Ekumenismo – alvoko de Dio kaj de la vivo

La kristanoj pli aĝaj, kiuj ricevis la unuan edukon pri la kredo en alia epoko, certe memoras, ke ekumenismo ne estis parto de la babilado en la eklezioj. Multaj eĉ memoros, ke ili kreskis en etoso ĝuste mala ol la ekumenisma sinteno, ĉiam aŭskultante kritikojn, kondamnojn, historiojn, kiuj montris la aliajn ekleziojn ĉiam kiel pekajn, malpravajn, falsajn. Eĉ nuntempe oni facile povas trovi religiajn librejojn, kies materialoj iomete similas al "milit-manlibroj", kiuj instruas la leganton elmontri per pruvoj, ke tiu aŭ alia eklezio estas la sola vojiranta tra la ĝusta vojo.

En tiuj novaj tempoj, la Spirito de la Eternulo direktigadas la ekleziojn malrapide, sed daŭre, sur la vojo de proksimiĝo kaj dialogo. Kelkaj jam paŝis multon, aliaj ankoraŭ ne komprenis la urĝecon de tia alvoko, kiu – malgraŭ ĉio – estas ĉie.

Abundas la iloj, kiujn la graco de Dio uzas por ke la mondo rigardu nin kiel unu, en granda familio. La unueco de tiu familio ne devenas de la egaleco de ĉiuj. Fakte, familio estas ja spaco de kunvivado je diverseco: viroj kaj virinoj, knaboj kaj geavoj, profesioj kaj taskoj, horoj kaj vidpunktoj diversaj. Nenio agrabla estus en familio de klonoj. Tamen, la diverseco en bona familio ne taŭgas por disigi, sed taŭgas por ke la talentoj sin komplementu kaj igu la familian grupon pli riĉa je ebloj. Ĉar ĉiuj estas malsamaj, pli granda estas la interlernado, kaj pli granda diverseco de konkeroj iĝas ebla.

La doloriga historio de disiĝo de eklezioj disŝiris la kristanan familion. Dio, tamen, ne rezignis vidi nin repaciĝintaj. Granda ilo de la Providenco estas la nepraj bezonoj de la vivo. La homaj doloroj, ekzemple, estas tre universalaj: ili ne elektas konfesion, ne dependas de la doktrino akceptita. La homa digneco ankaŭ loĝas trans ajn etikedo kaj postulas defendon, pli antaŭa ol la demando pri la grupo, al kiu la koncerna homo apartenas. Tiu estas unu el la centraj mesaĝoj de la parabolo de la bonkora samariano. La homo falita sur la vojo ne estas identigita: oni ne diras, ĉu li estas judo, pagano, religiulo, bona, malbona... Li posedas la solan aspekton, kiu gravas por iĝi alvoko de Dio al la vojiranto: li estas necesanto. Sed la kurioziga afero ne estas ĝuste tio. Jesuo subtile enmetas en la parabolon incitantan fakton: la vojirantoj, male ol la falito, estas identigitaj de siaj religiaj postenoj. Temas pri pastro kaj levido, konsideritaj kiel fidelaj al la judaj tradicioj; ankaŭ venas samariano, kies situacio estis ja malsama. Ekde la Transloĝiĝo, la samarianoj, for de la religiaj ĉefoj deportitaj en Babelon kaj je kontakto kun la paganaj popoloj, perdis iom da fideleco al la kutimaj tradicioj de la kredo. Kaj la samariano estas tiu, kiu faras la ĝustan agon, kaj li estas indikita kiel modelo. Jesuo, fidela judo praktikanta, ne malvalorigas sian propran tradicion. Li volas meti en ŝakon la honorsenton de siatempaj religiuloj. Kvazaŭ li estus demandanta: Ĉu vi ne hontas pri tio, ke vi estas malpli sentemaj ol tiuj, kiuj ne venas al la templo?

Se ni volus doni finon ja feliĉan al tiu parabolo, eble la plej bela versio estus, ke la pastro kaj la levido trovas la samarianon kaj ĉiuj tri kune helpas la proksimulon vunditan... Ĉio indikas, ke Dio stimuladas ion similan inter la sekvantoj de Jesuo. La jam ekzistantaj ekumenaj organizoj kaj laboroj produktas ion, kio ĝojigas la koron: kristanoj de diversaj nomoj unuiĝintaj por helpi nian vunditan mondon. Kion vi pensas pri koni tian vojon pli bone ?

Tiuj ĉi estas kelkaj ekumenaj organizoj en Brazilo:

  • CONIC (Conselho Nacional de Igrejas Cristãs do Brasil): Nacia Konsilo de Kristanaj Eklezioj de Brazilo
  • CESE (Coordenadoria Ecumênica de Serviços): Ekumena Kunordigejo de Servoj
  • CESEP (Centro Ecumênico de Serviço e Educação Popular): Ekumena Centro de Servo kaj Popola Edukado
  • CEBI (Centro de Estudos Bíblicos): Centro de Bibliaj Studadoj
  • KOINONIA
  • CLAI BRASIL (Conselho Latino-Americano de Igrejas – Setor Brasil): Latin-Amerika Konsilo de Eklezioj – Sekcio Brazilo

Ĉu vi konas aliajn ? Ĉu estas ekumenaj laboroj tie, kie vi loĝas ?

