Dum la Universala Kongreso en Bjalistoko oni povis admiri eksterordinaran laboron de la Koruso de Podlaĥia Filharmonio kaj Operejo. Melodiojn por ĉi-pluraj poemoj de William Auld komponis ukraindevena komponisto Maksim Fedorov kaj la koruson gvidis s-ino Violetta Bielecka. Krom tio la koruso prezentis ankaŭ la 9-an Simfonion de Betoveno en Esperanto. Raporton pri tio oni povas spekti en Bjalistoka Esperanto-Televido.

Grandan dankon meritas nia kara, bjalistoka esperantistino Joanna, kiu prizorgis lingvan kaj ritman korektecon de la korusanoj.



Velkoj

Al mi ne plaĉas vidi, kiel fajro,
brulinte senkompate, konsuminte
ardante ĉion, en forvelko cindre
griziĝas, kiel haroj de hetajro.

Al mi ne plaĉas vidi, ke la pajlo,
tra kiu suko pulsis somerpinte,
flaviĝas sur la korto antaŭvintre,
kie frakasos baldaŭ ĝin la hajlo.

Ĉia ekvelko estas tragedio,
kiun ne pansas la filozofio:
dum ciklas viv', individuoj mortas;

potenc' likiĝas for, febliĝas fortoj,
ŝimas la ŝtof', rompiĝas la risortoj,
vanas la revoj, ĉia streb' abortas.



Ebrio

la boteloj staras vice,
kamarade kaj komplice
sur la altaj murobretoj --
botelegoj, boteletoj,
verdaj, flavaj,
grasaj, kavaj,
palpebrume en la lumo
min invitas al konsumo,
gluta, tuta,
ĉes-refuta
forkonsumo de l' enhavo,
de la verdo, de la flavo,
de likvoro glate glita
svate ŝvita
kvate kvita
strate strita
streta
struta

mi rimarkas: en angulo
sidas ia ina ulo
kiu ridas ĉevaldente
kaj rikanas sento-tente,
sin ekmovas,
kison blovas,
krurojn ŝovas:
kaj mi povas
super ŝtrumpo vidi blankon,
sangomankan
gamboflankon.
mi vin amas, bela ino,
mi adoras vin sen limo,
volas tuŝi,
kune kuŝi,
kaj karesi,
kaj forgesi,
pri la griza ver' forgesi
grila priva vorgeresi
vira vorga pivaresi
vipareŝi
mi neŝeŝi
neŝeŝi
ŝuvi puvi pova-povaŝ
diri kie ŝiŝ ŝin trovaŝ
la ne
la ne-ŝe
ne-ŝeŝ
ŝeŝ
dako danto danko dankon
dankon
padonu mineŝtaŝ bria
padon'
padon'
'kon
'kon

paŭzo
naŭzo


Vi estas maro

Vi estas maro, kiun mi navigas
sen kompasnadlo, sed kun gvidaj steloj;
sur via sino hula min kavigas
ventegoj aŭ min lulas zefirpeloj ...
Kaj malgraŭ fridoj, spite al la tromboj,
animo mia ĝojas sur l' ondaro:
mi volas veli plu sur viaj ondoj,
kaj fine droni, droni en la maro ...



Geedzoj

Li vendis sin por kruropar',
ĵarteloj kaj artsilkaj ŝtrumpoj,
du mamoj pintaj, kapharar':
kaj baldaŭ trovis ilin plumpoj.
Ŝi siaflanke vendis sin
por virposedo, dom' sekura,
kaj la titolo «Sinjorin'»:
ŝin ĝenis ludo interkrura.
Unuinfana famili',
kunvivis iel-tiel ili,
plejparte sen konversaci':
ja mankis tem' por pribabili.
Ŝi mortis, aĝa sesdek-du,
post tia anonima vivo,
Li ekkonsciis pri vaku'
kaj manko de ekzistmotivo.
Ĉe la filino kaj bofil'
sian loĝlokon li establis —
pli bona ol paroĥ-azil'
(ili nek grumblis, nek afablis).
Kaj dum fridiĝis lia sang',
foje, en sol' melankolia,
larmo ruliĝis laŭ la vang',
kaj flustris lia kor': Maria!



Memoro

Estante tiam juna, sekve fola,
mi revojn pri knabin' impulse teksis.
La naŭ planedojn ŝi ampleksis.
Hodiaŭ rulis ŝin la mar' memora
Sur strandon de la mensretin'.
Mi vidis klare ŝin.
Fremda knabino,
Kiu kvin jarojn estas morta.
Tre stranga renversiĝo sorta:
Ĉu tia estis mia rev' idola?
Estante nun pli aĝa, tamen fola,
Mi min demandas:
Kiu estis ŝi?
Kaj kiu estis tiu juna mi?