ĈIUTAGA EVANGELIO

"Sinjoro, al kiu ni iru? Vi havas la vortojn de eterna vivo." (Sankta Johano 6, 68)

Merkredo, la 04-a de Junio 2008

Hodiaŭ la Romkatolika Eklezio memoras : Sankta Petro de Verona, sacerdoto, martiro, +1252

Sankta Anastasio de Antiokio:
«Li estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj»


2-a Letero al Timoteo 1, 1-3 . 6-12.

Paŭlo, apostolo de Kristo Jesuo, per la volo de Dio, laŭ la promeso de vivo, kiu estas en Kristo Jesuo, al Timoteo, mia amata filo: Graco, kompato, kaj paco de Dio, la Patro, kaj de Kristo Jesuo, nia Sinjoro. Mi dankas Dion, kiun mi adoras de post miaj praavoj kun pura konscienco, ke konstantan memoron mi havas pri vi en miaj preĝoj, nokte kaj tage.

Pro tio mi memorigas vin, ke vi reekbruligu la donacon de Dio, kiu estas en vi per la surmetado de miaj manoj. Ĉar Dio donis al ni spiriton ne de malkuraĝeco, sed de potenco kaj amo kaj sinregado. Ne hontu do pri la atesto de nia Sinjoro, nek pri mi, lia malliberulo; sed kunelportu suferojn kun la evangelio laŭ la potenco de Dio, kiu nin savis kaj vokis per sankta voko, ne laŭ niaj faroj, sed laŭ Sia propra antaŭintenco kaj laŭ la graco donita al ni en Kristo Jesuo antaŭ tempoj eternaj, sed nun malkaŝita per la apero de nia Savanto Jesuo Kristo, kiu neniigis la morton kaj enlumigis la vivon kaj la senmortecon per la evangelio, al kiu mi estas nomita predikisto kaj apostolo kaj instruisto. Pro tio mi ankaŭ suferas tiel; tamen mi ne hontas; ĉar mi konas tiun, al kiu mi kredis, kaj mi konvinkiĝis, ke li havas la povon gardi mian konfiditaĵon ĝis tiu tago.


Psalmo 123(122) , 1-2.2.

Al Vi mi levas miajn okulojn, Ho Vi, kiu sidas en la ĉielo!

Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj,

Kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino,
Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio,

Ĝis Li korfavoros nin.

Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj,

Kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino,
Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio,

Ĝis Li korfavoros nin.


Evangelio laŭ Sankta Marko 12, 18-27.

 

Kaj venis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante: «Majstro, Moseo skribis por ni: Se ies frato mortos kaj postlasos edzinon kaj ne lasos infanon, la frato de la mortinto prenu lian edzinon kaj naskigu idaron al sia frato. Estis sep fratoj; kaj la unua prenis edzinon, kaj mortinte, ne lasis idaron; kaj la dua prenis ŝin, kaj mortis, ne lasinte idaron; kaj la tria same; kaj la sep ne lasis idaron. Laste post ĉiuj la virino ankaŭ mortis. En la releviĝo, por kiu el ili ŝi estos edzino? ĉar ĉiuj sep havis ŝin kiel edzinon.» Kaj Jesuo diris al ili: «Ĉu vi ne eraras pro tio, ke vi ne scias la Skribojn, nek la potencon de Dio? Ĉar kiam oni leviĝos el la mortintoj, oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo. Sed pri la mortintoj, ke ili releviĝas, ĉu vi ne legis en la libro de Moseo ĉe la arbetaĵo, kiel Dio parolis al li, dirante: Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? Li estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj: vi multe eraras.»



Komento al la supra Evangelio farita de :

Sankta Anastasio de Antiokio, monaĥo, poste patriarko de Antiokio inter 549-570 kaj 593-599


Homilio 5-a, pri la Resurekto; PG 89, 1358

«Li estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj»

