DEKLARO DE KRISTANOJ SOLIDARAJ AL BOLIVIO

Ni, kristanoj, nin sentas devigitaj tralegi la ĵustempajn okazojn en la lando de niaj boliviaj fratoj kaj eldiri vortojn pri la bedaŭrindaj agoj.

La unuajn vortojn ni diras kune kun la profeto: "Mia malĝojo estas super ĉiuj malĝojoj, mia koro en mi doloras" (Jeremia 8, 18). La travivaĵo de niaj fratoj boliviaj nin memorigas pri la plej teruraj epokoj de nia latin-amerika historio, kiam la militista perforto volis altrudi sin sur la racio kaj la popola volo.

Tamen, pro tio "kion ni aŭdis, kion ni vidis per niaj propraj okuloj" (1 Johano 1, 1) la doloro ne sukcesas dronigi nian voĉon kiu volas laŭte disaŭdiĝi. Tiel, ni volas diri:

* Ke ni abomenas tiun malsukcesan provon nome konstituci-rompon farita de kelkaj urbanoj kaj estroj per invadoj al institucioj, ŝteladoj, disraboj ĉe ŝtataj oficejoj kaj per ĉia agado de grupoj kiuj faras krimojn kontraŭ la homaron kaj masakras la plej malriĉajn sekciojn de Bolivio, ekzemple la movadon de kamparanoj kaj terkulturistoj.

* Ke ni abomenas klare kaj forte la organizitan perforton kiu estis alportita al la vivo de dekoj da homoj plejparte kamparanoj kaj vundis aliajn dekojn, kaj nun multaj el ili ankoraŭ estas malaperitaj. Ni kondamnas ne nur la aperon de ĉiaj perfortoj, sed ankaŭ la perfortulojn, kiuj "persekutis kun glavo sian fraton tiel, ke sufokis en si la kompaton" (Amos 1, 11).

* Ke ni konstatis la manieron, ke la akumulanta apetitego de sekcioj historie privilegiitaj en la regiono "Duon-luno" reaperigas la frato-murdon same kiel en teksto de Genezo, kiam la kamparanoj de Pando renkontas la morton ĉe embusko; tio memorigas nin pri la metodo uzita de Kain, kiu trompis sian fraton Habelon kaj parolis kun li, "kaj kiam ili estis sur la kampo, Kain leviĝis kontraŭ sian fraton Habel kaj mortigis lin" (Gen 4, 8).

* Al la estro Leopoldo Fernández kaj aliaj oficistoj de estraro, civitanoj kaj la dungataj murdistoj kiuj havas kulpon je la masakro de Pando, ni demandas: "Kie estas via frato? ... la voĉo de la sango de via frato krias al Mi de la tero" (Genezo 4, 9-10). Urĝas trovi respondon al tiu demando ĝermanta el la koro de Dio per urĝa utiligo de ĉiuj instituciaj ebloj por klarigi la agojn kaj aperigi la justecon.

* Ke ni kredas, ke "kaj produkto de justeco estos paco, kaj akiro de justeco estos trankvileco kaj sendanĝereco por ĉiam" (Jesaja 32, 17). Pro tio, ni certas, ke la dialoga proceso komenciĝanta estas strategia, sed neniel oni forgesu pritrakti la justecon, solan vojon kiu povas alporti la pacon.

* Ke al la perfortaj dividistoj kiuj elprenis siajn fratojn el la lando de vivuloj kaj subpremis perforte la malriĉulojn kaj kamparanojn filojn de unuaj popoloj, ni memorigas ilin pri la vorto de Dio: "vi ne estas Mia popolo" (Hoŝea 1, 9). Malĝoje ni konstatas partion dividistan, kontraŭ-popolan, ksenofoban kaj kontraŭ-fratecan kiu rezistas partopreni procesojn popolajn kaj demokratiajn kaj rezigni siajn historiajn privilegiojn politika-ekonomikajn.

* Ke en tiu historia momento ni invitas niajn popolojn rigardi profunde kaj estontecen la Latin-Amerikon, celante komunan projekton favore al la integreco de niaj popoloj. La socialaj, kulturaj, politikaj kaj ekonomikaj kondiĉoj en nia kontinento nin kuraĝigas rigardi kun espero la estontecon de niaj popoloj. Pro tio kaj pro la kristana solidareco, Bolivio koncernas la tutan regionon.

* Ke ni ĉiuj subjektoj de la societo –politikaj, socialaj, religiaj kaj kulturaj- devas garantii, plurmaniere, al defendon de demokratio kaj la unuecon kaj integrecon de tiu frata lando.

* Ke ni kuraĝigas la popolon de Bolivio kaj ĝian prezidenton Evo Morales profundigi la proceson pri demokratia partopreno kun konstruado de civitismo kaj disdividi la riĉecon.

* Ke ni rigardas kiel pozitiva signalo la ĵus-okazintan kunvenon de prezidentoj de popoloj unuiĝintaj en la Unuiĝo de Sud-Amerikaj Landoj (Unión de Naciones Sudamericanas - Unasur), en Ĉilio. Ĝi estas politika reala gesto je solidareco per respondo luma kaj rapida kiun la bolivia historio postulas. Similaj gestoj daŭre sin sumas al la konstruado de la komuna hejmo, la Granda Lando sonĝata de Dio por ke niaj popoloj kaj speciale la malriĉuloj vivu.

* Ke ni deziras, ke la bolivia Eklezio akompanu tiun ĉi vojon historia-politikan memorante kaj realigante la solan ordonon, kiun Jakobo, Petro kaj Johano -kolonoj de la tiama Eklezio- donis al Paŭlo: "memoru la malriĉulojn" (Galatoj 2, 10).

Esperante, ke "kiuj semas kun larmoj, tiuj rikoltos kun kanto" (Psalmo 126, 5), ni diras finfine, ke la kanto de nia frato bolivia popolo, kies komunumo en aliaj latin-amerikaj landoj estas nemalgranda, estas nia kanto. Al ĝi ni unuiĝas kun kredo kaj espero.

Centro Nueva Tierra

Aliĝu al tiu deklaro ĉe: info@nuevatierra.org.ar (hispan-lingve)

Vizitu: www.nuevatierra.org.ar (hispan-lingve)