June 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
  1 2 3 4 5 6 7  
  8 9 10 11 12 13 14  
  15 16 17 18 19 20 21  
  22 23 24 25 26 27 28  
  29 30            

Archives

December 2008 (1)
November 2008 (3)
September 2008 (2)
August 2008 (2)
July 2008 (1)
June 2008 (7)
May 2008 (2)
April 2008 (6)
March 2008 (1)
February 2008 (7)
January 2008 (11)
December 2007 (16)

June 10, 2008

Voje inter oriento kaj okcidento

Mi konsideras ke mi vere malaprezas, almenaŭ ĝis nun, la plimulton da kontribuoj de la orienta kulturo al la homaro. Mi kutimas fidi nur okcidentan sciencaliron, kiun realigas ne nur okcidentuloj, kaj kiun sekvas nur malmultegaj okcidentuloj.

Tamen mi atentigas pri artikolo, kiu ligis kelkajn profundajn okcidentajn ideojn al orienta kulturero, konkrete al barata kulturero: mantro kaj iuj rilataj aferoj. Kompreneble, mi bedaŭras ke tiuj okcidentaj ideoj restis profundaj por multaj homoj, do ili ĝis nun ne vaste populariĝis. Mi konsilas, al la kapablantoj sufiĉe kompreni la anglan, legi ĝin disponitan ankaŭ rete: Benjamin Whorf - Language, Mind and Reality. Inter tio, kion mi jam enkondukis, ĝi bedaŭre rimarkigas kiom sciencistoj malatentas la lingvon, tiel ke aperas dialektoj *ne plu kompreneblaj inter si* ne laŭ regionoj, sed laŭ fakoj.

Alia artikolo de Whorf komprenigis al mi interesan priskribon de Jogo: La Patanjali difinas la Jogon kiel kompletan ĉeson de la agado de la ŝanĝebla/ema psiĥo (Yoga is defined by Patanjali as the complete cessation of the activity of the versatile psychic nature). Mi eble ne sukcesas trovi konvenan sencon de tiu "versatile psychic nature", sed mi provas alivortigi mian komprenon kiel "ŝanĝebla/emaj psiĥaĵoj", ekzemple "ajnaj opinioj". Ĝis nun mi aŭdis nur tiajn "vakuigu vian menson", kio signifis al mi nenion. :) Mi pensas ke nun mi iom pli komprenas pri Jogo, kvankam eble ne pli ol tiu spertinta ĝin. Ĉu vi bravas vortigi Jogon, spertintoj, por pliparte komprenigi ĝin al nespertintoj? 

Published at 18:02 / 0 comments / 337 visits
This post is public

June 10, 2008

Mi malaktivas la ĝenan javaskripton de ipernity

Mi devis agordi Operaon tiel, por ke ĝi ne akceptu ajnan javaskripton de ipernity.com. Mi miregas, kiom malkomfortas al mi la artikolredaktilo de ili provizata.

Tute antaŭ ne longe mi devas uzi tiun redaktilon. Antaŭe mi plezure skribis ĉiam la html-ajn etikedojn. Sen javaskripto, mi povas redakti normale artikolojn, kvankam mi sen ĝi ne rajtas respondi al artikolaj respondoj. Mirige... se tio longe daŭras, eble mi forlasos tiun ĉi servon.

Se iu scias ĉu mi povas agordi ion pri la artikolredaktilo, bonvolu sciigi tion al mi.

Published at 20:25 / 2 comments / 489 visits
This post is public

( 2 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...