Mi estas esperantisto de septembro-2004, kiam mi eklernis Esperanton en loka universitato; tiam mi faris bazan kurson dum du monatoj kaj poste mi daŭrigis la lernadon per interreto.

Dum tiuj jaroj kiel esperantisto mi povis rigardi, ke - bedaŭrinde - multaj homoj havas malbonan impreson pri la internacia lingvo: kelkaj dubas pri ĝia internacieco, aliaj pri ĝia neŭtraleco, kaj triaj miskomprenas ĝin kiel religia afero aŭ religia sekto. Tiaj malbonaj impresoj, kiujn kelkaj transmitas al multaj, fakte forĵetas la komencantojn kaj interesiĝantojn en Esperanto pro ĝia makul-kapablo al la celo kaj esenco de Esperanto.

Por forigi la miskomprenojn pri Esperanto, mi komencis kolekti bildkartojn, poŝtkartojn, ktp. kaj - dum komenciĝo de novaj grupoj de Esperanto-lernantoj ĉe sama universitato - rigardante kelkajn aĵojn senditajn de eksterlandaj samideanoj la lernantoj povas konstati, ke Esperanto estas vere internacia, facila kaj neŭtrala lingvo.

eo18 eo19 eo20 eo21 Tiuj 4 fotoj enhavas iom da ricevitaj leteroj, poŝtkartoj, bildkartoj, ktp.





Mi jam ricevis 138 poŝtajn leterojn el 66 landoj:

  • Albanio
  • Alĝerio
  • Argentinio
  • Armenio
  • Aŭstralio
  • Aŭstrio
  • Belgio
  • Bjelorusio
  • Bosnio-Hercegovino
  • Britio
  • Bulgario
  • Ĉeĥio
  • Ĉinio
  • Danio
  • Estonio
  • Finlando
  • Francio
  • Georgio (Kartvelio)
  • Germanio
  • Grekio
  • Gvatemalo
  • Hispanio
  • Hongkongo
  • Hungario
  • Irlando
  • Islando
  • Israelo
  • Italio
  • Japanio
  • Kanado
  • Kazaĥio
  • Kimrio
  • Kostariko
  • Kroatio
  • Kubo
  • Latvio
  • Litovio
  • Luksemburgo
  • Makedonio
  • Malajzio
  • Malto
  • Meksikio
  • Moldavio
  • Nederlando
  • Nepalo
  • Nikaragvo
  • Norvegio
  • Nov-Kaledonio
  • Nov-Zelando
  • Pollando
  • Portugalio
  • Rumanio
  • Rusio
  • Saŭda Arabio
  • Serbio
  • Singapuro
  • Slovakio
  • Slovenio
  • Sud-Koreio
  • Svedio
  • Svisio
  • Tajvano
  • Togolando
  • Ukrajnio
  • Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj
  • Urugvajo
  • Usono / Porto-Riko / Havajo / Alasko
  • Uzbekio
  • Vatikano
  • Vjetnamio

Tio signifas, ke mi ankoraŭ ne havas leterojn el kelkaj landoj:

  • preskaŭ ĉiuj landoj de Afriko
  • multaj mezorientaj (ekz. Irano, Turkio, ...) kaj orientaj landoj (ekz. Tajlando, Mongolio, ...)
  • kelkaj landoj de Sud-Ameriko (ekz. Peruo, Ekvadoro, Ĉilio, ...) kaj Centr-Ameriko (ekz. Panamo, Dominika Respubliko, El-Salvadoro, ...)

Se vi deziras, bonvole sendu poŝtkartojn aŭ bildkartojn aŭ ion ajn (ekz. poŝtmarkojn, kalendaron, libreton, ktp.) per normala papera poŝto al mia hejm-adreso (kiun mi informos al vi per retmesaĝo), ĉar la sendaĵoj estos ĉiam utilaj por montri la amason da avantaĝoj kiujn Esperanto havas.

Mi povas respondi al ĉiu sendita letero kun poŝtkarto per poŝtkartoj aŭ alia afero pri mia regiono aŭ lando ! Leteroj el ĉiuj landoj estas bonvenaj kaj tiu agado fortikigos nian Esperanto-movadon ! Kaj, se vi konas esperantistojn en iu lando kiu ne estas en mia supra listo, bonvole informu al mi pri li/ŝi, aŭ informu al ŝi/li pri mi !

MSN - vitorluizpedro@hotmail.com
Yahoo-messenger - vitorlranjos@yahoo.com.br
Google-Talk - viĉjo@gmail.com
Skajpo - vitor.luiz.pedro