Se vi legas tion en Esperanto, do vi certe scias, ke UK-94 okazis en Bjalistoko. Moskva Esperanto-centro (gvidantino – Svetlana Smetanina, jen estas ŝi kun flago) organizis 26-personan grupon por ne nur partopreni la kongreson, sed ankaŭ veturi “galope traeŭrope”.
http://radikal.ru/F/s39.radikal.ru/i084/0908/71/cf55d96997cb.jpg.html
Ni startis 19 jul je 15.43 per trajno Moskvo-Brest, venis al Brest (Belorusio) la 20-an je 5.50. Plu translimen iras la trajno, markita en la horaro kiel “rapida”, biletoj por ĝi estas kun indiko de familinomoj kaj lokoj. Reale estas trivita belorusa vagonaro kun pola lokomotivo: lignaj benkoj, sed unu vagono kun kupeoj (tiel necesas laŭregule en ĉiu trajno), niaj biletoj estas ĝuste por tiu. 7 kilometrojn ni traveturis dum 20 minutoj, kaj poste dum du horoj atendis limkontrolon (ĉe la belorusia flanko la kontrolo estis antaŭ entrajniĝo). Fine, ni eliras el stacidomo en Terespol (Pollando), nin jam atendas nia buso de estonia firmao – videbla de fore, sunflava kun pentritaj ĝirafoj.
Ni veturas. La vojoj bonegas. Post kelkaj horoj estas unua halto por horo kaj duono – urbo Lublin. Necesas ŝanĝi monon, manĝi, ion aĉeti. Mirinde, mi tuj rememoris la polan lingvon, mi ĉion komprenas kaj sentas min komforte. Vortoj kvazaŭ mem aperas el memoro, kiam necese. Ira (mia edzino) estas vegetaranino, mi principe ne manĝas fungojn, kaj ĝenerale ni volas manĝi bonguste – do indas mendi post pripenso kaj pridemando...
Ni veturas plu. Ĉe limo de Pollando kaj Slovakio staras iu konstruaĵo, sed neniu nin kontrolas. Pitoreskaj pejzaĝoj: bone prizorgitaj kampoj, fojno/pajlo estas pakita en akurataj volvaĵoj en plasto – en Rusio tio ne imageblas. Multas vento-elektrostacioj. Ju pli sude, des pli multe da montoj. Ni veturas laŭ 5-kilometra tunelo.
Apudvoja manĝejo en Slovakio, sekcio de menuo nomiĝas “Niečo pod zub”, t.e. laŭvorte “Io sub denton”. Mi ne scias, ĉu estas kliŝa esprimo aŭ loka spritaĵo...
Ni veturas longe, ĉiutage po 500 km aŭ pli. El Terespol ni startis je la 9-a matene, kaj bezonatan por ni urbon Teplička nad Váhom kun mendita noktumo, ni enveturas jam en mallumo, la hotelon atingis nur je la 23-a.
Ĉiuj anekdotoj baziĝas sur realaj faktoj kaj observoj – sed mi ne supozis, ke tiagrade. Rusoj (eble, ne nur) ŝatas moki malrapidemon de estonoj, ekzistas malnova anekdoto pri vojsigno “moviĝo laŭronde” kun aldona estonlingva ŝildeto: “ne pli ol trifoje”. Jes, niaj estonaj ŝoforoj agis precize tiel. Ili serĉis la hotelon dum preskaŭ du horoj, plurfoje traveturinte saman lokon – kvankam ili sciis la adreson kaj havis GPS-navigilon...
Estas dulokaj ĉambroj, tre komfortaj. Matene ni iras manĝi, estas kelkaj organizaj problemoj. La slovaka lingvo pli proksimas al la rusa – pli ol la pola, tamen la polan mi lernis, sed slovakan ne. Uzante rusan, polan kaj germanan lingvon, ni trovas interkomprenon...
Matene (21 jul) ni aprezis belecon de la loko – jen privataj dometoj inter verdaĵoj kaj floroj, kokoj krias, apudas pitoreskaj montoj. Oni veturas plejparte per bicikloj (ĝenerale en Eŭropo estas bonegaj kondiĉoj por biciklistoj). Kaj ni veturas plu.
Montoj, kovritaj per arbaro, la vojo kapturnige serpentumas. Mi ne supozis, ke centre de Eŭropo troveblas io tia. Bone, ke iu havis multe da mentaj tablojdoj kontraŭ naŭzo...
Urbeto Šahý – stratŝildoj estas paralele en la slovaka kaj hungara. La limo estas indikita, sed denove nekontrolata, ni nur pagis voj-imposton.
Hungario. La montoj finiĝas. Apudas fervojo, laŭ ĝi nerapide moviĝas io simila al duvagona tramo kun dizelo. Ĉio aspektas same akurate kaj bele. Restas 100-200 km ĝis Budapeŝto.
