Przemysław Wierzbowski Published on June 18, 2008
by Przemysław Wierzbowski

Przemysław Wierzbowski's blog

Browse posts
Nova, sepa elsendo de Esperanto-TV spekteblas!
Posted on July 31, 2008
8 comments (latest 15 months ago)
La 0-a (!) bulteno de UK 2009 en Bjalistoko
Posted on July 21, 2008
6 comments (latest 3 months ago)
Esperanto-Televido el Bjalistoko - la 6-a parto jam enreta!
Posted on July 16, 2008
8 comments (latest 15 months ago)
Spektu la 5-an parton de Bjalistoka Esperanto-Televido!
Posted on July 6, 2008
5 comments (latest 15 months ago)
Omaĝe al Jakobo Ŝapiro - fervora esperantisto el Bjalistoko
Posted on July 6, 2008
4 comments (latest 13 months ago)
La Senhejma Galerio
1 comment (latest 16 months ago)
Bjalistoka Esperanto-TV, la 4-a parto jam pretas!
Posted on June 14, 2008
6 comments (latest 15 months ago)
Bjalistoko: esperanta murpentraĵo solene prezentita
Posted on June 5, 2008
7 comments (latest 15 months ago)
Post la balo
Posted on June 3rd, 2008
2 comments (latest 17 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 299 times

La Senhejma Galerio

Wednesday June 18, 2008 at 12:19PM

"Senhejma galerio" estas ideo bone konata de ĉiuj fotoamantoj, lanĉita de du famaj polaj fotistoj - Tomek Sikora kaj Andrzej Świetlik. Dum kelkaj jaroj de la ekzisto, la galerio ĝisvivis kelkdek eldonojn en plejparto de polaj urboj kaj eĉ eniris la mondon aperante en Novjorko (Usono), Melburno (Aŭstralio), Londono (Britujo), Alĝerio, kaj eĉ en fora Kostariko.La galerio estas fotoekspozicio preparata por mallonga periodo, kiun povas partopreni ĉiuj fotemuloj, sendepende de ilia nivelo kaj speco de fotado.

En Balistoko la "Senhejma" gastos dum unu semajno, de la 21-a ĝis la 28-a de junio. Ĉiujn interesitajn ni petas alveni multnombre kun la fotoj, la 21-an de junio (sabato) jam je la 10-a al la domego ĉe la strato Warszawska 15.

Kaj nun vi certe demandas vin, kiun rilaton tio havas kun Esperanto? Jenan - la galerio dum unu semajno okupos la konstruaĵon, en kiu baldaŭ, post ĝenerala renovigo, ekfunkcios Bjalistoka Esperanto-Centro kaj la Muzeo de Ludoviko Zamenhof. La renovigon oni komencos en aŭgusto kaj kelkaj monatoj poste ni ekadaptos ĝin por bezonoj de esperanta lernocentro, muzeo, biblioteko kaj esperanta komputila studio por uzado de Esperanto en modernaj medioj.

En la "Senhejma" estos ankaŭ esperantistaj fotoj kaj porpublikaj informoj pri Esperanto kaj historio kaj destino de la konstruaĵo. Ĉe la paĝaro de la galerio vi povas vidi la nuntempan, malfeliĉan staton de la konstruaĵo, iama banko kaj hospitalo kiu travivis la militan tempon, kaj kompari tion kun la arkitekta plano de rekonstruo kiu jam baldaŭ efektiviĝos (la artikoloj estas pollingvaj, sed fakte gravas nur fotoj kaj bildo). Eble baldaŭ trovinte iom da tempo kaj vervo mi plie priskribos la Esperanto-centron.

1 Comment / add your comment?

Fernando Maia Jr. says:
Interesa informo, Pŝemek! Dankon por kundividi!

Mi ne konis la ideon Senhejma Galerio... Pri kio ĝi ja temas? Ĉu pri ekspozicioj kun libera partoprenado en malnovaj domoj?

Pri la konstruaĵo ĝi iel ĉarmas, eĉ en tiu stato. Ĝi estas bela domaro, kiu rebeliĝos post la renovigo. Kaj la planoj pri la E-Centro ja kontentigas! Mi deziras la plej bonan ŝancon al ĝi.

Mi rigardis kaj la fotojn kaj la pola lingvo ĉirkaŭ ili en la paĝoj indikitaj de vi. Kvankam mi ne komprenas ĝin, ĝi ŝajnas arta apudaĵo ĉirkaŭ la fotoj. Ja bela kaj interesa lingvo!
Posted 16 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...