Je la jaro 2005 aux 2006, mi prelegis en Kataluna Renkontigxo pri tiu cxi temo. Jen mi publikigas nun la tekston, rilatan al tiuj miaj antauxaj pensoj. Sen korekti erarojn, mi suprajxe jxus relegis gxin, kaj mi ne malkonsentas kun gxi. Mi eble nun plivastigus mian opinion pri avantagxoj kaj malavantagxoj, sed tion mi intencas fari nur je instigo per viaj komentoj. :) Gxuu la tekston.

Persona sperto de toki pona, glosa kaj lojban

toki pona (tokipona)

Historio

Ĝi estas lingvo kreita de Sonja Kisa, konata esperantistino. Ŝi ĝin kreis pro diversaj personaj kialoj iom rilataj al malkontento je tio, ke la komplekseco de lingvoj kondukas al oftaj miskomprenoj, el kiuj rezultas ĉagreniĝoj kaj similaj malbonaj fartoj. La lingvo publikiĝis je 2001, kaj ekde tiam pli kaj pli da homoj ĝin lernas.

Ŝi celis krei lingvon simplan, klaran, en kiu preterkomprenindaj sencoj mankas, kie ĵargono ne estas. Nur klarsencaj vortoj, vaste uzataj. Tiuj valoroj gravas en la parolanto, kiu mem devas peni esti certa pri la signifo celata de siaj vortoj. Kaj aldone ili gravas al la aŭskultanto, kiu nepre devas kompreni per simplaj klaraj signifoj ligitaj al tiuj elementaj vortoj.

La kreo de tiu ĉi lingvo ne havis la saman celon de la esperanta - iel utili kiel dua lingvo por faciligi la interkompreno al la tuta homaro. Ĝin devus lerni tiuj kiuj volas simplan komunikadon forgesinte multajn kompleksaĵojn de la kutimaj lingvoj.

Leksiko

La leksiko estas la plej grava parto de la lingvo, sence ke la vortoj havas speciale malsimilajn sencojn. Unu el la celoj de la toki pona estas nuligi eblajn sinonimojn, por ke per ili ne estu signifaj trompoj.

Ties vortaro enhavas 108 vortojn. La silaboj estas tre simplaj, kaj ankaŭ la fonetiko de la lingvo (la silaboj estas konsonanto+vokalo+(ebla)n, la forta silabo ĉiam estas la unua). Ĝi estas simpligo de la plej tipaj eŭropaj sonoj - ne tre gravas la soneco de la fonemoj, ekzemple. Oni devus kompreni samlitere niajn kutimajn distigaĵojn p/b, r/l, s/z, ktp. Tamen estas konsento pri la simboloj - oni ne skribas 'b', sed 'p', ktp.

Ofte necesas enmeti alilingvajn vortojn, same kiel esperanten, por nomi iun specifan objekton, homon, ktp. En la tokipona movado estas du manieroj diri netokiponaĵojn: adapti fonetike, aŭ adapti laŭ la senco en iu originala lingvo. La majuskloj en la tokipona estas uzataj por klarigi pri netokipona nomo. Aldone, ĉiu netokipona nomo devas havi akompanantan tokiponan vorton kiu minimume klarigas pri kio temas la netokiponaĵo. Ekzemple, mi, Lluís, povus min nomi "jan Lusi" per fonetika adapto, kaj akompano de "jan" (homo). Aŭ se iel la signifo de mia nomo estus "fajro", mi povus min nomi "jan seli" - tiu ĉi dua varianto estas ja malofte uzata.

Malfacilas skribi vortaron iulingvo-tokiponan, do plej ofte oni trovas malgrandajn tokipona-iulingvojn vortarojn - plenajn. Tiom malmultas la leksiko, ke eĉ tiuj facile serĉeblas per okulo alidirekte.

