December 2007
  Sun Mon Tue Wed Thu Fri Sat  
              1  
  2 3 4 5 6 7 8  
  9 10 11 12 13 14 15  
  16 17 18 19 20 21 22  
  23 24 25 26 27 28 29  
  30 31            

Archives

December 2008 (1)
November 2008 (3)
September 2008 (2)
August 2008 (2)
July 2008 (1)
June 2008 (7)
May 2008 (2)
April 2008 (6)
March 2008 (1)
February 2008 (7)
January 2008 (11)
December 2007 (16)

December 30, 2007

Pliaj dokumentaloj

Mi spektis la jenajn dokumentalojn la lastan semajnon:

  • Rise of the video (war) game - kiel la usona armeo interesiĝis pri la militaj televidaj ludoj, kaj ekpartoprenis tiun ludan industrion por trejnado kaj varbado de novaj soldatoj. Kial tiuj ludoj tiom gravas en la nunaj kaj estontaj militoj.
  • La juĝoj de Henry Kissinger - Mirinda raporto pri la genocidoj organizitaj de Kissinger, paca nobelpremiito. Mi antaŭ ol tio ĉi, apenaŭ ion sciis pri la milito en Vjetnamio, la atako al Kamboĝo, la armila helpo kontraŭ Orienta Timoro, ...
  • Kiel oni organizis la balotan fraŭdon en Meksikio? (¿Cómo se hizo el fraude electoral en México?) - Andrés Manuel López Obrador malgajnis kontraŭ Felipe Calderón.
  • Seksaj perfortoj, kaj la Vatikana protekto rilate al tiu temo. Kiel la Vatikano, speciale organizite de Racinger (Benedikto la Deksesa), protektas la seksperfortemajn (al infanoj) pastrojn, malhelpe al la leĝaj aŭtoritatoj. Ili aŭ protektas tiujn pastrojn en la Vatikano mem (en la Vatikana teritorio, aliaj ŝtatoj ne havas leĝan povon), aŭ simple ŝanĝas ago-urbon de la pastroj, aldone al ĝenerala silentigo kaj sekretigo rilate al la tuta informo de la infanaj seksperfortoj.
  • Unreported World - Colombia: Cocaine City. Kiel la kokaino, korupto, gerilistoj kaj kontraŭgerilistoj, afektegas la vivon en iuj urbetoj.
  • La lernejo de la Amerikoj (La escuela de las américas) - impresa raporto pri lernejo en usono, kiu instruas al hispanamerikuloj militajn teĥnikojn. Laŭ usono, ili tion faras por sekurigi la landon. Rezulte, almenaŭ 1% de la diplomitoj en tiu lernejo rezultiĝis amasmurdistoj, diktatoroj kaj genocidoj en la suda ameriko. La lernejo plu aktivas, kaj de ĉiuj flankoj ĝi utilas por bremsi perforte ajnan kontraŭusonan movadon en la suda ameriko.

Multajn el tiuj dokumentaloj mi akiris danke al amiko Raúl, kiu ilin disponigas ĉe esperanto.etsid.upv.es/documentales .

Published at 15:19 / 0 comments / 1546 visits
This post is public

( 1 post )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...