De la 30a de augusto ĝis la 6a de septembro Rimini gastigis la 61an
Kongreson de IKUE. Temo de la Kongreso VERBUM DOMINI — LA PAROLO DE DIO
"NIA POLITIKO: PAROLI KAJ PREĜI" (PAŬLO la 6a) allogis esperantistojn el
Austrio, Brazilo, Bulgario, Ĉeĥio, Germanio, Italio, Kamerunio, Kongo,
Kroatio, Litovio, Madagaskaro kaj Nederlando.

Gravas la mencio, ke Rimini gastigis la IKUE kongreson jam kvaran fojon.
Tamen ĉi jara gastigado estas eĉ pli grava ĉar ĝi ligiĝis kun du
gravaj jubileoj: la vivjubileo de multmerita Honora Prezidanto de IKUE
pastro Duilio Magnani kaj Centjariĝo de Esperanto en Rimini.

Don Duilio bonvenigis la kongresanojn tri lingve: Ben arvat! Bevenuti!
Bonvenon!  t.e. la regiona, la itala kaj la internacia. En sia saltvorto
li subtrekis: „Karegaj gefratoj kaj IKUE-anoj, ni konscias esti “magranda
grego”. Tamen ne timu. Por la vero kaj la justeco ĉiam malmultaj homoj
sin devigas batali kaj pagi persone. La plimulto preferas la maljustajn
kvieton kaj pacon. Ankaŭ nia amata papo Johano Paŭlo la Dua, la granda
komunikisto, kvankam rekonata poligloto kaj latinisto, ne timis batali por
ke Esperanto eniru la katolikan Liturgion kaj eĉ en la oficiala alparolo
al la tuta mondo laŭ la formulo “Urbi et Orbi”. Signojn de tiuj historiaj
faktoj vi admiros mozaikigitaj en la E-katedralo. Ne timu! La Sankta
Spirito, kiam la Apostolo Petro alparolis dumpentekoste en sia regiona
lingvo, preferis mirakli per la multnaciaj lingvoj ol uzi la tiamajn
egemoniajn lingvojn (la latinan, la grekan kaj la lingvon de la Templo).
Ne timu, ĉar la Sankta Spirito, malgraŭ ĉio, ade inspiras kaj gvidas
sian Eklezion. Kiam ankaŭ la lingva justeco maturiĝos en la konsciencoj
de la Altranguloj kaj de la Dia popolo, certe ĝi triumfos. Tiam
IKUE-malaperos kiel servisto neutila. Por ne timi la batalon kontraŭ la
lingva diskriminacio en la mondo kaj en la Eklezio, ni bezonas la Dian
forton, la forton kaj la lumon de la Sankta Spirito, la konvinkigan
potencon de la Dia Vorto kaj de la Eŭkaristio ankaŭ ĉi-kampe.“
 
La unuan vesperon, kongresanoj ĉeestis apartan programon honore al la 26a
datdeveno de la vizito de la papo Johano Paulo la 2aĉe la doko de Rimini.
La kongresom em komenciĝis per solena meso, kiun en „Esperanta katedralo“
esperante celebris episkopo de Rimini mons. Francisco Lambiasi. Post la
meso, la episkopo ĉeestis la inauguron de la kongreso kaj inauguron de la
ekspozicio okaze de 100 jaroj de Rimini. Rilate la feston, Giovanni
Daminelli prelegis pri la historiaj eventoj kaj homoj kiuj markis tiun
jarcenton.
 
Lundon la prelegon kiu volis skizi la vivon de Papo Paŭlo la 6a,
prezentante ankaŭ la historian kaj socialan kuntekston prezentis Carlo
Sarandrea. Paŭlo la 6a estis la unua Papo de la 20a jc. kiu eliris el la
italaj landlimoj, pilgrimis al Sankta Lando, vojaĝis al Afriko, Ameriko,
Oceanio, Azio, ĝis preskaŭ la pordoj de Ĉinio. Li estis la unua Papo
kiu alparolis Unuiĝintajn Naciojn, kiu ĉirkaŭbrakis ortodoksan
Patriarkon; eĉ la unua Papo viktimo de atenco dum rekta  televida
elsendo. Ne nur: Paŭlo la 6a devis mastrumi la kompletigon kaj heredaĵon
de la Koncilio, devis spekti la teruran militon en Vjetnamio, devis elteni
kontestadojn, kritikojn, kiuj foje randis insultojn. Omaĝo al granda
Papo, al kiu ankaŭ la esperantistoj ŝuldas multon.
Mons. Gabriel Anda prelegis pri la disvastigo de la Parolo de Dio en
Kamerunio: de apero de unuaj germanaj misiistoj ĝis nunan tagoj.
 
Sekvis tre intensa posttagmezo dum kiu la kongresanoj estis dividitaj en
laborgrupoj. La unua havis temon „La Parolo de Dio kaj la misio de la
Eklezio: evangelizado“.  I.a. ili diskutis pri la rilato de la loka
Eklezio kaj la evangelizado; konsciiĝo de kristanoj pri la  respondeco
rilate la evangelizadon; pri subteno al la misiiistoj. Oni ankau tuŝis la
agadon de Esperantistoj ĉi kampe. Sekva laborgrupo traktis la temon „La
Parolo de Dio kaj komunikiloj“. Ilia laboro ĉefe disvolvigixs ĉirkau la
filmo pri la papo Paolo al 6a kaj la eldiro de la papo Johano Paulo la 2a
i“Prediku sur tegmentoj: Evangelio en la erao de la tutmonda komunikado”.
 
