| January 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||||
| January 2008 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | 2 | 3 | 4 | 5 | ||||
| 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | ||
| 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | ||
| 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | ||
| 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | ||||
Hodiaŭ mi komprenis tre gravajn elementojn de la monda ekonomio, speciale tiujn rilatajn al kreo de mono. Mi de antaŭ longe volis kompreni la ĝeneralan dinamikan ciklon de la monmovoj, kun ties monkreoj kaj eventualaj mondetruoj.
Mi ŝatus doni plenan eksplikon de la tuta sistemo, kiun mi (per helpo de geamikoj kaj komuna cerbumado) komprenis. Tamen, skriba realigo vere prenas multan tempon. Mi provis, sed post horoj mi ne sukcesas atingi komprenigan strukturon.
La lastajn tagojn kelkaj konspiraciaj ideoj skuas mian kapon. En la tria parto de Zeitgeist ili diras ion pri granda trompo de la ŝtate sendependa Federal Reserve (entrepreno, kiu zorgas pri "printado" de mono). Filmo pri "Mono kiel Ŝuldo" eksplikas, kiel normalaj bankoj kreas monon - kaj kial tiu sistemo malpermesas ajnan daŭripovan ekonomion. La Federal Debt Relief System klarigas multon pri monkreado, kaj konsilas reveni al fiksita ligo inter mono kaj oro (aŭ simile), por ke la ŝtato ĉesu krei (aŭ mi diru, kreigi) monon. Mi tiom ne konis la dinamikon de la monsistemo, ke mi ne povis digesti la diraĵojn de tiuj filmoj/retejoj.
Mi menciu nur konkludojn, de niaj diskutoj:
La Centra Banko kreas monon, kaj ĝin donas kredite esence al bankoj aŭ al ŝtatoj (publika ŝuldo). Se la bankoj ricevas tiun monon, la bankoj povas cedi pliajn kreditojn - t.e. investi en fidataj saĝuloj, kiuj aktivigos la ekonomion. Jen, do, la kreita mono iras longan vojon antaŭ ol tio, ke ĝi disdividiĝas inter la popolo. Unue la bankoj, kaj poste la viglaj entreprenistoj (fidataj de la bankoj) ricevas ĝin. Tiuj ĝuos fortan monan avantaĝon antaŭ ol la disdivido de la kreita mono. Jen fundamento de la kapitalismo: la riska kaj saĝa entreprenisto ricevas monan avantaĝon.
Povas okazi stagno. Imagu ke la Centra Banko ne sukcesas vigligi la ekonomian aktivon eĉ per akra malaltigo de la kreditaj interezoj (sed ĉiam super nulo). Ĝi ne elektos malaltigi la interezon ĝis sub nulo. En tia situacio, la homoj tre malfacile trovos salajrojn, do malfacile povos aĉeti.
Kiam la plej multo da monmovoj estas financaj kaj spekulaciaj (de akcioj, valutoj, ktp.), kiel nun, ĝuste tiuj financoj donas la ritmon de la ekonomia aktivo, kaj do fine determinas la interezon decidatan de la Centra Banko. Tio signifas ke unuopaj kutimaj laboristoj kaj ne laboristoj, kiuj malatentas financoj, malplej gravas en la decidoj pri ekonomio.
La Centra Banko povas nuligi la inflacion per ne tioma kreo de mono. Tamen en tiu kazo la homoj eble ĉesos havi monon por pagi la interezojn de la kreditoj antaŭe prenitaj. Tio kondukos al bankroto de tiuj, kiuj ne povos pagi (individuoj aŭ entreprenoj), kaj eventuale al bankrupto de banko, kiu plu ŝuldos al Centra Banko kaj al siaj deponistoj.
En Eŭropon ŝajne oni prognozas kaj stagnon kaj inflacion. Tial la Centraj Bankoj klopodis krei tiom da mono kiom eble, por revigligi la ekonomion (per pliaj kreditoj). Bedaŭrinde, la tradicia ekonomia aktivo (produktiva) ne kreskas, ĉar la financaj spekulaciaj monmovoj plu determinas altan interezon por la bankaj kreditoj. Do mi prognozas ke ni spertos pli akran inflacion, kaj eventualan troan stagnon de la produktiva ekonomio.
Ĉar laŭ mi la tradicia ekonomio subtenas la spekulacian, povas okazi subita spekulacian fidoperdo, kaj do, iu forta krizo. Aldone, al mi gravas ke la sistemo mem malpermesas daŭripovan ekonomion.