Preskaŭ ĉiuj vortoj uzeblas kiel nomo, verbo, adjektivo aŭ adverbo (mi ilin nomas "nespecialaj vortoj", sed kelkaj havas specialajn signifojn kaj ne rolas kiel normalaj vortoj - ekzemple, "la" aŭ "e". Kelkaj rolas kiel prepozicio, "lon", "kepeken". Je verba uzo, la transitiveco estas difinita en la vortaro.

Gramatiko

Estas tri gravaj elementoj de ĉiu frazo, plus iuj specialaj partikloj iom ekster la ĝenerala simpla normo: noma vortgrupo kaj verba vortgrupo. Aldone, estas prepozicioj.

Noma vortgrupo konsistas el sinsekvaj tokiponaj nespecialaj vortoj. El la vortogrupo, la unua donas la ĉefan signifon, la dua nuancigas, la tria pli nuancigas, ktp. Eblas ŝanĝeti la ordon de nuancigo per la partiklo "pi" - ĝi estas komprenata kiel unu el la grandaj malfacilaĵoj de la lingvo.

Ekzemploj:

  • uta sike - ronda buŝo
  • telo uta - likvaĵo buŝa (salivo?)
  • telo uta sike - ronda buŝlikvaĵo - ((telo uta) sike)
  • telo pi uta sike - likvaĵo de ronda buŝo - (telo (uta sike))

La verba vortgrupo agas same. La unua vorto montras la ĉefan agon, kaj la ceteraj nuancigas. Same uzeblas 'pi' tie. La verba vortgrupo estas enkondukata per "li". Minimuma frazo konsistas je noma vortgrupo, "li", kaj verba vortgrupo, fininta per punkto. Je kelkaj specialaj nomaj vortgrupoj ("mi" aŭ "sina", mi aŭ vi), oni ne devas uzi "li" por mallongigi la frazon. Jen:

  • mi pona. - mi bonas
  • kulupu pi toki pona li toki pi lili pona. - la tokipona grupo parolas ne tre bone

La prepozicioj (aldonitaj al la frazo per prepozicio+nomvortogrupo) nuancigas la tutan frazon. La rekta objekto, esperante montrita per akuzativo, estas prepozicio en la tokipona:

  • sina open e lupa. - vi malfermas la pordon/fenestron/enirejon
  • mi lukin e lipu lon tomo mi. - mi legas/rigardas paperon en ia hejmo

Por rilatigi frazojn, oni uzas la partiklon "ni" (tio, tio ĉi), kaj la du punktojn:

  • mi lukin e lipu tan ni: lipu ni li pona.

Por nei, oni uzas adjektivan partiklon "ala".

  • mi sona ala e nimi sina. - mi ne scias vian nomon.

Por demandi, oni uzas vorton por vakua spaco, kiun la respondonto plenigos:

  • sina lukin e seme? (la demandosigno neniam nepras)

Por demandi pri praveco de aserto, oni uzas la konstruon kun "ala + ĉefverbo":

  • sina kama ala kama sona? - ĉu vi komprenas?

Avantaĝoj

Facila lernado - mi taksas la tokiponan "semajnfina lingvo", ĉar per semajnfino de studado (eĉ ne tre diligenta) eblas atingi sukcesan interkomprenan nivelon. Ĝi estus bonega "elviva" lingvo por vojaĝadi, se vere eblus renkonti ĉie parolantojn. Aldone, la peno ĝin lerneti estas tre malgranda. Eĉ eblas sciinte la gramatiketon kunporti por si vortaron (enmetebla sur portebla karteto), kaj ĉiam do sukcesi paroli plenlenksike.

Mi opinias la lingvon tre taŭga propedeŭtike pro ties vortaj kaj gramatikaj limoj. Kiam oni lernas iun novan lingvon, kutime malfacilas elparoli nur per la ĝisakiritaj scioj - oni kvazaŭ tradukemas de sia denaska lingvo al la alia, kaj traduko postulas tro bonajn sciojn. La tokipona donas limigitan vortaron, simplan gramatikon, kaj facilas devigi sin uzi la lingvon en tiuj limoj. Laŭ mi tio trejnas por samsukcese konstrui frazojn laŭ siaj limoj en aliaj lingvoj.

