| December 2007 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | ||||||||
| 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | ||
| 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | ||
| 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | ||
| 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | ||
| 30 | 31 | |||||||
| December 2007 | ||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Sun | Mon | Tue | Wed | Thu | Fri | Sat | ||
| 1 | ||||||||
| 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | ||
| 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | ||
| 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | ||
| 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | ||
| 30 | 31 | |||||||
Anant a la web de la generalitat podeu trobar com actualitzar l'ortografia dels vostres cognoms al català. Omplint un símple formulari web, rebreu un certificat per correu que podeu utilitzar al vostre Registre Civil per actualitzar el llibre de família. Jo ho he fet per canviar una 's' a 'ss'.
Tiuj, kiuj havis sian familinomon hispanigitan pro antaŭaj hispanaj reĝimoj, kaj nun volas rehavi la katalunan ortografion, povas iri al la retejo de la generalitat. Per simpla plenigo de retpaĝaj tekstujoj, vi ricevos hejme paperan certigilon de via ortografia ŝanĝo, kiun vi povos uzi en la Civita Registrejo por ŝanĝi la Familian Libron. Mi ŝanĝis familinomeron de "s" al "ss".
Mi aĉetis ĉi libron (Genesis - the evolution of a rock band, de Armando Gallo), kiu priskribas la unuajn jarojn de Genesis kun multego da intervjueroj proze, unuflue. Mi tre ŝatas ties skribojn. Fakte, ĝi komencas per:
I FIRST saw Genesis on 24 January 1971. I remember it very welll because it was my birthday and Van Der Graaf Generator - my favourite English band at the time - were playing at the Lyceum in London. Genesis were to open the show
Mi diru, ke laŭ anglaj grupoj, mi plej ŝatas Genesis and Van Der Graaf Generator. Interesa koincido kun la verkisto de la libro!
.Mi aĉetis ĝin brokante al Bookbarn International, tra Iberlibro, kontraŭ ĉirkaŭ 25€.
Mi ĵus spektis la dokumentalon "Hugo Chávez. La revolución no será televisada.".
En ĝi oni tre klare montras kio okazis dum la 2002a puĉo kontraŭ Chávez. Kaj multon klarigas pri la privataj amaskomunikiloj kiuj tiom atakas la prezidenton. Ĉio kun intervjuoj kaj rektaj paroloj al kamerao fare de la travivantoj, aŭ per rektaj registraĵoj de la amaskomunikiloj; preskaŭ sen eksplika fona voĉo.
Mi plu miras, kion travivis kaj travivas la Venezŭelanoj.
Mi decidis aĉeti FM-sendilon por mia hejmo. Mi havas porteblajn FM-ricevilojn, sed ĝenerale mi volas ĉiam aŭskulti MP3ojn. Plej ofte min interesas sondokumentaloj, sed ankaŭ muzikon ne popularan mi ŝatus aŭdi de tempo al tempo.
Do jen, mi decidis elspezi 9€ (kun sendokostoj) tra e-bay por aĉeti tiun ĉi fm-sendilon, ŝajne farita de ekspluataj ĉinoj, ĉar tion (mi esperas) sendos iu de Honkongo. Mi neniom povas kompreni tiun koston.
Mi aĉetus pli multekoste, se mi certus ke ĝin produktis ne ekspluataj homoj. Sed verdire, mi povas aĉeti similan FM-sendilon en Katalunio pli koste, kaj ŝajne ĝi venos de samkondiĉa fabriko.
En Hispanio la ŝtato proponas diversajn loteriojn. En unu, vi aĉetas 5-ciferan bileton. En alia, vi elektas 6 numerojn el numeroj inter 1 kaj 49. Oni enkondukis ankaŭ aliajn, kies funkcion mi ne komprenas.
Mi miras, kiel oni leĝe permesas loteriojn. Pro du gravaj kialoj:
Amiko opinias ke, temante pri tiom granda trompo, nepre la ŝtato (honore) klopodos regi ĝin kaj profiti el ĝi.
Ĉar de tia loterio, la ŝtato enspezas grandan procenton de la negocaj enspezoj, mi opinias ke la nacia loterio agas ankaŭ kiel nova imposto. Estas impostoj pro salajro enspezita, pro perkapitala mono enspezita, kaj jen la loterio: pro malsaĝo. Imposto pro malsaĝo.