Laŭ mi, tre gravas ke homoj komprenu la valoron de mono. Se la valoro de la mono altiĝas, banko povus doni krediton al negativa 1% (preni 1000€, redoni 990€ devige post iom da tempo). Tiu procento devus adaptiĝi al monvalora altiĝo pro teĥnologia evoluo. Tamen ne tiom simplas, ĉar la ideo de negativaj interezoj povas tuj ĉesigi la bezonatan konstantan kreiĝon de entreprenistoj kaj laboremuloj. Laŭ mi ĉio ĉi montras maltaŭgon de kapitalismo por tiu ĉi planedo. Se aldone konsideri la malavantaĝojn de la financa sistemo al homoj ne partoprenantaj ĝin, tiu ĉi sistemo kreas grandajn problemojn por la nuna kaj la estonta homaro.
Mi simple vomis tion, kion mi nun komprenetas. Espereble iu malkovros al mi erarojn!
En la antaŭa artikolo mi skribis, ke la inflacion kaŭzas tio, ke la bankoj ne donas krediton kun nula aŭ negativa interezo. Mi hodiaŭ malkovris, ke tiun parton mi komprenis tute erare.
Se vi tralegas miajn konkludojn, vi eble divenos gravan missupozon. Mi erare supozis, ke la mono enspezita de la privataj bankoj akumuliĝas, kaj ne estas plu elspezata en la merkato. Kompreneble la bankistoj aĉetas varojn kaj servojn. Do, tiusence, la kredito de la bankoj funkcias kiel normala varo, kies prezo konsistas el la kontraktaj interezoj.
Do mi nun opinias ke inflacio aperas de tio, ke iuj homoj (ĉu multaj aŭ malmultaj, sed sume) akumulas monon, kaj ĝin ne uzas por pluaj aĉetoj de servoj.
Simile, mi supozis ke la Centra Banko riĉiĝas, kiam ĝi ricevas la interesojn de la pruntita mono (ĉu al bankoj, ĉu al registaro). Tamen mi nun opinias, ke ili ŝajne detruas tiun monon. Aŭ vi povas konsideri ke tiu mono reiras al novaj kreditoj por la bankoj aŭ la registaro, kaj ke la Centra Banko ne kreas do tiom da mono; parte venas de la interesoj.
Mi iom komprenas nun la politikon de la Centra Banko pri la altigo de la interbanka prunta interezo por malaltigi la inflacion, kiu laŭ mi havas la celon malaltigi la suman kvanton de novaj kreditoj. Mi pensas ke tiu movo iom okazigas, kaj teorie devas okazigi ke tiuj, kiuj akumulis monon, ekuzu ĝin.
Mi volas prikomenti la trian parton de Zeitgeist, kiu parolas pri la Federal Reserve.
Tie ili diras, ke la Centra Banko usona (la Federal Reserve) enspezas pro la interezoj, kiujn ĝi ricevas de kredito, kiun povas doni per mona printado (aŭ elektronika mondono al ŝuldonto). Malkonsente, mi opinias ke la Centraj Bankoj ne enspezas tiujn interesojn, ĉar tiu banko mem devas reguli la ekonomion per la elekto de tiu pozitiva interezo, *ne enspezi*. Alie, ĝi certe povus konduti kontraŭe al celo reguli la ekonomion. Mi eksplikis en mia antaŭa artikoleto, ke laŭ mi la Centra Banko detruas la monon enspezitan per la interezo.
En la dokumentalo ili klarigas ke la ŝtato prenas tro da kredito de la Centra Banko, kaj tial konstante altigas la Publikan Monŝuldon. Kaj ili daŭrigas, ke la plej multo da impoŝtoj pagataj de la popolo iras al pago de tiu Publika Monŝuldo. Aldone ili proponas ne pagi rektan impoŝton (la impoŝton sur rento). Malkonsente, mi pensas ke plej oportunas la rektaj impoŝtoj por ke la ŝtato enspezu monon. La civitanoj preferu la rektajn impoŝtojn, ĉar laŭ esenca celo, ili devas taŭgi por ke la plej riĉaj plej pagu impoŝtojn, kaj la malplej riĉaj, malplej pagu. Tia dokumentalo ne devus proponi abolon de rektaj impoŝtoj, malgraŭ tio ke leĝe ili eble ne ekzistas en usono. Due, la ŝtato devas iel adekvatigi la monenspezon per impoŝtoj kun la publikaj elspezoj, kaj ne postuli kreon de mono. Alie, tiu konstanta kreo de mono far la Centar Banko por la ŝtato iĝas kvazaŭ nova impoŝto por la popolo (elprinto de nova mono malvalorigas la valuton, do, la ŝparitan monon kaj portempe la salajrojn de la civitanoj, rabe de la civitanoj por la ŝtato). Trie, laŭ mi la ŝtato ne pagas la interezojn de la Publika Ŝuldo *nur* per kreskigo de la Publika Ŝuldo (plia kredito al Federal Reserve), sed ankaŭ per la mono kiun la Centra Banko kreis kaj distribuis tra la privataj bankoj al entreprenistoj kaj kreditatoj.
