Przemysław Wierzbowski Published on October 28, 2008
by Przemysław Wierzbowski

Przemysław Wierzbowski's blog

Browse posts
Budhismo kaj konkursoj - la 16-a parto de bjalistoka televido
Posted on December 11, 2008
Preciza programo de la 9-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
Posted on December 3rd, 2008
1 comment (latest 11 months ago)
Laŭ la tatara trako - spektu bjalistokan Esperanto-televidon!
Posted on November 17, 2008
3 comments (latest 12 months ago)
9-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
Posted on October 30, 2008
Esperanto-Televido, 13.
3 comments (latest 11 months ago)
Bjalistoko en Internacia Poznana Foiro 2008
Posted on October 14, 2008
2 comments (latest 13 months ago)
La lumdisko ESPERANTO nun elŝuteblas
Posted on September 29, 2008
5 comments (latest 8 months ago)
Arkones spektebla en Esperanta Tele\/ido
Posted on September 25, 2008
4 comments (latest 13 months ago)
Ni venkas en Bjalistoko, ni konkeras Pollandon.
Posted on September 11, 2008
15 comments (latest 14 months ago)

More information

This post is public
All rights reserved
  1. Read 509 times

Esperanto-Televido, 13.

Tuesday October 28, 2008 at 11:46AM

Laŭ la tradicia diro, „13” devas esti malfeliĉa nombro: kaj tio tuŝis ankaŭ nian televidon :) Niaj aparatoj ribelis, kaj tial la 13-a parto de nia televido estas spektebla iom pli malfrue. Pardonu!

En la programo de ITVC.pl vi vidos du diversajn urbojn:

Unue, ni gastis en Tykocin (Tyktin, Tikotin), tre malnova podlaĥia urbeto kun bele konservita domaro, kie okazis tradicia, juda festo de kabanoj – Sukot. Ni vizitis ankaŭ hebrean preĝejon kaj ekspozicion pri judaj grafikaĵoj.

La dua parto temas pri 100-jariĝo de la Esperanto-movado en pola ĉefurbo Varsovio, kiun ni iom hazarde partoprenis. La heredaĵo de la pioniroj vivas, kaj ni esperu, ke Esperanto varsovia kreskos.

Bonvenon al la programo, komentoj, kontribuoj!

Mi intertempe ne skribis ĉi tie pri la 12-a parto, en kiu vi spektos la venontjaran ejon por Internacia Infana Kongreseto en Supraśl.

3 Comments / add your comment?

Ludoviko Klaŭdio (Luiz Claudio) says:
Mi finfine vidis la programon! Post eble tri aŭ kvar horoj elŝutante ĝin el la interreto, mi vidis ĝin!

Belega, tre bone farita! Mi kunsentas (kun tiu sinjoro parolanta pri via 15-a programo, kiun mi iam vidos), via elparolado (prononco) estas tre bona, rapida kaj komprenebla. Mi ĉiam maltrankviliĝas pri tio, ke ni devas bone elparoli ĉiujn vokalojn kaj konsonantojn, ĉiujn finaĵojn, kaj plej eble perfekte. Ĉar nia lingvo kalkulas je ĉiujn sonojn por esti bone komprenata. Tamen, oni devas ankaŭ klopodi iom rapidigi, por esti fluaj, sed ne tro.

Kaj la ulo en la kamerao meritas ankaŭ laŭdojn! Kaj la ceteraj partoprenantoj de la laborgrupo!

Kaj la lingvo estis simpla, riĉa kaj tuj komprenebla. Mi nur ankoraŭ ne bone komprenas la polajn nomojn, tamen mi daŭre klopodas!

Gratulojn!

(Certe vi jam ricevis multajn laŭdojn por viaj programoj, tamen, ĉar vi iom timis pri la numero 13, do mi pensis, ke mi devus esprimi mian ravecon pri mia unua vido ĝuste en la 13-a elsendo)
Posted 12 months ago. ( permalink )
A. Fabián Jiménez says:
Prave!
Posted 12 months ago. ( permalink )
lamondo says:
bonege! daurigu por chiam!
Posted 11 months ago. ( permalink / translate )

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...