Archives

December 2008 (1)
November 2008 (3)
September 2008 (2)
August 2008 (2)
July 2008 (1)
June 2008 (7)
May 2008 (2)
April 2008 (6)
March 2008 (1)
February 2008 (7)
January 2008 (11)
December 2007 (16)

December 4, 2007

Ekonomio kaj Demandu Ateiston

Mi invitas vin al novaj grupoj esperantaj "Ekonomio" kaj "Demandu ateiston". Mi pensas ke tiuj temoj interesas homojn, speciale mondskale. Do ni profitu internacian lingvon por diskuti plurlandajn opiniojn.
Published at 13:10 / 0 comments / 338 visits
This post is public

December 6, 2007

La Batalo por la Monda Ekonomio

Mi aŭdis la dokumentalon filman PBS Commanding Heights - The Battle for the World Economy. Ĝi havas tri partojn po 2h, laŭ historia ordo: 1. The battle of ideas (komunismo, kapitalismo...) 2. The agony of reform (kiel libera merkato helpas la ekonomion de fiaskitaj komunismoj/socialismoj) 3. The new rules of the game (kiel funkcias nun la libera merkato, kie ĝi ne funkcias sufiĉe bone, ...) Rimarku en la ligo la patronintojn de la dokumentalo. :) Kutime mi ne spektas dokumentalojn tiom favorajn al kapitalismo, simple ĉar mi ne havas tian oportunon. Laŭ miaj serĉlokoj, mi trovas kutime socialismemajn, ktp.
Published at 01:30 / 0 comments / 368 visits
This post is public

December 7, 2007

Ĝisdatigo de familinomoj / Actualització de cognoms

Anant a la web de la generalitat podeu trobar com actualitzar l'ortografia dels vostres cognoms al català. Omplint un símple formulari web, rebreu un certificat per correu que podeu utilitzar al vostre Registre Civil per actualitzar el llibre de família. Jo ho he fet per canviar una 's' a 'ss'.

Tiuj, kiuj havis sian familinomon hispanigitan pro antaŭaj hispanaj reĝimoj, kaj nun volas rehavi la katalunan ortografion, povas iri al la retejo de la generalitat. Per simpla plenigo de retpaĝaj tekstujoj, vi ricevos hejme paperan certigilon de via ortografia ŝanĝo, kiun vi povos uzi en la Civita Registrejo por ŝanĝi la Familian Libron. Mi ŝanĝis familinomeron de "s" al "ss".

Published at 14:40 / 0 comments / 271 visits
This post is public

December 7, 2007

Genesis: the evolution of a rock band

Mi aĉetis ĉi libron (Genesis - the evolution of a rock band, de Armando Gallo), kiu priskribas la unuajn jarojn de Genesis kun multego da intervjueroj proze, unuflue. Mi tre ŝatas ties skribojn. Fakte, ĝi komencas per:

I FIRST saw Genesis on 24 January 1971. I remember it very welll because it was my birthday and Van Der Graaf Generator - my favourite English band at the time - were playing at the Lyceum in London. Genesis were to open the show

Mi diru, ke laŭ anglaj grupoj, mi plej ŝatas Genesis and Van Der Graaf Generator. Interesa koincido kun la verkisto de la libro!

.

Mi aĉetis ĝin brokante al Bookbarn International, tra Iberlibro, kontraŭ ĉirkaŭ 25€.

Published at 19:24 / 8 comments / 1135 visits
This post is public

December 9, 2007

Dokumentalo pri Chávez

Mi ĵus spektis la dokumentalon "Hugo Chávez. La revolución no será televisada.".

En ĝi oni tre klare montras kio okazis dum la 2002a puĉo kontraŭ Chávez. Kaj multon klarigas pri la privataj amaskomunikiloj kiuj tiom atakas la prezidenton. Ĉio kun intervjuoj kaj rektaj paroloj al kamerao fare de la travivantoj, aŭ per rektaj registraĵoj de la amaskomunikiloj; preskaŭ sen eksplika fona voĉo.

Mi plu miras, kion travivis kaj travivas la Venezŭelanoj.

Published at 00:51 / 5 comments / 1581 visits
This post is public

December 9, 2007

FM-sendilon

Mi decidis aĉeti FM-sendilon por mia hejmo. Mi havas porteblajn FM-ricevilojn, sed ĝenerale mi volas ĉiam aŭskulti MP3ojn. Plej ofte min interesas sondokumentaloj, sed ankaŭ muzikon ne popularan mi ŝatus aŭdi de tempo al tempo.

Do jen, mi decidis elspezi 9€ (kun sendokostoj) tra e-bay por aĉeti tiun ĉi fm-sendilon, ŝajne farita de ekspluataj ĉinoj, ĉar tion (mi esperas) sendos iu de Honkongo. Mi neniom povas kompreni tiun koston.

Mi aĉetus pli multekoste, se mi certus ke ĝin produktis ne ekspluataj homoj. Sed verdire, mi povas aĉeti similan FM-sendilon en Katalunio pli koste, kaj ŝajne ĝi venos de samkondiĉa fabriko.

