Przemysław Wierzbowski Published on June 5, 2008
by Przemysław Wierzbowski

Przemysław Wierzbowski's blog

Browse posts
Nova, sepa elsendo de Esperanto-TV spekteblas!
Posted on July 31, 2008
8 comments (latest 15 months ago)
La 0-a (!) bulteno de UK 2009 en Bjalistoko
Posted on July 21, 2008
6 comments (latest 4 months ago)
Esperanto-Televido el Bjalistoko - la 6-a parto jam enreta!
Posted on July 16, 2008
8 comments (latest 16 months ago)
Spektu la 5-an parton de Bjalistoka Esperanto-Televido!
Posted on July 6, 2008
5 comments (latest 16 months ago)
Omaĝe al Jakobo Ŝapiro - fervora esperantisto el Bjalistoko
Posted on July 6, 2008
4 comments (latest 14 months ago)
La Senhejma Galerio
Posted on June 18, 2008
1 comment (latest 17 months ago)
Bjalistoka Esperanto-TV, la 4-a parto jam pretas!
Posted on June 14, 2008
6 comments (latest 16 months ago)
Bjalistoko: esperanta murpentraĵo solene prezentita
7 comments (latest 16 months ago)
Post la balo
Posted on June 3rd, 2008
2 comments (latest 17 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 913 times

Bjalistoko: esperanta murpentraĵo solene prezentita

Thursday June 5, 2008 at 04:35PM

La pentraĵo
La pentraĵo
Hodiaŭ en Bjalistoko okazis unu, el lastatempe multaj, esperanta afero: Osmo Buller oficiale prezentis al bjalistokanoj murpentraĵon, kiu troviĝas ĉe la strato Zamenhof en la loko, kie antaŭe staris la naskiĝdomo de Ludoviko.

- La trajno "Zamenhof" [pri ĝi mi baldaŭ skribos - P.W.] kaj tiu ĉi pentraĵo estas atestoj de granda engaĝiĝo de bjalistokanoj - diris Buller. Li certigis, ke la venontjara Universala Kongreso, organizota en Bjalistoko pro la 150-a naskiĝdatreveno de Zamenhof, estos granda evento.

La granda fresko sur muro de socrealisma konstruaĵo estis preparata de bjalistoka artisto, Andrzej Muszyński, ekde la 23-a de aprilo kaj daŭris unu monaton. Por preparo de la muro, specialaj farboj kaj pentrado pagis la urbestraro. Jam fine de majo multaj preterpasantoj povis paroli pri pozitiva ŝanĝo de aspekto de la strato dank' al neordinara en la urbo dekoraĵo.



Kiel ĝi aspektas?

Jakobo Ŝapiro kaj Abraham Zbar
Jakobo Ŝapiro kaj Abraham Zbar
La bildo havas grandecon de tri etaĝoj kaj estas farita per teĥniko imitanta verajn objektojn. Ĉe la unua etaĝo, en malfermita fenestro, ni povas vidi Jakobon Ŝapiro - intermilitan gvidanton de bjalistoka E-movado, ĵurnaliston, "motoron" de ĉiuj poresperantaj agadoj en la urbo kaj ĝia regiono, ekz. nomo de la strato Zamenhof. Li sidas kun sia amiko, Abraham Zbar, kaj ambaŭ viroj sur piedoj tenas ĉapeletojn. Tiu ĉi parto estis projektita surbaze de malnova foto montranta la saman situacion (vidu maldekstre).

Super ili, sur balkono, staras Ludoviko Zamenhof mem - apogata de barilo, penseme rigardanta ĉirkaŭaĵon de la strato, kiu ricevis lian nomon.

En la plej supra parto estas alia balkono kun personoj tute modernaj: jen ridantaj infanoj, junaj loĝantoj de la urbo, tenantaj balonojn "en kvin koloroj de la olimpia flago; ili simbolas ideon popularigi Esperanton en la tuta mondo", kiel klarigas la artisto.

Okaze de la laboro, on demetis la informtabulon pri naskiĝo de Ludoviko, por ke ĝi ne difektiĝu dum la pentrado. Ĉar ĝi jam estas malnova, aperis do okazo ĝin renovigi kaj poste remeti en la saman lokon.

La artisto finfaranta sian pentraĵon
La artisto finfaranta sian pen…

7 Comments / add your comment?

Renata Chassard-Caubel says:
Bona ideo, chi tiu paco-muro. En 2005, mi vidis la domon kie loghis S-ro Shapiro, sed ne vidis lian vizaghon. Chu lia kostumo estas hela au malhela?
Tre lerte laboris la pentristo, kaj lia verko certe plachos al la multaj antauviditaj kongresontoj. Ankau plache, ke junaj Bjalistokanoj aktive partoprenas en la preparado de la jubilea UK.
Sukceson al la 94a Universala Kongreso de Esperanto!
Koran saluton de Renata
Posted 17 months ago. ( permalink )
Przemysław Wierzbowski replies:
Jakobo Ŝapiro estas la ulo sidanta maldekstre (do en malhela kostumo)
Posted 17 months ago. ( permalink )
Lars Sözüerpro says:
Neniam mi kredus ke vere la pentraĵo estas farita laŭ foto de sama situacio - kia bela konicido ke tia foto ekzistas!
Posted 17 months ago. ( permalink )
Stano Marčekpro says:
Saluton,

Mi provas elŝuti pli kvalitajn fotojn por la revuo Esperanto, sed via arkivo tion ne permesas al mi.
Mi skribis al vi retmesaĝon, sed vi ne respondas. Mi urĝe bezonas la fotojn kaj petas vian helpon
(aŭ de iu alia, kiu scias/rajtas elŝuti la fotojn en bona kvalito), aŭ mem havas tiajn!

Stano Maček

................
Mia anta a mesaĝo:

Kara sinjoro Wierzbowski,

mi finenpaĝigas la julian revuon kaj konstatas du mankojn:
– La ricevitaj fotoj (murpentraĵo) ne estas sufiĉe kvalitaj por presado. Ĉu ekzistas pli densaj originaloj?
– Dume ne venis la promesita (vi skribis ke vi sendos ĝin baldaŭ) artikolo pri la trajno Zamenhof.

Mi petas rapidan helpon.

Amike salutas

Stano Marček
Posted 17 months ago. ( permalink )
Przemysław Wierzbowski replies:
Afero finfarita :) Mi ĵus legis la retan version de julia-aŭgusta Esperanto-revuo, dankon pro efikeco kaj publikigo de la materialoj :)
Posted 17 months ago. ( permalink )
pqs says:
:-)
Posted 17 months ago. ( permalink )
James Rezende Piton says:
Mi vizitis la konstruaĵon kaj tiam mi estis tre malĝoja, ke ne eblis konservi la originalan Z-domon. La bela omaĝo certe redonas koloron al la graveco de la strato por esperantistoj. Gratulon al la artisto!
Posted 16 months ago. ( permalink )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...