Ekzemploteksto

toki ! mi tawa ma Palata (ma Intija). tenpo mun tu li pini la mi kama sin tawa ma Elopa. mi wile sona e ni : jan seme pi toki pona li lon ma Palata ?

glosa

Historio

La kreo de tiu ĉi lingvo estas konkura al la esperanta - oni same ĝin el pensis por ke ĉiu lernetu, kaj ĉie oni povu paroli per ĝi. Simile, oni kreis facilan vortaron kaj apenaŭ kreis gramatikon. La lasta fakto estas unu el la plej mirigaj trajtoj de la lingvo - la kreintoj kredas je "Universala Gramatiko", gramatiko komprenebla de ĉiuj homoj en la mondo. Laŭ mia scio la termino venas de Roger Bacon, esploristo kaj teoriisto pri lingvoj. La teorio de Universala Gramatiko postulas ke en ĉiuj lingvoj estas komunaj gramatikaĵoj, elementaj en la homo mem. Se oni uzas lingvon kun "Univesala Gramatiko", ties lernebleco estos tre rapida, ĉar tiu estas ja la gramatiko konsekvenca de la homa cerbo, kiun la homo plej klare komprenas. La naturaj lingvoj enhavas kontraŭgramatikaĵojn al tiu "Universala Gramatiko", tial ili ĉiuj iom malfacilas. Laŭ la glosistoj, tiu "Universala Gramatiko" estas tre tre simila al la angla. Tio kaŭzas ke iaj homoj bonvole aliĝas al la lingvo, kaj aliaj tute rifuzas iom peni ĝin lerni. Historie la leksiko ekaperis en la kvardekaj jaroj, kaj postaj kunlaborantoj finpretigis naŭdekjaran version de ĝi - la nun disponeblan.

Leksiko

La leksiko baziĝas je la vortoradikoj uzataj en scienco: latingrekaj. Pro tio ke la vortoj elaperintaj de scienco (televido, mikrofono, ...) disvastiĝis samradike al multaj lingvoj, la glosistoj per tio atendas ke la glosa leksiko estu tuj rekonebla al iu ajn naturlingvano. La ĉefa referenco de la leksiko ne estas difinvortaro en la glosa, sed tradukvortaro glosa-angla/angla-glosa. Tie ne estas klarigoj pri verbo, transitiveco, ktp - nur angla traduko. Estas vortoj kun nomaj, verbaj signifoj, sed estas ankaŭ vortoj kun gramatikaj signifoj. En la lingvo ne estas morfologio, kaj ĉiuj niaj morfologiaĵoj estas montritaj per partikloj - ekz. verbaj tempoj, nombro, ktp. Anstataŭ morfologiaĵoj estas iuj finaĵoj, kiujn eblas kombini afikse al normalaj vortoj por krei derivaĵojn - simile al la esperantaj "il", "an", "mal", ... La fonemoj estas latinecaj - ili malpli multas ol la esperantaj. Ekzemploj de glosaj motoj:

  • kron - kiam
  • iso-kron - samtempe
  • bibli - libro
  • eko - vivi
  • dromo - kuri
  • glosa-pe - glosisto
  • vora-ma - manĝaĵo
  • fito-mo - plantujo
  • puta-me - komputilo

Estas bedaŭrinda malbonaĵo en la glosa leksiko - estas multaj samsignifaj vortoj. Tio plendigas multajn homojn - estas eĉ iuj revizitaj leksikoj alternativaj, forigintaj tiujn vortojn. Ekzemploj: pluvi-pluvia, kotona-kotoni-gosipa, kritici-kritika, hekto-centi, ktp.