«Ĉar por tio Kristo mortis kaj viviĝis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj
de la vivantoj.» (Rom 14, 9); «Dio ne estas Dio de la mortintoj, estas Dio de la vivantoj». Ĉar la Sinjoro de la mortintoj vivas, tial la mortintoj jam ne plu estas mortintoj, sed vivantoj; la vivo regnas en ili, por ke ili vivu kaj ne plu timu la morton, same kiel «Kristo, levite el la mortintoj, ne plu mortas; la morto ne plu lin regas.» (Rom 6, 9). Resurektitaj kaj liberigitaj el la korupteco, ili jam ne plu vidos la morton; ili partoprenos la resurekton de Kristo, same kiel Li ja resurektis post sia morto. Efektive, se Li venis al la mondo, ĝis tiam eterna malliberejo, tio celis «disbati kuprajn pordojn, kaj rompi ferajn riglilojn.» (Jes 45,2), por elpreni nian vivon el la koreupteco, kondukante ĝin al Li, kaj por doni al ni la liberecon anstataŭ sklavecon.

Se tiu savoplano ankoraŭ ne plenumiĝis, ĉar la homoj daŭre mortas kaj siaj korpoj estas malkomponataj de la morto, tio ne devas esti motivo de nekredemo. Ni jam ricevis la unuajn fruktojn de tio, kio estas promesita al ni en la persono de Tiu, Kiu estas nia unuenaskito... : «kaj (Dio) nin levis, kaj nin kunsidigis en la ĉielejoj en Kristo Jesuo» (Efe 2, 6). Ni atendos la plenan realiĝon de tiu promeso, kiam alvenos la tempo difinita de la Patro, kiam ni foriros de la infaneco «ĝis la homo perfekta» (Efe 4, 13). Fakte la eterna Patro volis, ke la donaco kiu Li donis al ni restu firme... La apostolo Paŭlo deklaris tion, ĉar li bone sciis, ke tio okazos al la tuta homaro per Kristo, kiu «denove elformos la korpon de nia humiliĝo, por ke ĝi konformiĝu al la korpo de lia gloro» (Fil 3, 21)... La glora korpo de Kristo ne estas malsama ol la korpo «semata en malhonoro [...] en malforteco» (1Kor 15, 43); ĝi estas la sama korpo, aliformigita en gloron. Kaj la verko, kiun Kristo realigis kondukante al la Patro sian propran humanecon, unua ekzemplero de nia naturo, Kristo tion faros al la tuta homaro laŭ sia promeso: «Kaj mi, se mi estos suprenlevita de sur la tero, altiros al mi ĉiujn homojn.» (Joh 12, 32).

 

 

EVANGELHO QUOTIDIANO

Senhor, a quem iremos? Tu tens palavras de vida eterna. João 6, 68


Quarta-feira, dia 04 de Junho de 2008
Hoje a Igreja Católica Apostólica Romana celebra : S. Pedro de Verona, presbítero, mártir, +1252

Santo Anastácio de Antioquia: «Ele não é o Deus dos mortos, mas dos vivos»

2ª Carta a Timóteo 1,1-3.6-12.

Paulo, apóstolo de Jesus Cristo, por desígnio de Deus, segundo a promessa de vida que há em Cristo Jesus, a Timóteo, meu filho querido: graça, misericórdia e paz de Deus Pai e de Cristo Jesus, Nosso Senhor. Dou graças a Deus, a quem sirvo em consciência pura, como já o fizeram os meus antepassados, ao recordar-te constantemente nas minhas orações, noite e dia. Por isso recomendo-te que reacendas o dom de Deus que se encontra em ti, pela imposição das minhas mãos, pois Deus não nos concedeu um espírito de timidez, mas de fortaleza, de amor e de bom senso. Portanto, não te envergonhes de dar testemunho de Nosso Senhor, nem de mim, seu prisioneiro, mas compartilha o meu sofrimento pelo Evangelho, apoiado na força de Deus. Ele salvou-nos e chamou-nos, por santo chamamento, não em atenção às nossas obras, mas segundo o seu próprio desígnio e a graça a nós concedida em Cristo Jesus, antes dos séculos eternos, e agora revelada na manifestação do nosso Salvador, Cristo Jesus, que destruiu a morte e irradiou vida e imortalidade, por meio do Evangelho, do qual eu próprio fui constituído arauto, apóstolo e mestre. Por este motivo é que suporto também esta situação. Mas não me envergonho, pois sei em quem acreditei e estou persuadido de que Ele tem poder para guardar, até àquele dia, o bem que me foi confiado.

Livro de Salmos 123(122),1-2.2.

