Przemysław Wierzbowski Published on September 24, 2009
by Przemysław Wierzbowski

Przemysław Wierzbowski's blog

Browse posts
Verkoj de William Auld en korusa versio
9 comments (latest 6 days ago)
Novigita Esperanto-Televido de Bjalistoko
Posted on February 10, 2009
2 comments (latest 7 months ago)
La lasta, festa parto de Bjalistoka Esperanto-Televido.
Posted on December 18, 2008
4 comments (latest 9 months ago)
Budhismo kaj konkursoj - la 16-a parto de bjalistoka televido
Posted on December 11, 2008
Preciza programo de la 9-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
Posted on December 3rd, 2008
1 comment (latest 11 months ago)
Laŭ la tatara trako - spektu bjalistokan Esperanto-televidon!
Posted on November 17, 2008
3 comments (latest 12 months ago)
9-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
Posted on October 30, 2008
Esperanto-Televido, 13.
Posted on October 28, 2008
3 comments (latest 11 months ago)
Bjalistoko en Internacia Poznana Foiro 2008
Posted on October 14, 2008
2 comments (latest 13 months ago)

Member tags

Joanna Filipowicz-Choroszucha
Max Fedorov

More information

This post is public
All rights reserved
  1. 11 people added it to their favorites
  2. Read 433 times

Verkoj de William Auld en korusa versio

Thursday September 24, 2009 at 05:42PM

Dum la Universala Kongreso en Bjalistoko oni povis admiri eksterordinaran laboron de la Koruso de Podlaĥia Filharmonio kaj Operejo. Melodiojn por ĉi-pluraj poemoj de William Auld komponis ukraindevena komponisto Maksim Fedorov kaj la koruson gvidis s-ino Violetta Bielecka. Krom tio lversio kaj la 9-an Simfonion de Betoveno en Esperanto. Raporton pri tio oni povas spekti en Bjalistoka Esperanto-Televido.

La registraĵojn mi penos laŭvice meti en tiun ĉi artikolon.

Velkoj

Al mi ne plaĉas vidi, kiel fajro,
brulinte senkompate, konsuminte
ardante ĉion, en forvelko cindre
griziĝas, kiel haroj de hetajro.

Al mi ne plaĉas vidi, ke la pajlo,
tra kiu suko pulsis somerpinte,
flaviĝas sur la korto antaŭvintre,
kie frakasos baldaŭ ĝin la hajlo.

Ĉia ekvelko estas tragedio,
kiun ne pansas la filozofio:
dum ciklas viv', individuoj mortas;

potenc' likiĝas for, febliĝas fortoj,
ŝimas la ŝtof', rompiĝas la risortoj,
vanas la revoj, ĉia streb' abortas.



Ebrio

la boteloj staras vice,
kamarade kaj komplice
sur la altaj murobretoj --
botelegoj, boteletoj,
verdaj, flavaj,
grasaj, kavaj,
palpebrume en la lumo
min invitas al konsumo,
gluta, tuta,
ĉes-refuta
forkonsumo de l' enhavo,
de la verdo, de la flavo,
de likvoro glate glita
svate ŝvita
kvate kvita
strate strita
streta
struta

mi rimarkas: en angulo
sidas ia ina ulo
kiu ridas ĉevaldente
kaj rikanas sento-tente,
sin ekmovas,
kison blovas,
krurojn ŝovas:
kaj mi povas
super ŝtrumpo vidi blankon,
sangomankan
gamboflankon.
mi vin amas, bela ino,
mi adoras vin sen limo,
volas tuŝi,
kune kuŝi,
kaj karesi,
kaj forgesi,
pri la griza ver' forgesi
grila priva vorgeresi
vira vorga pivaresi
vipareŝi
mi neŝeŝi
neŝeŝi
ŝuvi puvi pova-povaŝ
diri kie ŝiŝ ŝin trovaŝ
la ne
la ne-ŝe
ne-ŝeŝ
ŝeŝ
dako danto danko dankon
dankon
padonu mineŝtaŝ bria
padon'
padon'
'kon
'kon

paŭzo
naŭzo


Vi estas maro

Vi estas maro, kiun mi navigas
sen kompasnadlo, sed kun gvidaj steloj;
sur via sino hula min kavigas
ventegoj aŭ min lulas zefirpeloj ...
Kaj malgraŭ fridoj, spite al la tromboj,
animo mia ĝojas sur l' ondaro:
mi volas veli plu sur viaj ondoj,
kaj fine droni, droni en la maro ...



