En la 16-a parto de Bjalistoka Esperanto-televido ĉe la preĝejo al sankta Roko mi prezentas al vi:
Jesuo nokte
- renkontiĝon kun gongo-ludisto, naturkuracisto, vojaĝanto kaj budhismemulo el la fondumo Ora Centro - Marcin Szarkowski,
- muzikan konkurson en kiu gejunuloj el Bjalistoko devis komponi aŭ prezenti unu muzikaĵon en Esperanto,
- konkurson por poŝtkarto en kiu gejunuloj el artaj lernejoj celis prepari verkon, kiu estos oficiala poŝtkarto de la 94-a Universala Kongreso en Bjalistoko.
La 17-a kaj la lasta ĉi-jara parto estos plene dediĉita al Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj okaze de la 149-a (jam preskaŭ jubilea) naskiĝdatreveno de LLZ.
Ekde januaro la programo estos spektebla jam ĉe alia televidkanalo bjalistoka, tio estas ĉe tvbialystok.pl; ni kredas je fruktodona kunlaboro kun nova teamo!
Send a message
Search for members