December 2007
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

December 2008 (1)
November 2008 (3)
September 2008 (2)
August 2008 (2)
July 2008 (1)
June 2008 (7)
May 2008 (2)
April 2008 (6)
March 2008 (1)
February 2008 (7)
January 2008 (11)
December 2007 (16)

December 9, 2007

Dokumentalo pri Chávez

Mi ĵus spektis la dokumentalon "Hugo Chávez. La revolución no será televisada.".

En ĝi oni tre klare montras kio okazis dum la 2002a puĉo kontraŭ Chávez. Kaj multon klarigas pri la privataj amaskomunikiloj kiuj tiom atakas la prezidenton. Ĉio kun intervjuoj kaj rektaj paroloj al kamerao fare de la travivantoj, aŭ per rektaj registraĵoj de la amaskomunikiloj; preskaŭ sen eksplika fona voĉo.

Mi plu miras, kion travivis kaj travivas la Venezŭelanoj.

Published at 00:51 / 5 comments / 1587 visits
This post is public

December 9, 2007

FM-sendilon

Mi decidis aĉeti FM-sendilon por mia hejmo. Mi havas porteblajn FM-ricevilojn, sed ĝenerale mi volas ĉiam aŭskulti MP3ojn. Plej ofte min interesas sondokumentaloj, sed ankaŭ muzikon ne popularan mi ŝatus aŭdi de tempo al tempo.

Do jen, mi decidis elspezi 9€ (kun sendokostoj) tra e-bay por aĉeti tiun ĉi fm-sendilon, ŝajne farita de ekspluataj ĉinoj, ĉar tion (mi esperas) sendos iu de Honkongo. Mi neniom povas kompreni tiun koston.

Mi aĉetus pli multekoste, se mi certus ke ĝin produktis ne ekspluataj homoj. Sed verdire, mi povas aĉeti similan FM-sendilon en Katalunio pli koste, kaj ŝajne ĝi venos de samkondiĉa fabriko.

Published at 20:08 / 0 comments / 433 visits
This post is public

( 2 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...