Lingvo estas kiel loĝdomo.

La propra – delonge kutima tiomgrade, ke oni ne rimarkas maloportunaĵojn. Vi bone scias, kie kio troviĝas, kaj – kiuloke kaj kiom forte necesas premi la pordon, ke ĝi korekte fermiĝu. Ankaŭ – kiel eviti kontuzon en malluma koridoro.

Fremda – ĉio estas ne tia, kia en la propra domo, kaj tio incitas, precipe pro bagateloj. Por ion trovi, necesas demandi mastrojn, kaj se fari tion tro ofte – ili nervoziĝos. Se vi provos serĉi mem – do la probableco trovi bezonataĵon estos negranda kompare kun la probableco trafi en embarason. Ne ĉiun gaston oni renkontas ĝoje.

Esperanto estas hotelo. Multe pli komforta, kaj oni ne bezonas mem zorgi pri aranĝo de tiu komforto. Povas ekloĝi ajna deziranto. Ne necesas adaptiĝi al fremdaj kutimoj.
Certe, hotelo ne povas esti via sola domo...

Latino estas ruinoj de antikva kastelo. Iam oni vivis ĉi tie lukse – laŭ normoj de la epoko, kiam ne ekzistis elektro kaj multaj aliaj kutimaj por ni aferoj.

Toki Pona estas tendo aŭ branĉ-kabano. Principe, kaze de ekstrema neceso vivi eblas, sed...

Elpensitaj lingvoj el fantaziaj libroj kaj filmoj (klingon, elfaj lingvoj ktp.) estas kino-dekoraciaĵoj. Se fari ĉion bone – do sur ekrano ĝi aspektos kiel vera domo. Sed en realo estas nur unu farbita maldika vando...

===========
Post apero de tiu teksto en mia blogo aliloke iu demandis: sed kio pri Ido?

Do, laŭ mi Ido estas malgranda hoteleto rande de urbo, for de publikaj busoj ktp., tiu hoteleto estas konstante riparata kaj rekonstruata (certe, por plikomfortigo!) - do loĝantoj devas toleri polvon, odoron de farbo kaj aliajn neoportunaĵojn...