Bjalistoka Esperanto-Societo kaj la Centro Ludoviko Zamenhof elkore invitas al Bjalistoko, la naskiĝurbo de la iniciatinto de Esperanto, por kune festi la 150-an naskiĝdatrevenon de li.
Jen la programo de la aranĝo:
11.12.2009 vendredo
► 16.15 – teatraĵo en la Centro Ludoviko Zamenhof ĉe la str. Warszawska 19: "Mistero de la Renaskiĝo"
► 18.00 en la Universitata Biblioteko ĉe la str. M.C. Skłodowskiej 14:
- diskonigo de Esperanta eldono de la dulingva antologio de Esperantaj kaj podlaĥiaj verkistoj,
- renkontiĝo kun infanoj – la verkintoj de ilustraĵoj por Esperanta versio de "Reĝo Maĉjo la 1-a"; Tomasz Chmielik rakontos pri preparoj por eldono de Esperanta versio de "Reĝo Maĉjo en senhoma insulo",
- prezento de junuloj el la toruna "Studio P".
12.12.2009 sabato en la Centro Ludoviko Zamenhof, la str. Warszawska 19
► 10.00 - 11.00 - prelego pri Zamenhof "Ĉio komenciĝis ĉe la Verda" – Zbigniew Romaniuk,
► 11.00 - 12.15 - moderna klezmera muziko – Tomasz Chmielik; instruo de ĥasida danco – Ala Grabowska el la bando Chanajki Klezmer Band,
► 12.20 - Roman Dobrzyński transdonos sian libron "La Zamenhof-Strato" en 13 lingvaj versioj al la funkcionta Esperanta biblioteko,
► 13.00 - 13.30 - tradicioj en juda familio, ligitaj kun naskiĝo de infano (filo) – Ewa Wroczyńska, emerita direktorino de la Muzeo en Tykocin,
► 13.30 -14.00 - vizito en la konstanta ekspozicio "Bjalistoko de juna Zamenhof" kaj tagmanĝa paŭzo - manĝado en la Centro Ludoviko Zamenhof,
► 14.15 - flormetado ĉe la monumento al Zamenhof ĉe la str. Malmeda; trumpeto-koncerto de membro de la Muziklernejo,
► 15.00 - katolika meso en Esperanto en la Blanka Preĝejo apud la Katedralo,
► 16.00 - naskiĝfesto kun festokuko, teo kaj kafo en la kafejo Fama – la str. Legionowa 5. En la kulturprogramo de la evento estos inter alie:
- prezento de infanoj el la 52-a Infanĝardeno,
- la teatraĵo "Bjalistoka Babelturo" - la dua parto, prezentita de infanoj kaj gejunuloj el la Junulara Kulturdomo en Bjalistoko,
- prezento de junuloj el la toruna "Studio P" – prezento de la poemoj "Somero" kaj "Ikaro",
- recitaleto de la lernantinoj de la Muziklernejo: Kasia Choroszucha kaj Ola Malinowska.
13.12.2009 dimanĉo
Ekskurso "laŭ la itinero de laborema formiko" – pikniko en bieno en Surażkowo (fermita programero, la forveturo estos ĉ. la 10-a horo ĉe la str. Piękna 3)
14.12.2009 lundo en la Esperanto-klubejo ĉe la str. Piękna 3
► 10.00 - 12.00 - metiejo de judaj eltondaĵoj – gvidas Kasia Kulik el la Societo de Amikoj de la Juda Kulturo,
► 12.00 - 15.00 - laboros la kurtonda stacio. Postkongresa ekspozicio de la QSL-kartoj,
► 15.00 - 17.00 - ludoj kaj distraĵoj – gvidas la franca volontulo Christophe Chazarein,
► 17.00 - 20.00 - prezento de Esperanto-temaj filmoj de Roman Dobrzyński.
15.12.2009 mardo
► 12.00 - prezento de la dramo "Toleremo kaj ĝentileco" en la bazlernejo n-ro 51,
► 12.00 - "La Espero" - Esperanto-himno el la urbodoma turo,
► 12.00 – multmedia fotoprezento pri la Universala Kongreso en Esperanto Cafe,
► aldonaĵo al Gazeta Wyborcza "Dum 80 tagoj ĉirkaŭ la mondo, kaj ĉie estas Zamenhof kaj Esperanto",
► konkurso por legantoj de Gazeta Wyborcza sub la titolo "La 15-an de decembro 1859 en Bjalistoko...".
Mi bedaŭras nur, ke mi loĝas malproksime, ĉar mi volonte partoprenus.
Ĉiukaze mi pensas al vi kaj deziras plenan sukceson kun multaj partoprenantoj.
Sincere via Stanislavo
Przemysław Wierzbows… has replied to Stanislaw RynduchOkaze de la Zamenhof-festo estas jam kreita stampilo, kiu estos uzata en poŝtaĵoj.
Sign-in to post a comment.