21-a de julio. Budapeŝto min (kiel tram-ŝatanton) ravis per la tramoj: duflankaj, kunigitaj po 3 vagonoj aŭ modernaj malalt-plankaj el 5-6 sekcioj. Intervaloj ne superas 2-3 minutojn. Ekzistas ankaŭ trolebusoj – dusekciaj “Ikarus”, kelkaj tiaspecaj iam estis ankaŭ en Moskvo. Metroon, ve, mi ne sukcesis vidi – nur enirejojn al plej malnovaj stacioj, kun flavaj kradoj.
Ni venas al placo de Herooj, nin renkontas la gvidanto de loka E-klubo Imre Szabo. Li rakontas pri historio de Hungario, montras statuojn de reĝoj kaj herooj, apudan parkon kun kastelo kaj muzeo. Poste ni veturas al la parlamentejo – ve, eniri libere rajtas nur EU-civitanoj, la ceteraj devas havi biletojn, kaj biletoj por hodiaŭ finiĝis. Venas Blazio Vaha (vd. http://esperanto.net/literaturo/roman/wacha.html ), konata E-verkisto kaj mia ret-amiko (Imre telefonis al li komence de la ekskurso). Plu nin gvidas li – ĉar Imre havas gravajn aferojn.
Ni rigardas la Fiŝkaptistan bastionon, reĝan palacon, panoramon de Danubo. Ĉio belas, sed akvo en Danubo ja estas tre malpura... En kafejo apud la rigard-placeto violonisto ludas ĉardaŝon. Ĉio estas por turistoj (granda parto de “historiaj” konstruaĵoj aperis nur antaŭ 100 jaroj, por la jubileo de hungara ŝtato – sed ŝajnigas sin antikvaj). Kapo turniĝas pro abundo de impresoj kaj pro multaj samtipaj rajdantaj monumentoj.
Ni tagmanĝis en turk(stil)a manĝejo ĉe merkat-centro. Jen ĉi tie endas danki al Blazio, interkompreniĝi hungare mi ne povus (kvankam dum la ekskurso mi sukcesis dispecigi kaj kompreni la titolon Szentháromság utca), kaj forintojn ni ne havis. Estas bonguste, tre satige, kaj kostas nur 7 eŭrojn por duopo.
Vesperiĝas, ni veturas noktumi. Denove ni ne tuj trovas la hotelon, veturadas laŭ rondoj. La kondiĉoj estas sufiĉe “spartaj”. Du 4-lokaj ĉambroj (kun etaĝ-litoj) por unu necesejo kaj duŝejo; ekzistas ankaŭ 8-lokaj ĉambroj. Kun ni lokiĝas geedzoj Anna kaj Ivan, najbare – niaj bravaj virinoj. En la ĉambro mankas lumo. Mi klarigas la problemon germanlingve, venas homo kaj ŝanĝas lampon. (Mi lernis la germanan en mez- kaj altlernejo, ne uzis dum preskaŭ 30 jaroj, sed tuj ĉion rememoris...) Post dek minutoj malaperas lumo en necesejo kaj duŝejo. Mi denove vortumas la problemon, sed ĉi-foje elektristo nenion komprenas kaj nenion povas fari. (Mi suspektas, ke la kaŭzo de la paneo estis, ke ni kaj la najbaroj samtempe ŝaltis du sovetiajn potencajn elektrajn boligilojn...) Krome, akvo en la duŝejo reguligeblas per metodo tute nekutima por ni, la deĵorantino longe klarigas.
La virinojn oni transloĝigas en alian ĉambron. Al ni oni proponas transloĝiĝi en 8-lokan ĉambron, kie 4 lokoj jam estas okupitaj de niaj viroj. Ni ĝentile rifuzas – preferindas duŝo en mallumo. Rezulte Anna kaj Ivan okupas la ĉambron, liberigitan de virinoj, do ĉiu paro havas propran ĉambron, fino bona, ĉio bona.
La 22-an de julio ni startas al Bratislavo. Preterveturas urbeton Acs (legu: [aĉ]), kaj baldaŭ poste – Böny, enpense ridetas.
En Bratislavo nin renkontas lokaj e-istoj, Maria kaj Lubomir. Ni promenas tra malnova urboparto. Estas mallarĝaj stratetoj, antaŭ la Nacia Teatro – placo kun fontano, arboj kaj vigla suvenir-komercado. Multas restoracietoj, en unu el tiuj Lubomir interkonsentas, ke oni post ioma tempo priservu tutan nian grupon. Liadire, la prezoj estas moderaj, sed miaopinie iom tro altaj. (Ĝenerale, en landoj, uzantaj eŭrojn, prezoj rimarkinde pli altas, ol en la landoj kun propraj valutoj.) Kaj 0,2 l da suko kostas pli ol 0,5 l da biero. Kaj la priservo treege malrapidas...
Min ĝojigis la tramoj: T-4, KT-4 kaj io simila al T-6, sed mallarĝa, sur metra trako. Rapidaj kaj en perfekta stato. Se tion vidus la estraro de Kaliningrado – por kompreni, kia devas esti mallarĝtraka tramo...
En tiu ĉi domo iam koncertis Mocart. Nun por turistoj lin rolas lokano.
