January 2008
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
      1 2 3 4 5  
  6 7 8 9 10 11 12  
  13 14 15 16 17 18 19  
  20 21 22 23 24 25 26  
  27 28 29 30 31      

Archives

December 2008 (1)
November 2008 (3)
September 2008 (2)
August 2008 (2)
July 2008 (1)
June 2008 (7)
May 2008 (2)
April 2008 (6)
March 2008 (1)
February 2008 (7)
January 2008 (11)
December 2007 (16)

January 10, 2008

Zeitgeist - 3a parto - Ekonomio

Mi volas prikomenti la trian parton de Zeitgeist, kiu parolas pri la Federal Reserve.

Tie ili diras, ke la Centra Banko usona (la Federal Reserve) enspezas pro la interezoj, kiujn ĝi ricevas de kredito, kiun povas doni per mona printado (aŭ elektronika mondono al ŝuldonto). Malkonsente, mi opinias ke la Centraj Bankoj ne enspezas tiujn interesojn, ĉar tiu banko mem devas reguli la ekonomion per la elekto de tiu pozitiva interezo, *ne enspezi*. Alie, ĝi certe povus konduti kontraŭe al celo reguli la ekonomion. Mi eksplikis en mia antaŭa artikoleto, ke laŭ mi la Centra Banko detruas la monon enspezitan per la interezo.

En la dokumentalo ili klarigas ke la ŝtato prenas tro da kredito de la Centra Banko, kaj tial konstante altigas la Publikan Monŝuldon. Kaj ili daŭrigas, ke la plej multo da impoŝtoj pagataj de la popolo iras al pago de tiu Publika Monŝuldo. Aldone ili proponas ne pagi rektan impoŝton (la impoŝton sur rento). Malkonsente, mi pensas ke plej oportunas la rektaj impoŝtoj por ke la ŝtato enspezu monon. La civitanoj preferu la rektajn impoŝtojn, ĉar laŭ esenca celo, ili devas taŭgi por ke la plej riĉaj plej pagu impoŝtojn, kaj la malplej riĉaj, malplej pagu. Tia dokumentalo ne devus proponi abolon de rektaj impoŝtoj, malgraŭ tio ke leĝe ili eble ne ekzistas en usono. Due, la ŝtato devas iel adekvatigi la monenspezon per impoŝtoj kun la publikaj elspezoj, kaj ne postuli kreon de mono. Alie, tiu konstanta kreo de mono far la Centar Banko por la ŝtato iĝas kvazaŭ nova impoŝto por la popolo (elprinto de nova mono malvalorigas la valuton, do, la ŝparitan monon kaj portempe la salajrojn de la civitanoj, rabe de la civitanoj por la ŝtato). Trie, laŭ mi la ŝtato ne pagas la interezojn de la Publika Ŝuldo *nur* per kreskigo de la Publika Ŝuldo (plia kredito al Federal Reserve), sed ankaŭ per la mono kiun la Centra Banko kreis kaj distribuis tra la privataj bankoj al entreprenistoj kaj kreditatoj.

Published at 23:33 / 0 comments / 957 visits
This post is public

January 10, 2008

Centraj Bankoj, ĉu povuloj?

La Centraj Bankoj estas regataj ne de la registaroj de la koncernaj landoj, sed de aro da privataj bankistoj kaj ekonomistoj. La centra banko havas gravan rolon en la stabiligado kaj fidindigado de la ekonomio per du arbitraj operacioj:

  • Elekto de la interezo por kreditoj inter bankoj kaj de la Centra Banko al la privataj bankoj aŭ al la registaro.
  • Eventuala kreado de mono.

Kelkaj konspiraciemuloj opinias ke la Centrajn Bankojn devus kontroli la registaro, ĉefe pro tio ke se la ekonomio ne stabilas aŭ ne fidindas, la civitanoj povos la registaron kulpi, per voĉdono ĝin puni, kaj elekti alian registaron.

Aliaj pensas ke ĝuste la Centran Bankon devas kontroli ne registaro, ĉar 1) la politikistoj havas aliajn zorgojn (plaĉi al la popolo, ktp.) ol zorgi pri la ekonomio. 2) Ŝanĝoj en la registaro povas okazigi ŝanĝojn en la mona politiko; tio tuj okazigas, ke la ekonomio ne fidindas. 3) La Centran Bankon devas stabiligi kaj fidindigi la ekonomion. Do ĝin kontrolu tiuj, kiuj volas ke la ekonomio estu stabila: bankistoj kaj gravaj ekonomistoj.

La privataj bankistoj bezonas ke la popolo fidu la ekonomion. Alie, la popolo ne engaĝiĝos en kreditoj (la nura varo vendata de la privataj bankoj (ekster financoj), per kiuj bankoj enspezas monon), kaj eble eĉ decidos ŝpari monon anstataŭ aĉetadi (halti la interŝanĝon de mono). Do la bankistoj ricevas avantaĝon nur tiam, kiam la ekonomio stabilas kaj fidindas. Mi pensas ke ankaŭ la popolo bezonas tion, ke la ekonomio stabilu kaj estu fidinda.

En miaj lastatagaj komprenoj mi ankoraŭ ne metis la financojn (valutaj kaj akciaj merkatoj) en la ludo, kaj ne atentis la ekvilibron inter oferto kaj demando. Mi pensas ke tiu ĉi lasta ekvilibro taŭgas preskaŭ nur por unuopaj varoj, kaj ne por ĉiuj varoj komune (kiel en miaj lastaj ekzemploj de stabila ekonomio). Pri la valutaj kaj akciaj merkatoj... ilin oni povas kompreni kiel normala interŝanĝo de mono por 'virtualaj' varoj (imagata valoro de akcioj aŭ moneroj). Bedaŭrinde la financoj movas iom post iom pli kaj pli da mono, do, iĝante pli kaj pli gravaj rilate decidojn de la Centra Banko koncerne la globalan ekonomion. Tio okazas, malgravigante la kutiman komercan ekonomion, do, malkonvene al ĝi.

Published at 23:50 / 2 comments / 1143 visits
This post is public

( 2 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...