| April 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | |||||
| April 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | |||||
Hodiaŭ mi kun mia edzino vizitis prelegon de RMS (Richard Stallman), fondinto de multo de la nuna GNU operacisistemo, kiun li komencis skribi en la 1983a jaro. Li kreis la tekstoredaktilon Emacs, kiun li fiere proponas kiel plej bona redaktosistemo. Pensu ke programistoj debatas pri tekstoredaktiloj same kiel kuiristoj pri kuirejoj aŭ manĝaĵoj, ĉar ja temas pri la ĉefaj iloj por la kuira aŭ programista laboro.
Kiel kutime li proponis liberan programaron, liberan uzon da elektronika informo (ĉu librojn, ĉu muzikojn,.), kaj pri tio mi ne longe parolos. Mi konsentas kun li.
<p<Tamen, li forte propagandis kontraŭ la amaskolekto de informo pri la agoj de civitanoj. Li priparolis pri spionado de retpoŝto, pri spionado de onies vojaĝoj per la RFID metrokartoj aŭ per la uzo de publikaj bicikloservoj, per la spionado de telefonaj mesaĝoj, aŭ de situoj per poŝtelefonaj retoj.Li devas uzi en Boston RFID karton por aliri la publikan transporton, kiun oni ŝarĝas per pliaj vojaĝoj. Por eviti spionadon li interŝanĝas kun aliaj homoj vakuajn kartojn ĉiun monaton, kaj neniam ŝarĝas ilin per kreditkarto. Aldone li konservas tiun karton en la poŝo ĉirkaŭatan de aluminia papero. Li ne uzas poŝtelefonon, kvankam li agnoskas ke ĝi tre helpus al li.
Li propagandas por ke pli da homoj agu kiel li, por ke la entreprenistoj kaj landestrsoj rimarku la riproĉon de la civitanoj. Kaj tiel atingi plian liberon por ĉiuj.
Mi ne konsentas kun iliaj agoj aŭ celoj. Mi ne sentus min pli libera, se ĉesi uzi multajn tiajn komfortaĵojn. Aldone, mi pensas ke oni povas uzi tiun informon (vojaĝojn de homoj, situon de homoj, aĉetaĵoj de homoj) kun tre bonaj celoj. Ja la teĥnoligio ilin provizas, do kial rifuzi de ili? Laŭ mi, li proponas bremson teĥnologian. Anstataŭe, mi proponas ke oni ja kolektu tian informon, kun nepra aldono ke la kolektantoj publikigu ĉion kolektitan! Mi malkonsentas kun kaŝo de informo. Mi ne konsideras la kaŝeblon homa rajto por pli "libera socio". Laŭ mi, se mi scius ke iu ajn povas aliri informojn pri mi (loĝloko, vojaĝoj, aĉetceloj, ktp.), mi ŝajne klopodus konduti pli bone - t.e. pli kontentige al mia konataro. Tio ja ne signifas, ke mi min submetos sub la kontrolon de la konataro; mi sufiĉe ofte kontentigas mian konataron per diskonigo de miaj pensoj, kaj ne per akcepto de iliaj.
Laŭ mi Stallman agas tute paranoie, kaj promocias kaŝemon kaj kaŝeblon rilate al la agoj de ĉiu civitano. Mi ne opinias ke li vivas pli libere ol mi. Kaj mi pensas ke li ne bezonas kaŝiĝi tiom pene de la "daten-kolektantoj"! Se iu volas malbonon al li, la maliculo trovos lin senprobleme, mi pensas.
Mi uzas ĉiam la ĉifrokapablon por malhelpi al tio, ke oni ne trovu informon pri mi, kiun tiu povos misuzi. Ekzemple, mi ne publikigas rete la numerojn de mia kreditkarto, ĉar mi eble provokus malican tenton al alia homo, kaj tio povus tre malhelpi al mia vivo se iu kaŝe forprenas al mi monon. Tiu homo eĉ eble sentos rimorsojn pri tio, kaj je akumulo da tiaj sentoj, eventuale finfreneziĝi al neraciaj agoj.
Se entreprenoj interesiĝas pri tio, kion mi aĉetas, kaj pri la lokoj, kien mi iras... ŝajne ili tion volas uzi por plej vendi. Mi pensas ke tiel mi ricevos propagandon pli trafan al miaj voloj, kaj tio kontentigos ĉiujn: kaj min kaj la vendistojn.
Laŭ mi necesas aktive agadi por libera informo ne nur rilate al komputilaj programoj, sed en ĉiuj aspektoj de la vivo. Oni nepre mispensu pri tiu, kiu volas agi kaŝe. Deviga informaliro por ĉiuj permesu tion ke la homaro juĝu pli ĝuste, je interesiĝo.
Fine, RMS pajacis kiel kutime per maltroa ŝerco rilate al sankteco. Li diris ke multaj konsideras lin sanktulo, sanktulo de la Eklezio de Emacs (lia tekstoredaktilo). Kaj li diris ĉiuj bonvenas al tiu Eklezio, kaj ke por aparteni al ĝi kaj iĝi sanktulo, necesas nur etike konduti. Li klare eksplikis, ke en tiu Eklezio oni ne malpermesas al sanktuloj seksajn rilatojn. Mi aldonas al tio, tamen, ke en tiu Eklezio vi ne povos uzi publikajn bicikloservojn, poŝtelefonojn, kaj ĝenerale devos paranoiege konduti rilate al la uzo de ĉiuj kartoj de via poŝo.