La Centraj Bankoj estas regataj ne de la registaroj de la koncernaj landoj, sed de aro da privataj bankistoj kaj ekonomistoj. La centra banko havas gravan rolon en la stabiligado kaj fidindigado de la ekonomio per du arbitraj operacioj:
Kelkaj konspiraciemuloj opinias ke la Centrajn Bankojn devus kontroli la registaro, ĉefe pro tio ke se la ekonomio ne stabilas aŭ ne fidindas, la civitanoj povos la registaron kulpi, per voĉdono ĝin puni, kaj elekti alian registaron.
Aliaj pensas ke ĝuste la Centran Bankon devas kontroli ne registaro, ĉar 1) la politikistoj havas aliajn zorgojn (plaĉi al la popolo, ktp.) ol zorgi pri la ekonomio. 2) Ŝanĝoj en la registaro povas okazigi ŝanĝojn en la mona politiko; tio tuj okazigas, ke la ekonomio ne fidindas. 3) La Centran Bankon devas stabiligi kaj fidindigi la ekonomion. Do ĝin kontrolu tiuj, kiuj volas ke la ekonomio estu stabila: bankistoj kaj gravaj ekonomistoj.
La privataj bankistoj bezonas ke la popolo fidu la ekonomion. Alie, la popolo ne engaĝiĝos en kreditoj (la nura varo vendata de la privataj bankoj (ekster financoj), per kiuj bankoj enspezas monon), kaj eble eĉ decidos ŝpari monon anstataŭ aĉetadi (halti la interŝanĝon de mono). Do la bankistoj ricevas avantaĝon nur tiam, kiam la ekonomio stabilas kaj fidindas. Mi pensas ke ankaŭ la popolo bezonas tion, ke la ekonomio stabilu kaj estu fidinda.
En miaj lastatagaj komprenoj mi ankoraŭ ne metis la financojn (valutaj kaj akciaj merkatoj) en la ludo, kaj ne atentis la ekvilibron inter oferto kaj demando. Mi pensas ke tiu ĉi lasta ekvilibro taŭgas preskaŭ nur por unuopaj varoj, kaj ne por ĉiuj varoj komune (kiel en miaj lastaj ekzemploj de stabila ekonomio). Pri la valutaj kaj akciaj merkatoj... ilin oni povas kompreni kiel normala interŝanĝo de mono por 'virtualaj' varoj (imagata valoro de akcioj aŭ moneroj). Bedaŭrinde la financoj movas iom post iom pli kaj pli da mono, do, iĝante pli kaj pli gravaj rilate decidojn de la Centra Banko koncerne la globalan ekonomion. Tio okazas, malgravigante la kutiman komercan ekonomion, do, malkonvene al ĝi.
No aconsegueixo entendre perquè alguns economistes defensen actualment el control democràtic del Banc Central. En resposta a l'article d'en Juan Torres López i amb alguna referència a aquest altre (amb grans intervencions) he contestat:
Yo entiendo que el Banco Central está para garantizar la *estabilidad* de la economía. Yo asumo que esa *estabilidad* es lo que más nos conviene a todos, asalariados y empresarios.
Y entiendo una razón para que los BCs no estén controlados democráticamente: vale más que el BC lo controle gente que esté muy interesada en la estabilidad de la economia, que no el gobierno, elegido democráticamente de vez en cuando. Ya ves los políticos que dirigen, por ejemplo, España. Crees que tendríamos una economia más estable si esos políticos se encargaran de la política monetaria?