Geedzoj

Li vendis sin por kruropar',
ĵarteloj kaj artsilkaj ŝtrumpoj,
du mamoj pintaj, kapharar':
kaj baldaŭ trovis ilin plumpoj.
Ŝi siaflanke vendis sin
por virposedo, dom' sekura,
kaj la titolo «Sinjorin'»:
ŝin ĝenis ludo interkrura.
Unuinfana famili',
kunvivis iel-tiel ili,
plejparte sen konversaci':
ja mankis tem' por pribabili.
Ŝi mortis, aĝa sesdek-du,
post tia anonima vivo,
Li ekkonsciis pri vaku'
kaj manko de ekzistmotivo.
Ĉe la filino kaj bofil'
sian loĝlokon li establis —
pli bona ol paroĥ-azil'
(ili nek grumblis, nek afablis).
Kaj dum fridiĝis lia sang',
foje, en sol' melankolia,
larmo ruliĝis laŭ la vang',
kaj flustris lia kor': Maria!





Memoro

Estante tiam juna, sekve fola,
mi revojn pri knabin' impulse teksis.
La naŭ planedojn ŝi ampleksis.
Hodiaŭ rulis ŝin la mar' memora
Sur strandon de la mensretin'.
Mi vidis klare ŝin.
Fremda knabino,
Kiu kvin jarojn estas morta.
Tre stranga renversiĝo sorta:
Ĉu tia estis mia rev' idola?
Estante nun pli aĝa, tamen fola,
Mi min demandas:
Kiu estis ŝi?
Kaj kiu estis tiu juna mi?


9 Comments / add your comment?

Joanna Filipowicz-Choroszucha says:
Perfekta sonkvalito - dankon :)))
Posted 2 months ago. ( permalink )
Stanislaw Rynduch says:
Dankon Przemek,
nun ne nur ni povas bonegan kantadon aŭskulti, sed ankaŭ leginte la tekston eĉ kunkanti.
Vi rememoris al mi belan momenton travivitan en Bjalistoko,
Estis parto de origina Esperanto-kulturo-Precipe interesa por tiuj, kiuj obstine asertas;Esperanto ne posedas kulturon.
Samideane Stanislavo
Posted 2 months ago. ( permalink )
Belgabirdopro says:
Egan dankon, Pŝemek. Mi tuj ŝatis la poemon Ebria ekde kiam mi legis ĝin, kaj konsideras ke ĝi estas bone adaptita al muziko. Bona omaĝo al elstara poeto.
Posted 2 months ago. ( permalink )
Joanna Filipowicz-Choroszucha says:
La poemojn elektis Lidia Ligęza. Kiam mi la unuan fojon vidis ilin, mi pensis, ke krei muzikon al ili estos tre malfacile (preskŭ neeble). Max Fedorov , juna komponisto, faris tion perfekte. Li estas ukraindevena muzikisto, kiu de kelkaj jaroj loĝas en Pollando kaj kantas en la Koruso de Podlaĥia Filharmonio kaj Operejo. Li (ankoraŭ ;)) ) ne konas esperanton. Antaŭ nelonge li aliĝis al Ipernity. Gratulojn Max !!!!
Posted 2 months ago. ( permalink )
Belgabirdopro says:
Dankon pro la informo, Joanna. Pŝemek, mi petas permeson por aldoni ligilon ekde mia fejsbuk kaj eble iperniti-spacon. Mi hispanigis "Vi estas maro", kvankam mi ne klopodis rimi la versojn inter si. Mi trovis hispanan tradukon de neniuj tiuj poemoj. Jenas mia provo:

Eres una mar que yo navego
sin aguja de brújula, pero con estrellas guías;
sobre tu seno agitado me ahuecan
ventarrones o me acuna el empuje de los céfiros...
Y a pesar de fríos y trombas,
goza el alma mía sobre el oleaje:
quiero seguir surcando tus olas,
y al final ahogarme en la mar...
Posted 2 months ago. ( permalink / translate )
Belgabirdo edited this comment 2 months ago.
Przemysław Wierzbowski says:
Ankaŭ mi tre ŝatas "Ebrio"n, la melodio komponita de Fedorov perfekte kongruas kun ritmo kaj karaktero de la poemo.
Belgabirdo, kompreneble vi povas diskonigi la registraĵojn.

