Przemysław Wierzbowski Published on July 6, 2008
by Przemysław Wierzbowski

Przemysław Wierzbowski's blog

Browse posts
Nova, sepa elsendo de Esperanto-TV spekteblas!
Posted on July 31, 2008
8 comments (latest 15 months ago)
La 0-a (!) bulteno de UK 2009 en Bjalistoko
Posted on July 21, 2008
6 comments (latest 3 months ago)
Esperanto-Televido el Bjalistoko - la 6-a parto jam enreta!
Posted on July 16, 2008
8 comments (latest 15 months ago)
Spektu la 5-an parton de Bjalistoka Esperanto-Televido!
Posted on July 6, 2008
5 comments (latest 15 months ago)
Omaĝe al Jakobo Ŝapiro - fervora esperantisto el Bjalistoko
4 comments (latest 13 months ago)
La Senhejma Galerio
Posted on June 18, 2008
1 comment (latest 16 months ago)
Bjalistoka Esperanto-TV, la 4-a parto jam pretas!
Posted on June 14, 2008
6 comments (latest 15 months ago)
Bjalistoko: esperanta murpentraĵo solene prezentita
Posted on June 5, 2008
7 comments (latest 15 months ago)
Post la balo
Posted on June 3rd, 2008
2 comments (latest 17 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 453 times

Omaĝe al Jakobo Ŝapiro - fervora esperantisto el Bjalistoko

Sunday July 6, 2008 at 02:58PM

La 12-an de julio en Bjalistoko okazos solena evento. Ni rememorigos vivon kaj agadon de Jakobo Ŝapiro (konata ankaŭ kiel JoŜo kaj Kuba), bjalistokano kaj fervora intermilita esperantisto, mortigita de nazioj en 1941.

Ĉiuj, kiuj emas ekscii pli pri intermilita bjalistoka e-movado kaj ĝiaj gvidantoj, alvenu partopreni la komunan manifestacion. Laŭ la spuroj de JoŜo gvidos nin la ĉiĉerono.

 

Jen la programo de la solenaĵo, la 12-an de julio 2008:

17.00 –  renkontiĝo ĉe la strato Lipowa 31/33, kie troviĝas la tabulo omaĝe al Jakobo Ŝapiro, kaj komuna metado de floroj;

17.10 –  promenado kun la ĉiĉerono laŭ Lipowa-strato, Kościuszko-Foirplaco kaj Zamenhof-strato;

18.00 –  vojaĝo per la speciala buso al la arbareto en la kvartalo Pietrasze kie troviĝas la simbola tombo de Jakobo Ŝapiro, lia edzino Eva, ilia filo kaj 3000 aliaj juddevenaj bjalistokanoj murditaj fare de germanaj nazioj la 12-an de julio 1941.



4 Comments / add your comment?

César Dorneles says:
Sukceson al la evento! La bela biografio de esperantistoj el la pasinteco inspiru nian agadon.
Posted 16 months ago. ( permalink )
Wâner says:
Sukceson al grava evento estas nia deziro, el Ubá, Brazilo.
Posted 16 months ago. ( permalink / translate )
Mondocivitano says:
Plensukceson al evento estas deziro de ĉiuj brazilanoj geesperantistoj je ĉiuj epokoj!
Grandan brakumon al amiko PRZEMYSLAW! Ĉu vi memoras, ke mi tradukis portugalen vian paroladon, kiam vi vizitis la urbon Campo Grande. Grandan plezuron renkonti vin!
Posted 13 months ago. ( permalink )
Przemysław Wierzbowski replies:
Vi temas pri iu alia persono, mi neniam estis en Campo Grande.
Posted 13 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...