Yo lo veo un poco como esos casos del siglo 19 y principios del 20, en que los banqueros y ricos empezaron a construir muchas escuelas y hasta universidades *antes que los gobiernos*, ya que a esos banqueros les interesaba mucho tener gente hábil para controlar la economia.
Los BCs creo que los dirigen, principalmente, grandes banqueros privados y expertos en economia (de algunas universidades). A mi entender, los expertos aportan ciencia al asunto, así como los banqueros aportan una fuerte motivación para que la economia sea estable, ya que creo que así es como ellos ganan dinero (cuando tienen más r garantias de que los créditos sean saldados por los creditores).
En un anterior comentario al pasado artículo sobre los BCs alguien mencionó que la reducción de la masa de crédito mediante subida de los tipos de interés puede reducir la oferta, y por lo tanto, a lo mejor no reduciria la inflación. Bien, yo creo que la inflación, por medirse mediante el IPC (con productos básicos), está más influenciada por la creación de dinero que por la oferta y la demanda. Dado que por el sistema de crédito usado en europa (el sistema fraccionario de creación de dinero) se basa en la creación de dinero, la reducción de la masa de credito ayuda a rebajar la inflación.
Por causas similares, creo que las inyecciones directas de liquidez de los BCs contribuyen a elevar la inflación, pero supongo que tienen que hacerlo para que los bancos continuen siendo solventes (para los depositores, sobretodo) y la gente no pierda la confianza en la economia. A mi me parece muy reducido el coeficiente de caja que tienen los bancos privados europeos (del 2%), y si con esas cifras la gente pierde la confianza en la economia, se puede desatar una importante crisis económica de falta de solvencia para los depositores.
Si alguien mira la cantidad de dinero que han creado los bancos centrales en los últimos años, seguro que se trata de cifras altísimas. Pero en el sistema en que vivimos, hace falta asegurar que aunque haya mejora tecnológica (reducción de los costes de producción), se garantice la no-devaluación del dinero. Así que la creación de dinero tiene que igualar *almenos* el ritmo de innovación tecnológica. Nadie dudará que en los últimos decenios ha habido mucha innovación. Los precios de las cosas suben, pero los salarios acaban bajando.
Por otro lado, "Pinchazo" habló en anteriores comentarios sobre la retención de dinero, y de la rebaja del consumo. Yo creo que cualquier retención de dinero obliga a los bancos centrales a crear más, ya que hace falta mantener la actividad económica (compras y ventas) para que no suba el paro. Hace falta que haya dinero en circulación. Por eso el banco central ahora mantiene los tipos de interés altos (tiene que bajar la inflación), aunque no los sube más e inyecta dinero (la economia no puede pararse debido a los créditos altos).
Por supuesto, cuando se crea dinero (por crédito del banco central a los privados), estos bancos privados son los encargados de *repartirlo* entre la población. Esto puede parecer injusto, pero como al banco le interesa escoger bien a los creditores (por propio interés), supongo que ya se encargará de que el dinero vaya a manos de gente que sepa aprovecharlo (creando "riqueza" (wealth) y calidad de vida, como por ejemplo mejorando procesos de producción).
El problema de este sistema es que los asalariados son los últimos en enterarse de la inyección de dinero. Primero obtienen el dinero los empresarios y banqueros, y mas tarde esto llega a los asalariados (quien, se supone, es quien menos aprovecha el dinero, hablando de economia y riqueza mundial, claro).
Si el BC se pasa creando dinero (o los bancos privados, mediante el sistema fraccionario), creo que aparece inflación. Pero ya he dicho que el banco debe hacerlo para no frenar la actividad económica, y, también importante, para que la gente continue fiandose de la economia.
Creo que la *peor* acción que se puede hacer para salir de la crisis es alzar el grito al cielo, haciendo que la gente pierda la confianza en el sistema económico. Esta falta de confianza creo que crea inflación en si misma (por la acumulación de dinero y freno de la actividad económica).
Supongo que los grandes acumuladores de fortunas son más culpables de la inflación, que no el ahorro de los asalariados. Eso es cierto.
Pero no creo que los bancos privados obtengan un gran beneficio al controlar la política monetaria a través de la dirección del BC... y por ahora creo que éste sistema permite una economia más estable que no el control democrático (tal como tenemos los porcentajes de protagonismo político en nuestro país y europa).
Donde veo grandes problemas es en los mercados financieros y en la corrupción, ya que eso quita dinero al gobierno, y además crea una economia (intercambio de dinero) en la que no todo el mundo participa (sobretodo, los honrados), y que cada vez es más importante en la economia global. Y creo que las decisiones del banco central se toman respecto a la economia global, y no a la economia de los productos del IPC.