Mi metos ankaŭ en Ipernitujon la registraĵon de la 9a simfonio, kvankam ĝi estas treege longa. Joanna, ĉu vi havas la tutan tekston de la verko, ne nur de "Odo al ĝojo"?
Posted 2 months ago. ( permalink )
Joanna Filipowicz-Choroszucha says:
Dum la 94-a UK, la Orkestro kaj Koruso de la Podlaĥia Filharmonio kaj Operejo ne prezentis tutan 9an Simfonion d-moll op. 125 de Beethoven sed nur la Finalon. Ĉi tiu muzikverko enhavas fragmenton de la poemo de Friedrich Schiller: Odo al la ĝojo, kies instrumentan version oni akceptis oficiale kiel himnon de la Eŭropa Unio. Fakte, la teksto kiun prenis Beethoven, estas malpli ol duono de la tuta poemo de Schiller.
La esperantan tekston mi aranĝis por kvarvoĉa koruso kaj kvar solistoj, surbaze de la traduko farita de Kalocsay. Estas malfacile meti ĝin al Ipernity, ĉar estas partoj , kiam frazo aŭ vorto estas multfoje ripetata de la koruso aŭ solisto kaj longa parto , kiam kvar korusaj voĉoj kantas samtempe kvar diversajn tekstojn.
Ankaŭ la vico de la teksto ĉe Schiller kaj ĉe Beethoven estas iomete malsimila.
Do mi metas la fragmenton kiun mi uzis aranĝante esperantan tekston de la Finalo de la 9a Simfonio.

“Odo al la ĝojo“ de Friedrich SCHILLER (fragmento)
tradukis Kálmán KALOCSAY

Ĝoj'! Fajrero belradia!
Elizea di-filin'!
fajrebrie ni al via
templo iras, preĝi vin.
Ĉesu, de vi sorĉligate
de l' rigora mod' la ŝir',
ĉiuj homoj sentas frate,
se vi ŝirmas per flugil'.

Ĥoro:
Jen brakumoj al milmiloj,
Jen ĉi kis' al tuta mond'!
Fratoj! super stela rond'
loĝas patro por ni, filoj!

Se la granda ĵet' bontrafis
kaj amikon gajnis vi,
se virina am' vin ravis:
Vin enmiksu kun ĝojkri'!
Jes, se eĉ nur unu koro
estas via en la mond'!
Kaj se ne -- do vin kun ploro
ŝtelu for el nia mond'.

Ĥoro:
Ĉiu sub ĉielo glata
donu sin al simpati',
al la steloj gvidas ĝi,
kie tronas Nekonata.

Ĉiu sur la brust' Natura
suĉas sukon de la ĝoj'
kor' malbona, koro pura
sekvas ŝin laŭ roza voj'.
Ŝi vinberojn, kisojn donas
kaj amikon sen pridub',
en volupt' la vermo dronas,
vidas Dion la kerub'.

Ĥoro:
Ĉu genuas vi, milmiloj?
Vi kreinton sentas, mond'?
Serĉu super stela rond',
loĝas Li trans astro-briloj!

En eterno de l' Naturo
Ĝojo estas la risort'.
En la mondhorloĝ' por kuro
radojn pelas ŝia fort'.
Ŝi el ĝermoj logas berojn,
sunojn regas ŝia gvid'
Ŝi tra l' spaco rulas sferojn
trans la astronoma vid'.

Ĥoro:
Kiel sur la pompaj vojoj
sunoj sur la firmament',
gaje marŝu, frata gent',
kiel venki la herooj!
Posted 2 months ago. ( permalink )
Mike59pro says:
Dankegon pro tiuj belegaj tekstoj kaj ĝiaj korusaj versioj dum la Bjalistoka Kongreso.
Gratulon ankaŭ ĉar via blogo furoras!!!
Plej amikan saluton el Francio! :-)
Posted 2 months ago. ( permalink )
dormomusopro says:
Nekredeble ! Dankon.
Posted 6 days ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...