Iuj publikigas filmetojn de ŝatataj kantoj de ŝatataj grupoj. Do jen, vi konu kanton (tre faman) de tiu Genesis (The Musical Box), kiu al mi plaĉas:
Vidu ankaŭ unu de Van Der Graaf Generator (A plage of lighthouse keepers, part 1):
Al mi plaĉas ĉiuj kantoj de VDGG ĝenerale, sed Genesis nur vere vere plaĉas al mi dum la tempo kiam tie estis Steve Hackett kaj Peter Gabriel. Ankaŭ la unuaj nur kun Gabriel sufiĉe plaĉas. Ĉio cetera de Genesis, laŭ mi, merdo.
Mi neniam zorgis pri la regiono elektita en mia DVDlegilo. Fakte mi neniam decidis gxin. Kaj gxis nun havis neniun problemon.
Tamen la lastan semajnon mi akiris du DVDojn, kiujn mi ne povis ludi bone. Mi apenaux pensis pri problemo pro ne elekto de regiono en mia DVDaparato. Fine, per dissendolisto mi trafis sugeston pri tia eraro.
Per la programo regionset mi decidis la regionon 2 por miaj RPC-Phase 2 legiloj. Ambaux, kiujn mi posedas, permesas nur 5 sxangxojn.
Onidire ekzistas diversaj internaj kontrolprogramoj por la legilo, kiuj permesos iom ajn da regionaj sxangxoj.
Aquí teniu les dues noves conferències:
Per les cinc conferències d'Economia Bàsica de l'Arcadi Oliveres, visteu l'escriptura al meuantic bloc
Date: Tue, 18 Dec 2007 19:06:12 +0300 From: Andrew Pantyukhin To: Lluis Batlle i Rossell Subject: tm in FreeBSD Hi! I have just added tm to FreeBSD ports collection. Unfortunately, I didn't have enough time and expertise to port Ethernet functionality. www.freshports.org/sysutils/tm Thanks for yet another nice tool! tm is great for teaching Unix classes, where multiuser screen(1) is a bit overkill.
Tie, kie mi laboras, mi ricevis donacon: la sunŝarĝilon Solio, kiu laŭ amazon kostas $100.
Ĝi havas 1600mAh baterion, kaj ĝi ŝarĝeblas per suno (plene, dum 8-10h de ekspozicio, ili diras). Poste, per tiu ŝarĝita baterio vi povas ŝarĝi multajn aparatojn. Miakaze, mi povas ŝarĝi mian poŝtelefonon, kaj tiun de mia edzino. Mia poŝtelefono havas 700mAh baterion, do per sola ŝarĝo de Solio, mi povas ŝarĝi dufoje mian poŝtelefonon.
En la laborejo, estroj starigis peton, ke oni proponu solvojn, por malaltigi la energian elspezon de la firmao. Mi proponis ke la homoj de IT (tiuj, kiuj agordas la komputilojn de la laboristoj), agordu plej bone kiom eble la energiŝparajn kapablojn de la komputiloj. Fakte ĉe ni, tiuj de IT neniom agordis tiurilate de antaŭ longe, kaj multegaj komputiloj restas ŝaltitaj ĉiam, sen ajna energiŝparo. Eĉ por ekranoj ili ĝenerale ne agordis.
Mian proponon estroj elektis kiel unu el la dek plej bonaj (en la senco, realigeblaj kaj profitaj). Tial mi ricevis Solion.
Mi ne povis provi ankoraŭ la sunŝarĝon, ĉar dekomence mi la baterion ŝarĝis de elektra reto (jes, ankaŭ tiel eblas ŝarĝi la Solion!). Tio koincidis kun tio, ke mi havis la hejmajn poŝtelefonojn kun plena ŝarĝo, do mi ne povis profiti ankoraŭ la elektron de la Solio. Aldone, de ĵaudo (la tago de la donaco) ne sunas sur Barcelono. Sed mi rimarkis ke ĝi ŝarĝas ankaŭ tra nuboj, eĉ tra densaj. Ĝi montras ruĝan lumon je ŝarĝado, do eblas kontroli ĉu ŝarĝiĝas ĉu ne. Je sperto, mi eble skribos ĉi tien denove.
Mi spektis la jenajn dokumentalojn la lastan semajnon:
Multajn el tiuj dokumentaloj mi akiris danke al amiko Raúl, kiu ilin disponigas ĉe esperanto.etsid.upv.es/documentales .