Przemysław Wierzbowski Published on January 27th, 2011
by Przemysław Wierzbowski

Przemysław Wierzbowski's blog

Browse posts
Nacia Pollanda Popolnombrado 2011 - deklaru Esperanton!
6 comments (latest 15 months ago)
10aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
Posted on December 6th, 2009
2 comments (latest 2 years ago)
Verkoj de William Auld en korusa versio
Posted on September 24th, 2009
13 comments (latest 15 months ago)
Novigita Esperanto-Televido de Bjalistoko
Posted on February 10th, 2009
2 comments (latest 3 years ago)
La lasta, festa parto de Bjalistoka Esperanto-Televido.
Posted on December 18th, 2008
4 comments (latest 3 years ago)
Budhismo kaj konkursoj - la 16-a parto de bjalistoka televido
Posted on December 11st, 2008
Preciza programo de la 9-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
Posted on December 3rd, 2008
1 comment (latest 3 years ago)
Laŭ la tatara trako - spektu bjalistokan Esperanto-televidon!
Posted on November 17th, 2008
3 comments (latest 3 years ago)
9-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
Posted on October 30th, 2008

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 2 people added it to their favorites
  2. Read 2 014 times

Nacia Pollanda Popolnombrado 2011 - deklaru Esperanton!

Thursday January 27th, 2011 at 12:11PM

Inter la 1a de aprilo kaj la 30a de junio 2011 okazos en Pollando la Tutnacia Popolnombrado. Partopreno en ĝi estas deviga por ĉiuj loĝantoj kaj ĝi celas laŭeble plej precize prezenti la loĝantaron kaj la loĝejaron en nia lando.

La antaŭa popolnombrado okazis en 2002 kaj ĝia rezulto estis multe kritikata, inter alie pro tio, ke ĉe la demando pri nacieco eblis elekti nur unu respondon. Tio evidente diskriminaciis ĉiujn
minoritatanojn, kiuj ofte sentas sin dunaciaj - kaj tio estis ŝanĝita por la ĉi-jara kalkulado.

Alia grava ŝanĝo estas deklaro pri la lingvo uzata hejme. Ankaŭ ĉi-kampe la respontantoj povos elekti du respondojn. La enketistoj havos pretan liston, en kiu troviĝas la plej ofte uzataj naciaj
lingvoj, sed - atentu! - oni rajtos deklari ankaŭ ĉiujn aliajn lingvojn kiuj tie ne troviĝas. Kial ne utiligi la eblecon por deklari, ke hejme ni uzas Esperanton - kiel la ĉefan aŭ la duan lingvon? Estus valore, se printempe ĉi-jare ni respondus tiel, kaj la lingvo internacia troviĝus en oficiala statistiko pri la loĝantaro de Pollando. Mi forte insistas al tia ĉi deklaro kaj al informado pri la ebleco ĉe aliaj samideanoj.

Certe ke tiu ĉi nombrado estos pli "demokratia" ol la antaŭaj: oni rajtos deklari iun ajn kredon aŭ nekredon laŭ sia konscienco; eblos diri pri ne nur unu, sed du naciecoj; kaj kio gravas - nun oni ne devos elekti ununuran lingvon, kiu estos enkalkulita en la statistikon, sed iujn ajn du lingvojn, kiujn oni hejmuzas. Krom respondi al enketistoj vizitantaj la domojn, oni rajtos ankaŭ respondi telefone kaj mem-kalkuliĝi per la reto.

Mi deklaris min enketisto dum tiu popolnombrado kaj tre interesiĝas pri la rezulto, dume esperante je via aktiviĝo!

translate into English

6 Comments / add your comment?

Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch says:
Tre valora informo, kiun ni nepre ĉie devas diskonigi. Estas okazo, ke en la statistiko oni dokumentu, ke Esperanto ĉe multaj familio vivas kaj funcias, kiel dua lingvo.

Mi petas ĉiujn dissendi la sciigon kaj ankaŭ informu tiujn, kiuj ne uzas komputilon (estas ankoraŭ multaj kiuj ne estas itnterrete ne atingeblaj). Danko Przemek pro la informo!
15 months ago
Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski says:
Stanisław: dankon pro via interesiĝo, pluinformu!
15 months ago
Stanislaw Rynduch
Stanislaw Rynduch says:
Kompreneble, mi tuj dissendis al mia rondo.
Ni ĉiam devas kunlabori por pli rapide akiri la celon.
15 months ago
Dorota
Dorota says:
Tre interesa informo, inda diskonigi ĝin, kion mi ankaŭ faros.
15 months ago
Zlatko Tišljar - Pajo
Zlatko Tišljar - Pajo says:
EN Kroatio kaj mi kredas ke ankau en kelkaj aliaj landoj de eksa Jugoslavio okazos ankau chi-jare la popolnombrado. Baze de chi tiu via informo mi interesighos pri a demandaro en Kroatio, char min turmentis la sama demando: Kial mi ne povu deklari plurajn apartenojn kaj lingvojn. Mi iom dubas ke tiel progresa estas la kroata legho. En 2001 tute ne estis eble respondi per pli ol unu respondo al demandoj kia nacieco, religio, lingvo...
15 months ago
Masakato
Masakato says:
En Japanio por ĉiu kvina jaro la ŝtato enketas. Inter demandoj mankas lingvo!
La ŝtonkapa ŝtato kredas, ke ĉiuj loĝantoj en Japanio parolas la japanan.
Fakte loĝas koreoj, ĉinoj kaj aliaj diversaj kun aliaj kulturoj kaj aliaj lingvoj.
Nu mi petolis aldoni mian katon kiel familianon en la enketilo: nomo, naskiĝdato, profesio
(senlaborulo!) ktp. Mi kredas, ke oficisto de la urbo kontrolis la enketilon kaj forigis la katon
kun kolero antaŭ ol statistiki.
15 months ago

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | Polski new | Svenska | Русский new | More ...