En ATTAC-Catalunya ili starigis grupeton por lerni kaj diskuti pli profunde la aferojn, kiujn oni lernas en la kursoj pri ekonomio.
La venontajn semajnojn ni pritraktos la Mondan Komercan Organizon, surbaze de libro de Susan George: "Ni metu la MKO en gxian lokon". Fakte ĉiu partoprenanto devas prepari propran esploron ĝeneralan pri la temo, kaj iel prezenti ĝin, por starigi debatojn kaj demandojn.
Ŝajne mi aĉetu ĝin - alie mi apenaŭ povos partopreni la diskuton.
(en català més avall)
Hieraŭ mi provis kdump (legetu la ligon :). Mi miris, ke la Linuksa kerno havas tiun eblecon!
Nia portebla komputilo ne havas serian pordon, kaj spertas blokiĝojn de tempo al tempo. Pro tio ke ni uzas X.org, ni ne vidas la komentojn de la Kernel Panic aŭ OOPS. Tiu kdump permesos al mi esplori, kio okazas tie. Mi jam atendas la denovan blokiĝon!
Ahir vaig provar el kdump. Vaig quedar parat de que el nucli de Linux permeti fer una cosa com aquesta!
El nostre portàtil no té port sèrie, i se'ns penja de tant en tant. Utilitzem X.org, i per això no podem veure el comentari del Kernel Panic o l'OOPS. El kdump em permetrà esbrinar, què passa al portàtil quan es penja. Ja espero amb candeletes que es pengi de nou!
Aquí teniu la xerrada d'en Martí Subirà, amb un company d'Attac (no recordo el seu nom :), de "El saqueig d'allò comú mitjançant els paradisos fiscals". Feia servir una pissarra, amb dibuixos esquemàtics acompanyant l'explicació, però bé, crec que ho podreu entendre quasi tot: vicerveza.homeunix.net/~viric/filmoj/xerrades/saqueig-comu-paradisos-fiscals.wma [26MiB]
També penjo el que van dir els de Joan Bardina, "Sistema financer, frau bancari, diner nominatiu", després de mostrar la pel·lícula "Money as Debt / El dinero es deuda": vicerveza.homeunix.net/~viric/filmoj/xerrades/joan-bardina.wma [13 MiB]
Ara mateix també tinc gravada la de "Baixos salaris, deslocalitzacions, acomiadaments i pactes socials" (dankon Anna!): vicerveza.homeunix.net/~viric/filmoj/xerrades/sous-treball-precari.wav [19 MiB]
Vaig deixar una altra gravadora a un amic, que va gravar un parell o tres de xerrades més, però que encara no me l'ha tornada. Més endavant podré donar més enllaços, espero.
Ŝajne al ni ĉiuj klaras, ke ni tro eluzas nian planedon, por kontentigi nin. Do, al ni ĉiuj devus interesi ne elĉerpi la planedajn naturajn provizojn.
Al mi gravas la maniero atingi tian celon: malkreskon. Mi citu iujn gravaĵojn al mi:
Kelkaj ekologistoj proponas aĉeti malpli. Mi ĝenerale kontraŭas tion, pro kelkaj gravaj ekonomiaj kaŭzoj, ĉiuj rilataj al la t.n. ekonomia aktiveco. La ekonomistoj uzas tiun terminon por paroli pri la mezuro de la kvanto de interŝanĝo de mono inter homoj, en difinita tempo. Ju pli da vendoj/acxetoj (mone), des pli da ekonomia aktiveco. Ĝenerale, ju pli da ekonomia aktiveco, des pli da eblecoj por labori, kaj reciproke. Malrapidigo de la ekonomia aktiveco okazigas, forte ligite, senlaboron. En nia kapitalisma mondo, klaras ke ne eblas vivi sen labori, ĉar ne eblas vivi sen enspezoj. Ni bezonas enspezi, ĉar por satigi niajn vivo-bezojnojn, ni devas elspezi. Do se malrapidiĝas la ekonomia aktiveco, iuj suferos.
Kiam malrapidiĝas la ekonomia aktiveco? Ekzemple, ĝenerale, se ni malpli aĉetas, aŭ eĉ se ni malpli elspezas. Do jen unu kialo por ne sekvi la rekomendojn de la ekologistoj.