Antaŭ la pajaca fino de la prelego, li akceptis papere demandojn de la aŭskultantaro. Mi demandis triaferojn:
Aliaj homoj faris demandojn kiajn: Kion vi pensas pri OXML?, Kion devas fari bildodezajnisto, kiu ne trovas liberajn programojn necesajn por la laboro?, kaj aliajn al mi malgravajn demandojn.
Kalle proponis al mi iom priskribi mian sperton kun la Sony Reader. Jen, mi legis per ĝi la plenan "Piknikon ĉe Vojrando" de Strugatskij, en la hispana, de neleĝa fonto. Mi legis en ĝi plurajn paĝojn de "Mathematical Philosophy" de Cassius Keyser, kaj certe ankaŭ iom da Science and Sanity de Alfred Korzybski (ambaŭ leĝe elŝutitaj). Tiuj du lastaj libroj tre gravas al mi, sed tro dikas por facile legi ilin en metroo aŭ en trajnoj. Mi ne finlegis ilin, kaj fone legas pro tio ke mi pro laboro aŭ mensa laco devas legi aliajn unue. La Reader solvis al mi tiun problemon: mi portas facilajn librojn por laca stato, laborajn librojn, kaj la vivosolvajn de Keyser kaj Korzybski.
Mi legas nun en ĝi manlibrojn de OpenGL kaj de wxWidgets, kaj iom fone ankaŭ Приключения Буратина de Толстой. Mi havas ĉi lastan ankaŭ MP3-e en la aparato, do mi ĝin legetas kun sono, ĉar mi malfacile divenas la rusajn fortajn silabojn. En la aparato bedaŭrinde mi ne povas uzi mian retan akcentigilon. :)
Mi kontentas pri la kontrasto de la aparato, kaj ankaŭ sufiĉe pri ties rapido. Ĝi sufiĉas por legi. Baterio longas du aŭ tri semajnojn, do nenio ĝena. Mi nur timas kion fari, kiam misfunkcios la baterio. Mi eble sukcesos aĉeti iun ie, kaj mem ŝanĝi ĝin per malmunto de la aparato.
Mi aldonu iujn fotaĵojn:
|
| Sony PRS 505 sub fotila fulmo |
|
| Sony PRS 505 kun malgrandaj li… |
|
| Sony PRS 505 kompare al libro |
Mi ĝis nun konis nur la sistemon de aspell, kaj mi malŝatis ĝin. Mi scipovis uzi nur ties noman ncurses-an programon. Ĝi ne permesas aliredakti la tekston - nur ŝanĝi vortojn. Aŭ pli konkrete, nur ŝanĝi tiujn literarojn, kiujn ĝi konsideras vortoj. Kaj eble plej ĝene al mi, ĝi ne permesis malfari elektitan ŝanĝon.</p<
Hieraŭ mi eksciis pri hunspell. Ŝajne ili havas pli bonaj vortaroj ol aspell, sed ili proponis la saman interfacon, almenaŭ por korekti LaTeXan dosieron.
Fine, mi eksciis pri nova ortografikorekta sistemo de vim 7. Ĝi uzas proprajn vortarojn, sed ĝi povas aliformigi al sia formo vortarojn myspell (tiuj, kiujn uzas hunspell). En vim mi povis tre facile korekti la vortojn per ĝusta reredaktado.
Aquest dissabte una gossa prou grossa (mestissa entre Rottweiler i Doberman) m'ha mossegat el turmell, i el seu ullal m'ha entrat prou endins. Al peu ara hi tinc un forat que miro de curar, i vaig una mica coix. Renovo les gases, hi afegeixo iode, i fins i tot prenc antibiòtics per evitar-ne l'infecció.
Ĉi sabate hundino sufiĉe granda (miksaĵo inter Rottweiler kaj Doberman) murdis mian maleolon, kaj ŝia kojnodento sufiĉe eniris mian piedon. Mi nun havas tie truon, kiun mi klopodas kuraci. Mi ofte renovigas la gazojn, aldonas tien jodon, kaj eĉ trinkas antibiotikon kontraŭ infekto.
Mi kreis por mi komfortan sistemon por konservi notojn en pluraj dosieroj. Mi uzas fone la sintakson de Markdown kaj la versikontrolilon Mercurial.
El aro da txt-dosieroj en tekstujo Mercurial, per 23 linioj da kodo (ĉefe Makefile) mi ricevas aŭtomate HTMLajn dosierojn. Mi havas la ĉefan tekstujon Mercurial alirebla retpaĝe, kaj do mi povas aliri ĉiujn miajn datumojn tiel. Je ĉiu 'push' de Mercurial, la HTMLaj dosieroj ĝisdatiĝas.
Se iun tio interesas, mi povas ie publikigi la kodon. Mi ĉefe bezonis ion tian, ĉar mi ŝatus konservi notojn de diversaj komputiloj, legi ilin retpaĝe, kaj modifi ilin per tre simplaj iloj, negrave ĉu mi havas interretan konekton aŭ ne.
M'he creat un sistema propi per a conservar notes personals en varis fitxers. Faig servir de fons la sintaxi de Markdown i el control de versions Mercurial.
D'un grapat de fitxers txt del repositor Mercurial, amb 23 línies de codi (bàsicament el Makefile) automàticament tinc HTMLs. Tinc el repositori principal publicat en un directori web, i així puc accedir a totes les meves notes des d'un navegador. A cada 'push' d'informació cap al repositori, s'actualitzen els HTMLs.
Si això li interessa a algú, puc publicar-ne el codi. Jo necessitava una cosa així, ja que m'agrada conservar notes des de varis ordinadors, llegir-les amb un navegador, i modificar-les amb eines molt simples, independentment de si tinc connexió a internet o no.