Published at 20:08 / 0 comments / 432 visits
This post is public

December 10, 2007

Nacia loterio

En Hispanio la ŝtato proponas diversajn loteriojn. En unu, vi aĉetas 5-ciferan bileton. En alia, vi elektas 6 numerojn el numeroj inter 1 kaj 49. Oni enkondukis ankaŭ aliajn, kies funkcion mi ne komprenas.

Mi miras, kiel oni leĝe permesas loteriojn. Pro du gravaj kialoj:

  • Loterio funkcias male al tributo por la fisko. Ĝi prenas iometon da mono de ĉiu partoprenanto, kaj per grandaj sumoj disdonas la monon al malmultaj homoj.
  • Klare temas pri trompo, je kiu malprobable oni enspezos monon.

Amiko opinias ke, temante pri tiom granda trompo, nepre la ŝtato (honore) klopodos regi ĝin kaj profiti el ĝi.

Ĉar de tia loterio, la ŝtato enspezas grandan procenton de la negocaj enspezoj, mi opinias ke la nacia loterio agas ankaŭ kiel nova imposto. Estas impostoj pro salajro enspezita, pro perkapitala mono enspezita, kaj jen la loterio: pro malsaĝo. Imposto pro malsaĝo.

Published at 20:38 / 6 comments / 993 visits
This post is public

December 12, 2007

Filmeto de Genesis kaj de VDGG

Iuj publikigas filmetojn de ŝatataj kantoj de ŝatataj grupoj. Do jen, vi konu kanton (tre faman) de tiu Genesis (The Musical Box), kiu al mi plaĉas:

Vidu ankaŭ unu de Van Der Graaf Generator (A plage of lighthouse keepers, part 1):

Al mi plaĉas ĉiuj kantoj de VDGG ĝenerale, sed Genesis nur vere vere plaĉas al mi dum la tempo kiam tie estis Steve Hackett kaj Peter Gabriel. Ankaŭ la unuaj nur kun Gabriel sufiĉe plaĉas. Ĉio cetera de Genesis, laŭ mi, merdo.

Published at 22:52 / 3 comments / 740 visits
This post is public

December 12, 2007

The story of stuff (la historio de la aĵoj)

I just watched the Flash-film in www.storyofstuff.com (a friend of mine told me about it). I thinki it gives a simplified picture of the problem producing stuff, but not that bad. I liked the graphics, the animations, and the style of explanation. Well, don't take much care on the "computer chip replacing" part... :) I write this in English because I found the film only in English.
Published at 23:35 / 0 comments / 351 visits
This post is public

December 15, 2007

Regiono de la DVDlegilo

Mi neniam zorgis pri la regiono elektita en mia DVDlegilo. Fakte mi neniam decidis gxin. Kaj gxis nun havis neniun problemon.

Tamen la lastan semajnon mi akiris du DVDojn, kiujn mi ne povis ludi bone. Mi apenaux pensis pri problemo pro ne elekto de regiono en mia DVDaparato. Fine, per dissendolisto mi trafis sugeston pri tia eraro.

Per la programo regionset mi decidis la regionon 2 por miaj RPC-Phase 2 legiloj. Ambaux, kiujn mi posedas, permesas nur 5 sxangxojn.

Onidire ekzistas diversaj internaj kontrolprogramoj por la legilo, kiuj permesos iom ajn da regionaj sxangxoj.

Published at 21:38 / 2 comments / 942 visits
This post is public

December 16, 2007

Noves conferències d'ATTAC

Aquí teniu les dues noves conferències:

Per les cinc conferències d'Economia Bàsica de l'Arcadi Oliveres, visteu l'escriptura al meuantic bloc

Published at 22:04 / 0 comments / 290 visits
This post is public

December 17, 2007

L'interès de la societat en la política

Aquí teniu una tira de l'Oscar Nebreda, del Profesor Cojonciano, publicat en un recopilatori de 1990.
Published at 19:58 / 1 comment / 337 visits
This post is public

December 19, 2007

Terminal Mixer eniris la 'bsd ports'

Dankon al Andrej Pantjuĥin, denove programo mia (Terminal Mixer) eniris la programujon de bsd, ports. Mi transskribas la leteron:
Date: Tue, 18 Dec 2007 19:06:12 +0300
From: Andrew Pantyukhin
To: Lluis Batlle i Rossell
Subject: tm in FreeBSD
Hi!

I have just added tm to FreeBSD ports collection. Unfortunately,
I didn't have enough time and expertise to port Ethernet
functionality.

www.freshports.org/sysutils/tm

Thanks for yet another nice tool! tm is great for teaching Unix
classes, where multiuser screen(1) is a bit overkill.
Published at 19:31 / 0 comments / 399 visits
This post is public

December 22, 2007

Artikolo de WWF pri Teĥnologio de Informo kaj Komuniko, kaj elteneblo

En la angla, "Sustainability at the speed of light". Kiel Interreto, poŝtelefonoj, kaj tiaj teĥnologioj helpas al pli eltenebla vivmaniero? [Mi ĝisdatigas la ligon. Mi eraris en la antaŭa, kiu kondukis al novaĵo pri Kubo. Ŝajne neniu leganto rimarkis la eraregon je la ligo. ;) ]
Published at 22:56 / 0 comments / 320 visits
This post is public

December 22, 2007

Sunŝarĝebla baterio: Solio

Tie, kie mi laboras, mi ricevis donacon: la sunŝarĝilon Solio, kiu laŭ amazon kostas $100.