Gramatiko

La gramatiko, dirite, estas tre simila al la angla, konsidere ke ĝi estas la plej proksima lingvo al iu Universala Gramatiko. Aldone, apenaŭ estas ie iuj klarigoj. Jen ĉio de la Glosa Reference:

[Word order] for accurate, easy, and quick understanding should be:

Subject (with accompanying adjectival and modifying cluster), Negative if required, Modal Verb, Main Verb, Indirect Object, and Direct Object. This order is preserved in Subordinate Clauses.

Nouns, names, idioms, help

"U(n)" and "plu" serve primarily as nouns markers when the sense is not otherwise clear. They are not necessary (but are permissible) after a preposition.

[...] Do not translate idioms literally word for word; express in clear, unidiomatic Glosa.

Leginte ĉion ĉi, la cetero estas nur ekzemploj. Jen iom da ili:

  • Fe pa more ki ad urba. - ŝi antaŭe kutme iris al la urbo
  • Id frakti; id pa frakti. - ĝi rompiĝas. Ĝi rompiĝis.
  • lave se - laviĝi
  • Mi auto pa vide id. - mi mem vidis tion.
  • An nima es George. - Lia nomo estas George.
  • Qo horo? Id es pen horo. - Kioma horo estas? Estas la kvina horo.
  • Id nu es pluvi. - Pluvas.

Avantaĝoj

La glosaj vortoj evidentiĝas en iuj kazoj pli taŭgaj ol la esperanto - mi mem provis statistiki ĉirkaŭ esperantaj tutmondaj amikoj. La radikoj glosaj provitaj estis pli vaste konataj ol la esperantaj. Mi opinias la glosan promesplena lingvo, se oni al ĝi donus bonan simplan gramatikon.

Malavantaĝoj

La glosa aspektas tute fermita projekto, je memoro de unu el ties kreintoj. Mi citas de la dissendolisto de la glosistoj:

is Glosa an open project and is it possible to modify it's grammar if there will be concrete suggestions? Basically NO! However, Ron Clark died with his gift to the world still a work in progress.

Laŭ spertoj en la dissendolisto, iuj ĉefaj membroj tie havas specialan malamon al esperantaj afiksoj kaj morfologiaĵoj. Aldone, la plej multo el ili opinias la gramatikon glosan tre bona kaj klara (ĉiuj tiuj homoj estas angloparolantoj).

Ekzemploteksto

Es plu hekto de plu tenta de auxlang. Glosa es u maxi avanti tenta ko speci; qi es ge-nima isola ex plu lingua-skience-pe. U-ci semani; Glosa ne habe plu inflektio. Plu verba ne muta, ne pende ex funktio in frase. U normali gramatika defici. Anti-co Glosa es sati lingua. Plu gramatika-funktio es ge-akti ex plura funktio-verba e ex verba-ordina (syntax). Kausa u-ci atitudi Glosa habe plu kognati lingua epi holo mundi: plu est-Asia lingua homo Cina-lingua, Kreole lingua in Afrika, plu Pidgin lingua alo - ko limita - u maxi importa naturali lingua - English. (Mi puta; u-ci atitudi ne solo es interese, sed plus es maxi boni.)

lojban (loĵbana)

Historio

En la kvindekaj jaroj James Cook Brown kreis la lingvon loglan, kun celo pruvi la aserton Sapir-Worf-Korzybski (la strukturo de la lingvo limigas la pensajn ŝablonojn de la kulturanoj ligitaj al tiu lingvo) Plane tion ili celis provi per enkonduko de limoj al la lingvo nekutimaj en la naturaj lingvoj, kaj per forigo de limoj kutimaj en la naturaj lingvoj. Oni aldonis al la lingvo konatajn logikaĵojn kaj certiĝis ke ne estu logikaj dubosencaĵoj. Tiu nova lingvo devis esti malsimila al la konataj lingvoj, kaj tamen per ĝi oni devus esti kapabla esprimi ne malpli ol per la aliaj - tio estas lingvokreo de nulo. En la okdekaj jaroj nova generacio ekklopodis pri la lingvo, sed estis leĝaj problemoj kun JCB (li registris leĝe la lingvon por ĝin regi), kaj ili decidis disiĝi. Tio eblis per simpla ŝanĝo de la leksiko, ĉar en usono "alia lingvo" estas tiu, kiu ne kunhavas leksikon kun la alia. Naskiĝis la loĵbana, kun tute nova leksiko, sed kun la samaj reguloj de loglan, tuj poste evoluiĝantaj. En la 1993a jaro iom fiksiĝis finajn regulojn de la lingvo, kaj ekde tiam ĉiuj ŝanĝoj estas koheraj kun la malnovaj reguloj - do, de la 1993a jaro ĉiu teksto plu legeblas al la nunaj loĵbanistoj.

