoj estas inter alie eksportado de la dosieroj kiel veraj 3D-objektoj uzeblaj en aliaj programoj. Ĉu tiam komputilajn grafikistojn anstataŭos simplaj fotemuloj? :)