Dum la Ĝenerala konsido de IKUE estis pridiskutita pri la agado dum la
jaro 2007. Rilate la estontan agadon oni decidis akcepti la proponon
venontjare kongresi en Wroclav (18.-25.7.), kaj por la jaro 2010 oni
serioze pensas pri Parizo. Rilate estontan agadon oni tuŝis plurajn
demandojn rilataj al Espero Katolika, CO de IKUE kaj aliaj iniciatoj sojle
de la dua jarcento de IKUE:

Multajn kongresanojn ankau allogis kurso pri la reto de Carlo Sarandrea.
La eta konversacio klopodis doni bazajn informojn por eviti la insidojn de
la reto kaj por ke la korespondado pere de elektronika poŝto estu pli
efika kaj sukcesa, dank' al la "galateo de la reto".
 
Rilate al al kongresa temo, dank' al la permeso de Gerrit Berveling la
kongresanoj havis eblecon auskulti tre interesan prelegon pri lia
tradukado de la Bibliaj libroj, kiun li prezentis dum la ĉi jara UK,
okaze de IKUE/KELI kunsido. Post la prelego disvolviĝis ege interesa
diskuto pri la Biblio ĝenerale kaj ĉefe pri la bibliaj tekstoj en
Esperanto.
 
Sekvis prelego de Marija Beloševiæ pri „La Parolo de Dio kaj Sta
Francisko“. Per tiu prelego oni deziris doni atenton al la baldaŭa granda
jubileo de la Franciskana familio, ĉar la vivmodelo de tiu sanktulo jam
800 jarojn allogas milojn kaj milojn da personoj tra la mondo kiuj sekvas
lin ĉu kiel monaĥoj kaj monaĥinoj aŭ laikoj. Sed senkonsidere al tio,
la moderna homo certe povos en li trovi ekzemplon kiel ami kaj sekvi
Kriston kaj ĉiutage vivi la Parolon de Dio. Dum tiu prelego oni menciis
ankau rolon de sta Antonio de Padova en la disvastigo de la Dia vorto kaj
atenton kiun al la Dia parolo donis du kroataj beatuloj kardinalo Alojzije
Stepinac kaj Ivan Merz.
 
La kongresanoj ankau dediĉis iom da momentoj al la 150-jara jubileo de
Lurdo kaj pere de fotoj kaj vortoj oni direktis siajn pensojn al tiu
pilgrimejo kaj al ĉiuj lokoj tra la mondo kie kolektiĝas kredantoj por
ĉerpi aldonan forton por esti veraj atestantoj de Kristo kaj portantoj de
la Parolo de Dio dise tra la mondo.
Fine de la kongreso oni ankau mallonge „promenis“ tra la stratoj de
Vroclavo kaj Parizo.
 
Tuttaga pilgrimado ĉi jare direktiĝis al Osimo, malnovega urbeto de
Markio, iam nura terkultura merkato, estas nuntempe ankaŭ centro de
rimarkindaj industriaj, metiaj kaj komercaj agadoj. Multe disvastiĝis, en
la lastaj jaroj, ĝiaj turismaj kaj kulturaj agadoj. Ĉefa celo de la
pilgrimado estis la baziliko-sanktejo de sankta Jozefo el Kopertino
(1603-1663). En la kripto apud la tombo de tiu sanktulo okazis meso en
Esperanto post kiu oni la kongresanoj vizitis la loĝoĉambroj de la
Sanktulo, konservitaj laŭ la origina stato. La pilgrimado la monaton de
Jozefo, ĉar pro la fakt oke li mortis la 18an de septembro tie oni tutan
monaton aparte memorigas pri li. Krom tio, la pilgrimantoj al la sanktejo
dum la tuta monato povos ricevi plenan indulgon. Ĉar la memortago estos
baldau, vi havos eblecon legi pli pri la sanktulo kaj la urbo kie li
mortis.
Posttagmeze oni vizitis sanktejon de Madono de Campocavallo, proksime al
Loreto. En tiu sanktejo oni preĝis la rozarion en Esperanto kaj renovigis
konsakradon al la Ĉiela Patronino.
 
Vesperaj programoj same riĉis. Kiel jam menciite la unuan vesperon ĉe la
doko okazis solenaĵo dum kiu kantis "I CANTORI DELLA TRADIZIONE". Duan
vesperon koncertis BRIBERS-SUPERSTAR GROUP kaj DUO Salvatore Raffaele.
Sekvis du vesperoj aranĝitaj de la kongresanoj mem dum kiuj prezentiĝis
la lernantinoj de Zdenka Novotna el Ĉehio, Gabriel Anda kaj Carlo
Sarandrea.
Bonfarantoj kaj kunlaborantoj por dialogo kun la agrikaj gefratoj de
Rimini havis eblecon renkontiĝi kun la kongresanoj el afrikaj landoj.
La lastan vesperon, en la „Esperanto-katedralo“ koncertis la paroĥa 
kantensemblo "Madonna  di Fatima", Rivabella-RN. Ankau dum la vespero
kantis Cecilia Brandao el Brazilo kaj mons. Gabriel Anda el Kamerunio.
 
La kongreso finiĝis per la dankmeso en la „E-katedralo“.
Dum la kongresa semajno mesojn celebris don Duilio Magnani, mons. Gabriel
Anda, p. Pierre Bruno Efadahy, p. Pierluigi Svaldi kaj p. Prosper Ngulu.
Verkis la raporton: Marija Beloŝevic - marija@catholic.org