Ĝi havas 1600mAh baterion, kaj ĝi ŝarĝeblas per suno (plene, dum 8-10h de ekspozicio, ili diras). Poste, per tiu ŝarĝita baterio vi povas ŝarĝi multajn aparatojn. Miakaze, mi povas ŝarĝi mian poŝtelefonon, kaj tiun de mia edzino. Mia poŝtelefono havas 700mAh baterion, do per sola ŝarĝo de Solio, mi povas ŝarĝi dufoje mian poŝtelefonon.

En la laborejo, estroj starigis peton, ke oni proponu solvojn, por malaltigi la energian elspezon de la firmao. Mi proponis ke la homoj de IT (tiuj, kiuj agordas la komputilojn de la laboristoj), agordu plej bone kiom eble la energiŝparajn kapablojn de la komputiloj. Fakte ĉe ni, tiuj de IT neniom agordis tiurilate de antaŭ longe, kaj multegaj komputiloj restas ŝaltitaj ĉiam, sen ajna energiŝparo. Eĉ por ekranoj ili ĝenerale ne agordis.

Mian proponon estroj elektis kiel unu el la dek plej bonaj (en la senco, realigeblaj kaj profitaj). Tial mi ricevis Solion.

Mi ne povis provi ankoraŭ la sunŝarĝon, ĉar dekomence mi la baterion ŝarĝis de elektra reto (jes, ankaŭ tiel eblas ŝarĝi la Solion!). Tio koincidis kun tio, ke mi havis la hejmajn poŝtelefonojn kun plena ŝarĝo, do mi ne povis profiti ankoraŭ la elektron de la Solio. Aldone, de ĵaudo (la tago de la donaco) ne sunas sur Barcelono. Sed mi rimarkis ke ĝi ŝarĝas ankaŭ tra nuboj, eĉ tra densaj. Ĝi montras ruĝan lumon je ŝarĝado, do eblas kontroli ĉu ŝarĝiĝas ĉu ne. Je sperto, mi eble skribos ĉi tien denove.

Published at 23:11 / 7 comments / 1442 visits
This post is public

December 30, 2007

Pliaj dokumentaloj

Mi spektis la jenajn dokumentalojn la lastan semajnon:

  • Rise of the video (war) game - kiel la usona armeo interesiĝis pri la militaj televidaj ludoj, kaj ekpartoprenis tiun ludan industrion por trejnado kaj varbado de novaj soldatoj. Kial tiuj ludoj tiom gravas en la nunaj kaj estontaj militoj.
  • La juĝoj de Henry Kissinger - Mirinda raporto pri la genocidoj organizitaj de Kissinger, paca nobelpremiito. Mi antaŭ ol tio ĉi, apenaŭ ion sciis pri la milito en Vjetnamio, la atako al Kamboĝo, la armila helpo kontraŭ Orienta Timoro, ...
  • Kiel oni organizis la balotan fraŭdon en Meksikio? (¿Cómo se hizo el fraude electoral en México?) - Andrés Manuel López Obrador malgajnis kontraŭ Felipe Calderón.
  • Seksaj perfortoj, kaj la Vatikana protekto rilate al tiu temo. Kiel la Vatikano, speciale organizite de Racinger (Benedikto la Deksesa), protektas la seksperfortemajn (al infanoj) pastrojn, malhelpe al la leĝaj aŭtoritatoj. Ili aŭ protektas tiujn pastrojn en la Vatikano mem (en la Vatikana teritorio, aliaj ŝtatoj ne havas leĝan povon), aŭ simple ŝanĝas ago-urbon de la pastroj, aldone al ĝenerala silentigo kaj sekretigo rilate al la tuta informo de la infanaj seksperfortoj.
  • Unreported World - Colombia: Cocaine City. Kiel la kokaino, korupto, gerilistoj kaj kontraŭgerilistoj, afektegas la vivon en iuj urbetoj.
  • La lernejo de la Amerikoj (La escuela de las américas) - impresa raporto pri lernejo en usono, kiu instruas al hispanamerikuloj militajn teĥnikojn. Laŭ usono, ili tion faras por sekurigi la landon. Rezulte, almenaŭ 1% de la diplomitoj en tiu lernejo rezultiĝis amasmurdistoj, diktatoroj kaj genocidoj en la suda ameriko. La lernejo plu aktivas, kaj de ĉiuj flankoj ĝi utilas por bremsi perforte ajnan kontraŭusonan movadon en la suda ameriko.

Multajn el tiuj dokumentaloj mi akiris danke al amiko Raúl, kiu ilin disponigas ĉe esperanto.etsid.upv.es/documentales .

Published at 15:19 / 0 comments / 1545 visits
This post is public

( 16 posts )

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...