Kiam mi ne scias, kie mi konservis gravan paperon kaj la serĉado montriĝas senutila, tiam mi demandas min: se mi estus mi kaj mi havus gravan paperon por konservi, kiun lokon mi elektus? Kelkfoje tio efikas. Sed multfoje mi estas tiel premita de la frazo "se mi estus mi", ke la paper-serĉado fariĝas malgrava, kaj mi komencas pripensi. Ne, pli bonus diri: senti.

Kaj mi ne sentas min bone. Vi provu: se vi estus vi, kiel vi estus kaj kion vi farus? Tuj ekde tiam oni sentas ĝenon: la mensogo en kiu ni akomodiĝis ĵus estis ete translokita de la loko, kie ĝi akomodiĝis. Tamen mi jam legis biografiojn de homoj kiuj, subite, komencis esti ili mem, kaj iliaj vivoj ŝanĝis tute.

Mi pensas ke, se mi estus efektive mi, ĉiuj amikoj ne min salutus surstrate ĉar mia fizionomio estus ŝanĝita. Kiel? mi ne scias.

Duono da aferoj, kiujn mi farus se mi estus mi, estas ne rakonteblaj de mi. Mi pensas, ekzemple, ke, pro iu kialo, mi estus malliberigita en karcero. Kaj, se mi estus mi, mi disdonus ĉion kion mi havas kaj konfidus la estontecon al la estonto.

“Se mi estus mi” ŝajnas reprezenti nian plej grandan vivo-danĝeron, ŝajnas la nova eniro en la nekonaton.

Tamen mi intuicias ke, post la unuaj frenezaĵoj de l' festo kiu okazus, ni finfine havus la sperton pri la mundo. Mi ja scias, ke ni finfine spertus plenplene la doloron de la mondo. Kaj ankaŭ nian doloron, kiun ni lernis ne senti. Sed ni ankaŭ estus plenigitaj de pura kaj vera ĝojo-ekstazo, kiun mi ja ne povas diveni. Ne, mi pensas ke mi jam estas iel divenanta ĝin, ĉar mi sentis min ridanta kaj mi ankaŭ sentis specon de honto, kiun oni havas antaŭ io kio estas tro granda.

(LISPEKTOR, Clarice – La Eltrovo de la Mondo, eldonejo Nova Fronteira, Rio de Janeiro, 1984, p. 228)