Therezinha Motta Lima da Cruz
www.conic.org.br

 

Ĉu Ekumenismo minacas la fidelecon al nia Eklezio ?

La ekumenisma afero havas fortan alvokon en tiu nia mondo dividita, konkurema, perforta. Ĉiam estas tre simpatie paroli pri paco, reamikiĝo, frata renkontiĝo, kunpartopreno je la konstruado de valoroj de la Regno. Malgraŭ ĉia pozitiva forto de tiu propono, kelkfoje ŝvebas en la koroj kaj en la mensoj iom da timoj, iom da hezitoj, iom da demandoj. Estas homoj tre sinceraj kaj bon-intencaj, kiuj demandas al si: Ĉu mi ja povas akcepti la alian eklezion kiel parto de mia kredo-familio ? Farante tion, ĉu mi ne malgrandigos aŭ relativigos mian propran eklezion ? Ĉu mi ne riskas miksi ĉion kaj perdi la identecon ? Ĉu mi ne iĝos malpli katolika, aŭ malpli presbiteriana, ortodoksa, anglikana, luterana, baptista, metodista, ..., se mi kapablos valorigi la aliajn ekleziojn kaj proksimiĝi al ili ?

Se ekumenismo estus miksado, tiuj kaj aliaj timoj estus tre pravaj kaj kompreneblaj. Se ni miksus, ni kreadus plian manieron esti eklezio anstataŭ marŝi al la unueco. Tio estus plia divido. Ne estas tio, kion oni volas. Ververe, la unua kondiĉo por ke iu estu utila al la ekumena laboro estas la fortikeco de lia sindevigo al sia propra eklezio, la firmeco de sia identeco en sia konfesio. La homo eniras la ekumenan dialogon kiel reprezentanto de sia eklezio. Estas espereble, ke per la fideleco de tiu frat(in)o la aliaj povu havi bonan bildon de tiu eklezio. Luterano malkontenta pri sia eklezio, ekzemple, estus malbone kvalifikita por helpi katolikon, anglikanon valorigi la luteranan eklezion. La samo taŭgas por ajn alia konfesio. La diskonigo de ĉio plej bona, kion ĉiu eklezio havas, estas parto de la celo de la ekumena laboro. Nur sukcesas montri la plej bonon de la eklezio tiu, kiu sentas sin bone, feliĉa kun ĝi. Tiu "montri la plej bonon" ne estas la samo ol reklami por konvinki la alian. Simple signifas ĝoje interŝanĝi ĉion bonan, kion la kristana propono sukcesas krei.

Niaj eklezioj ne estas la finaj celoj de nia kredo. Se ili estus, ili okupus la lokon de Dio - kaj tio nomiĝas idolanismo. Ili estas iloj. Sed ili estas iloj karaj, amataj, kiuj, antaŭ ol konstrui ion bonan en la mondo, kontribuas por konstrui nian propran personecon. Pro tio, kutime ni ne diras: mi partoprenas tiun eklezion. Ni diras: mi estas metodisto, mi estas anglikano, mi estas katoliko, mi estas baptisto... La eklezio estas parto de ni – kaj tiel ja devas esti. Kiu nenion havas por diri, tiu ne kontribuas al la dialogo. Se ni malfortigas la ekleziojn, ni damaĝos la Kristanismon mem. Ni ne volas, ke la eklezioj iĝu sendistingaj, egalaj, fandiĝu en ia senforma aro... Unueco ne estas unuformeco. La unueco, kiun ni volas estas la diverseco repaciĝinta. Estas la malsamuloj estimantaj sin bone, sin respektantaj, kunpartoprenantaj, reciproke ĝojiĝantaj pro ĉio bona, kion ili sukcesas realigi.

Kelkfoje iu demandas: Ĉu eklezio, kiu havas ekumenan laboron povas daŭre alvoki homojn al sia komunumo, prezentante sin kiel vojo al tiuj, kiuj volas esti kristanoj (alivorte: povas esti misiista) ? Sen konkuri kun aliaj eklezioj, ĉiu eklezio ne nur povas sed ankaŭ havas la mision kreski tiel multe, kiel sia kreskiĝo estas ankaŭ la kreskiĝo de la grego de Jesuo. La ekumena laboro ne estas barilo. Se ĝi estas parto de la identeco de la eklezio mem, ĝi povas esti eĉ plia logaĵo. La eklezio havos plian bonan aferon por diri pri si mem: ĉi tie, respekti kaj valorigi la aliajn kristanojn estas parto de nia maniero vivi la Evangelion.

Ne estas espereble, ke iu partoprenu la ekumenan kunvivon kaj revenu hejmen malpli katoliko, malpli baptisto, malpli ortodokso ... Oni ja esperas, ke tiu homo – fortika je sia religia identeco – ŝatu esti ambasadoro de la paco kaj de la dialogo. Ambasadoro reprezentas ĉiam la landon, kiu sendis lin: li kontribuas por ke la aliaj ŝatu lian landon kaj revenas hejmen kun kondiĉoj helpi siajn samlandanojn vidi je simpatio la lokon, kie li estis bone akceptita.

Therezinha Motta Lima da Cruz
www.conic.org.br