Levanto os meus olhos para ti, SENHOR, para ti que habitas nos céus.
Como os olhos do servo se fixam nas mãos do seu amo, e como os da serva, nas mãos da sua ama, assim os nossos olhos estão postos no SENHOR, nosso Deus, até que tenha piedade de nós.
Como os olhos do servo se fixam nas mãos do seu amo, e como os da serva, nas mãos da sua ama, assim os nossos olhos estão postos no SENHOR, nosso Deus, até que tenha piedade de nós.

Evangelho segundo S. Marcos 12,18-27.

Vieram ter com Ele os saduceus, que negam a ressurreição, e interrogaram-no: «Mestre, Moisés prescreveu-nos que se morrer o irmão de alguém, deixando a mulher e não deixando filhos, seu irmão terá de casar com a viúva para dar descendência ao irmão. Ora havia sete irmãos, e o primeiro casou e morreu sem deixar filhos. O segundo casou com a viúva e morreu também sem deixar descendência, e o mesmo aconteceu ao terceiro; e todos os sete morreram sem deixar descendência. Finalmente, morreu a mulher. Na ressurreição, de qual deles será ela mulher? Porque os sete a tiveram por mulher.» Disse Jesus: «Não andareis enganados por desconhecer as Escrituras e o poder de Deus? Quando ressuscitarem de entre os mortos, nem eles se casarão, nem elas serão dadas em casamento, mas serão como anjos no Céu. E acerca de os mortos ressuscitarem, não lestes no livro de Moisés, no episódio da sarça, como Deus lhe falou, dizendo: Eu sou o Deus de Abraão, o Deus de Isaac e o Deus de Jacob? Não é um Deus de mortos, mas de vivos. Andais muito enganados.»

Comentário ao Evangelho do dia feito por :

Santo Anastácio de Antioquia, monge, depois patriarca de Antioquia de 549-570 e de 593-599


Homilia 5, sobre a Ressurreição; PG 89, 1358

«Ele não é o Deus dos mortos, mas dos vivos»

«Cristo conheceu a morte, depois a vida, para se tornar o Senhor, tanto dos mortos como dos vivos» (Rom 14,9); «Deus não é o Deus dos mortos, é o Deus dos vivos». Dado que o Senhor dos mortos está vivo, os mortos já não estão mortos, mas vivos; a vida reina neles, para que vivam e deixem de temer a morte, do mesmo modo que «Cristo ressuscitado dos mortos, já não morre» (Rom 6,9). Ressuscitados e libertados da corrupção, já não verão a morte; participarão da ressurreição de Cristo, como Ele próprio teve lugar na sua morte. Com efeito, se Ele veio à terra, até então prisão eterna, foi para «quebrar as portas de bronze e despedaçar os ferrolhos de ferro» (Is 45,2), para retirar a nossa vida da corrupção, conduzindo-a para Ele, e dar-nos a liberdade em vez da escravidão.

Se este plano de salvação ainda não está realizado, porque os homens continuam a morrer e os seus corpos são desagregados pela morte, isso não deve ser motivo de incredulidade. Recebemos já os primeiros frutos daquilo que nos é prometido, na pessoa dAquele que é o nosso primogénito... : «Com Ele, ressuscitou-nos; com Ele, fez-nos reinar nos céus, em Cristo Jesus» (Ef 2,6). Esperaremos pela plena realização desta promessa quando chegar o tempo fixado pelo Pai, quando sairmos da infância e tivermos chegado «ao estado de homem perfeito» (Ef 4, 13). É que o Pai eterno quis que a dádiva que nos fez permaneça firme... O apóstolo Paulo declarou-o, pois ele sabia-o bem, isso acontecerá a todo o género humano, por Cristo, que «transfigurará os nossos pobres corpos à imagem do seu corpo glorioso»(Fl 3,21)... O corpo glorioso de Cristo não é diferente do corpo «semeado na fraqueza, desprezível» ( 1Cor 15, 43); é o mesmo corpo, transformado em glória. E o que Cristo realizou conduzindo ao Pai a sua própria humanidade, primeiro exemplar da nossa natureza, fá-lo-á para toda a humanidade segundo a sua promessa: «Quando eu tiver sido elevado da terra, atrairei a mim todos os homens» (Jo 12, 32).