Vera rakonto de Feren Szilágyi
Antaŭ ol komenci.. mi devas rimarkigi, ke la antaŭnomo de la aŭtoro "Ferenc" estas virnomo kaj la historio ne estas novelo,.. sed vera okazintajo. Sed se oni estas viro oni ĝenerale ne havas knabinan animon..
Sidante apud skribotablo en la bela kaj ĉiam paca Svedlando oni malfacile rememoras la komencon de la tria jardeko en tiu ĉi ĝis nun tre malfeliĉa jarcento (lasta jarcento).. Ekzakte sep jarojn antaŭ la dua..mondkonflikto (mondmilito)...
Jam tiam mi estis fervora kursgvidanto en mia (nun) malproksima hejmurbo...Mi instruis esperanton kun ĝojo kaj volo de la optimismo, kun entusiamo kaj kun espero...
La fakorganizo aranĝis diversajn kursojn al la senlaboruloj. Inter tiuj kursoj troviĝis ankaŭ esperanto-kurso kaj mi ricevis kaj volonte akceptis la taskon instrui ĝin al tiu, entute ne gajige interesa publiko...
Inter la fraŭlinoj estis juna, ĉarma blondulino, cetere tre malriĉa knabino, kiu estis tre fidela al la kurso... Ŝi estis diligenta kaj ŝia interesiĝo ne konis limon. Por êc stimuli kaj premii ŝian ambicion jam frue mi proponis al ŝi komenci korespondadon...
Ni studis diligente la Heroldon kaj inter la anoncoj baldaŭ ni trovis tre promesan kaj allogan. Por eviti komplikajojn ni ŝanĝu nun lian hejmlandon kaj ni diru ke li estis portugalo...La anonco plaĉis al la knabino, estis tia fidovekanta, solida anonco, kiu forigis eĉ la plej etan suspekton pri aventuremulo...La kanbino havis emon al la korespondado.
-Sed kiel mi povus korespondi. Mi estas ankoraŭ ĉe la komenco. Apenaŭ mi scias iomete el esperanto.
-Ne gravas, tute ne gravas -mi trankviligis ŝin
-komence mi helpos vin kaj poste dum la turno de la leteroj vi progresos kaj povos iom post iom mem korespondi.
La korespondado komenciĝis. Verdire ne estis multaj la kontribuoj de la knabino. La plej granda parto de la pli kaj pli amasiĝintaj kartoj kaj leteroj estis miaj verkoj. Neniam en mia vio mi vidis tiel fervoran korespondanto kiel la portugalo estis. Kaj liaj leteroj plilongiĝis de semajno al semajno...
Li petis ankaŭ portreton kaj ni sendis, sed ĉiokaze tamen ŝian kaj ne la mian. Ankaŭ li sendis sian portreton. Li estis simpatia kaj honestaspekta kvardekjarulo en tiu periodo de la harperdo, kiam oni tre zorge provas geometrie aranĝi la reston de la hararo...
Post la reciproka ŝanĝo de la portretoj la amo subite ekflamis. Li sendis ardan, okpaĝan leteron kun amaso da laŭdoj pri la ĉarmo de la blondulino, kaj la ĉarmulino reciprokis la laŭdojn kun mia tre aktiva helpo en preskaŭ same longa letero.
Tiel daŭris la afero dum kelkaj monatoj. Reen ne plu estis vojo, kvankam la knabino, estante honesta animo, provis memstarigi sin. Ŝi jam konis bone la lingvon kaj provis skribi sen mia amika helpo, sed la rezulto estis tre malesperiga. Li angore demandis: "Ĉu eble vi estas malsana? Via lasta letero impresis laca! skribu tuj!"
Ŝi devis vole-nevole reveni al mi kaj mi daŭre faris novajn kaj novajn leterojn, prenante helpon de mia profesia fantazio. La sukceso fariĝis iel tro bona. La portugalo iom post iom plene - ĝis la oreloj - enamiĝis al la knabino. pri tio ni estis ja plene kontentaj, sed-sed - post proksimume duonjara korespondado venis la granda, vera senmanka amkonfeso. Laŭ mia memoro la portugalo skribis proksimume jene:
"Kiam antaŭ kelke da monatoj vi sendis al mi vian portreton, mi estis feliĉa. Vi ja estis tiel ĉarma, juna sur la bildo. Sed mia impreso tamen ne restis daŭra. Ĉarmaj junulinoj troviĝas ĉie. Ankaŭ ĉi tie. Sed iom post iom. laŭ viaj leteroj elvolvis sin via ĉarma, rava knabina vere knabina animo kaj nun mi sentas, ke mi amas vin, jes mi amas vin, ne tiel multe vian eksteraĵon, kiun realigas al mi momente nur via portreto, sed tiun individuon, kiun viaj leteroj prezentis al mi tiel konvinke kaj aminde...
Ankaŭ la punktoj viciĝis fine de la frazo kun la honesta intenco, ke ili malkaŝu la sentojn en tiu afero, kie la vortoj ne plu povas servi pro siaj materiaj mankoj, sed en la konkreta okazo tiuj punktoj aspektis kiel malicaj diablidoj, montrantaj sian langon al mi kaj eĉ pli al ŝi.
Jen tiel akamis portugalo mian veran, junan knabinan animon kaj li eble eĉ nun miras ....kial li ne ricevis respondon al sia vera, granda, senmanka amkonfeso. Ĉar li ne plu recevis respondon. Ĉiu penando lia fariĝis vana.
Kaj ankaŭ mi faris gravajn konkludojn kaj submetis min al la konsekvencoj: Mi ĵuris solene, ke mi gardos mi ĉiam kaj nur en nepra neceso skribos leteron en la nomo de bela, blonda knabino. Kaj tiel malaperas mia rava, vilda knabina animo inter miaj multaj rememoroj el mia heroa epoko en Esperantujo.

Sign-in to post a comment.