Ni veturas plu, preskaŭ tuj aperas la aŭstria limo. Estas jam la tria lando, kie mi ne estis pli frue. Denove nenia kontrolo, denove ŝildoj en alia lingvo. Ni haltas por momento por pagi voj-imposton, kaj denove ek. La vojoj plu perfektas, ĉirkaŭe estas kampoj kun maizo kaj sunfloroj, multas ventaj elektrogeneratoroj. Ni venas al Vieno. La urbo ne similas la pli frue viditajn. Ankaŭ ĉi tie estas bonegaj tramoj kaj multaj biciklo-vojetoj (biciklon oni povas pruntepreni), kaj – multpromesaj pavilonetoj kun litero U. En Budapeŝto ni ne sukcesis uzi metroon, kaj ĉi tie devas esti eĉ pli interese, ja la sistemo estas ne de sovetia tipo. Ni decidas: nepre.
Komence ni haltas en la urbocentro, vizitas la Esperanto-muzeon ĉe la Aŭstria Nacia Biblioteko. Estas interese, sed tro malmulte – mi imagis la muzeon almenaŭ kvinoble pli granda. Ni aŭskultis la voĉon de Zamenhof.
Oni veturigas turistojn en kaleŝoj; sub ĉevalvostoj estas fiksitaj specialaj ŝtofaj instalaĵoj – ke sterko ne malpurigu stratojn...
Niaj ŝoforoj dum duonhoro interparolas, kiel veturi al la hotelo. Sed malgraŭ tio, ili superis sin mem – erarvagadis dum kelkaj horoj, komence veninte en tute alian distrikton. Mi ripetu: ĉiuj anekdotoj pri estonoj estas pura vero...
La hotelo situas urborande, en kvieta loko ĉe arbaro. La komforto, eblas diri, mankas: la ĉambroj estas multlokaj, mi devas loĝi en pure vira kompanio. Tri viroj en nia grupo estas tre aĝaj, do mi senvorte okupas la supran liton.
Ankoraŭ ne estas malfrue. Do mi proponas al Ira ja veturi per metroo.
Mi streĉas tutan mian provizon de la germana lingvo. Ĝi vere malperfektas, sed gravas la rezulto: mi povas diri ĉion necesan, kaj oni komprenas. Ni rapide ĝisiris la stacion Hüttelsdorf (nia hotelo nomiĝas same – do mi ne komprenas, kiel eblis erari pri distrikto). Estas fina stacio, komuna por metroo kaj fervojo. Komence mi perpleksiĝis: kaso ne estas, nur aŭtomato. Helpis vendisto de kebaboj – klarigis kaj ŝanĝis monon. Bileto por horo kostas 1,80 EUR. Mi sukcesis venki la aŭtomaton (post tria provo). Ĉe la eniro estas stampiloj kaj averto: “Eniro nur kun valida bileto”. Kontrolo ne estis.
La linio U4 plejparte estas surtera, iom simila al Filovskaja linio en Moskvo, iras laŭlonge de kanalo. Stacioj estas oftaj, sufiĉe oportunaj, sen superfluaĵoj: blankaj kaheloj, reklamo, nur ie-tie “artaj” elementoj. Lumtabulo montras finstacion kaj tempon por sekva trajno. Intervaloj estas ĉ. 5 minutoj (je la 22-a horo de labortago). Trajnoj konsistas el 6 vagonoj, la vagonoj malpli longas ol en Moskvo, kun po tri paroj de pordoj, la sidlokoj lokiĝas perpendikulare al la vojo (en Rusio tiel estas nur en fervojoj, sed en metroo tia skemo ne uzeblas pro grandega pasaĝernombro), po 2+2, inter pordoj estas po du “kupeoj”. La pordoj malfermiĝas mane, fermiĝas aŭtomate. Tabuletoj avertas, ke biciklojn oni povas veturigi nur en fiksitaj horoj, kaj hundoj devas havi buŝumon kaj gvidrimenon. Voĉe oni anoncas sekvan stacion, eblajn transirojn al tramoj kaj busoj, kaj direkton de eliro – dekstren aŭ maldekstren. Lumtabuloj en vagono montras sekvan stacion kaj direkton de eliro. Skemoj (multaj) pendas en vagonoj, en la stacioj estas detalaj mapoj kun ĉiuj trafikspecoj. Kajoj plej ofte estas ambaŭflanke de la trakoj, sed ie-tie ankaŭ inter la trakoj. Kontakt-relo similas tiun en Moskvo, sed situas aliflanke, ne sub la kajo. Transiro al la linio U6 estas oportuna transplatforma. Ni veturis ĝis la stacio Pilgramgasse kaj revenis.
Noktumi sesope en ĉambro, kiam tri el la ses estas maljunuloj – estas dubinda plezuro. Iu ronkas, iu susuras per plastaj sakoj, iu brue paŝas, iu vekiĝas tre frue... Duŝejo kaj necesejo estas en la etaĝo. El malgrandaj ĝojoj estas kuirejo kun samovaro, mikroonda forno kaj fridujo, kaj kun senpaga teo-kafo-sukero. Pli – estas senpaga interreto, sed bedaŭrinde mi eksciis tion nur matene...
Daŭrigota
Send a message
Search for members