Mi citu alian problemon de la problemo de tiu ekologisma propono... Mi pensas ke, se homoj malpli elspezas, pli ŝparas. Ŝajne ties salajro ne malaltiĝas samtempe kun la elspezoj, do tio signifas ke tiuj homoj ŝparos pli da mono. Se tiuj homoj tenas sian ŝparitan monon en bankokontoj, per malaltigo de elspezoj, ni kvazaŭ agas tiel: Mi ĉesu kontribui al fluo de aĉetado-vendado de varoj, kaj cedu por tempo mian monon al la bankistoj, por ke ilin ĝin profitu pli saĝe.. Eble iuj jam rimarkis iun problemon en tiu agmaniero.
Kion faras bankistoj per nia mono? Ĝenerale ili ĝin investas en financaj varoj. Oni distingas la financajn varojn de la produktaj varoj. En la unua grupo ni klasifikas la kreditojn, la vendo-aĉeton spekulativan de valutoj, de akcioj, de ŝuldoj. Ĉiuj tiuj negocoj produktas neniun varon, neniun valoron al la homaro - nur provokas monan interŝanĝon, tute kazine (pro spekulativeco). Tiu mona interŝanĝo okazas ĝenerale inter teritorioj (ĉu landoj ĉu regionoj), kaj se ĝi iĝas grava (kompara al la mona interŝanĝo por produktaj varoj), tio povas ruinigi aŭ riĉigi tiun teritorion. Kiam mi parolas pri riĉigo aŭ ruinigo de teritorio, mi parolas pri la homoj tie vivantaj. Ekzemple, en la valuta merkato, kazine la valoroj de la valutoj ŝanĝiĝas, same kiel en vetoj por ĉevaloj (landaj ekonomioj). Simile, pri la akcia-merkato, kvankam rilate al entreprenoj. En Eŭropunio, nia valuto Euro havas tian valoron internacie, ĉar veto-ludantoj tiel opinias. Kaj se iu ludanto havas sufiĉon da veto sur unu valuto, ĝi povas decidi tiun valoron (George Soros ŝatas tian ludon: malvalorigi valutojn).
Se la ekonomia aktiveco rilate al financaj varoj multe pli gravas ol la de produktaj varoj, tio faras ke ĉiuj indeksoj (mezuroj) pri la bonfarto ekonomia de la lando pli venos de statistikoj de la financaj merkatoj, ol de la produktivaj merkatoj. Tio pli malpli signifas ke la ekonomiaj mezuroj venos pli de (analogie) kazinaj ludoj, kun la rilata ĝenerala risko de tiaj ludoj. Aldone, se ni ne ludas en tiuj financaj merkatoj (per iaj investoj), nia bonfarto jam ne korelativos kun tiu de la landaj ĝeneralaj ekonomiaj mezuroj. En tiaj kazoj, la politikaj estroj kutime diras "Nia lando bonegas", kaj multaj landanoj diras "Mia vivo ne tiom bonegas".
Do, kio, se ni decidas pli ŝpari en niaj bankokontoj, pro malplia aĉetado... ni akcentigas la ekonomiajn financajn ludojn. Brile, ĉu ne?
Kiel do mi agas por malkresko? Mi ne speciale aĉetas malmulton, mi ŝparas mian monon en la banko TrioDos (kiu ne ludas en financaj merkatoj), kaj aldone aktivetas en ekonomiaj rondoj, speciale por lernado kaj instruado. Mi opinias ke necesas ŝanĝi la ekonomiajn regulojn. Ekzemple, mi pensas ke ni atingos malkreskon nur kaze ke oni ne bezonos labori (aŭ tiom labori) por vivi. Tial mi favoras diversajn ekonomiajn proponojn, kiel la Bazan Renton. Tamen, ŝajne tio malrapidigos la evoluadon de la produktivaj teĥnikoj. Elteneble. Eble hobie oni esploros pli profitan sciencon. :)
Mi pensas ke la ekologismemaj homoj bezonas iom pli da sintrudo en ekonomion, ol en la vendo-aĉetado de varoj. La ŝtato, la registaro, decidas ekonomiajn regulojn laŭ la popolaj petoj (demokratio). Tamen mi pensas ke la amaskomunikiloj (subtenataj de monpovuloj kazinludemaj) klopodas komplikigi la ekonomiajn novaĵojn, por ke apenaŭ homoj komprenu.