Leksiko

La leksiko de la loĵbana estas komputile kreita, laŭ radikoj de vortoj de la ses plej parolataj (parolantnombre) lingvoj, kun statistika pezo laŭ nombro da parolandoj de tiu lingvo. Tamen, estas tre fiksitaj ŝablonoj por la vortoj. Ankaŭ la fonetiko kaj la skribmaniero estas simplaj, kun malpli da sonoj ol la esperantaj. La vortoj disiĝas en du grandaj grupoj: gismu (1436) kaj cmavo (ŝmavo, 1091). La unuaj estas motoj, la duaj estas gramatiksencaj vortetoj (ĉi lastaj sufiĉe multas). La gismu estas kvinliteraj, kun du vokalkonsonantaj ŝablonoj. La cmavo estas unu-, du-, aŭ tri-literaj. Ekzemple, iuj gismu:

  • mamta - patrino
  • manti - formiko
  • mlatu - kato
  • zarci - merkato
  • klama - iri, iro

La cmavo kutime estas simplaj vortoj, kiel "nu", "le", sed multaj enhavas la signon ' (esperanta 'h'), kiu fakte ne kalkulatas kiel litero, sed pli kiel punktuacia signo (sona). Aliaj enhavas la signon ".", kiu estas nepra voĉa paŭzo - tio signifas ke ni povas iam ajn aldoni ".", sed ni nepre devas en iuj kazoj. En la loĵbana ĉiuj skribeblaj aferoj estas prononceblaj, kaj ili ne dependas de tono aŭ paŭzotempo. Kurioze, kvankam skribe oni uzas spacojn, oni ilin ne prononcas - fakte ili ne necesas. Kelkaj homoj kunigas iujn vortojn kutimajn ĉar laŭ ili, pli klaras tiel grupigi ol disigi nepre cxiun moton. La signifoj de la cmavo estas tre gramatikaj. Ekzemple:

  • le - antaŭ gismu, signifas: "tio, kion mi nomas per tiu ĉi vorto"
  • lo - antaŭ gismu, "tio, kio vere estas (gismu)"
  • nu - enkondukas subfrazon (aliformigas bridi al sumti)

Aliaj estas pli amuzaj, kiel:

  • lo'u/le'u - enkondukas/fermas erar-citon, por diri tekston loĵbanan ne nepre gramatikĝustan.
  • li'i - simile al nu, enkondukas subfrazon de io spertita

Estas specoj de cmavo. Iuj el ili agas prepozicie (BAI, ekzemple), por aldoni nuancojn al la frazo per kaŭzoj, konsekvencoj, ktp. Aliaj permesas enmeti subfrazojn, aliaj klarigas pri la nombro, probableco, foreco, koneco, ktp. Por krei signifojn, oni povas kunigi gismu tiel, ke unu nuancigas alian (simile al uzo de adjektivoj) - tanru. Tiel, oni povas diri "bakni catra": tio signifas laŭvorte "bova murdulo", sed ne nepre la esperantan "matadoro". Tamen klare ne estas gismu en la loĵbana por "matadoro". Tiel, do, ekzistas krom tanru la lujvo (luĵvo) - ili estas oficialaj kunmetaĵoj, kiuj plej simple ili funkcias per forigo de la lasta vokalo de la unua gismu: bakncatra. Tio jam havas matadoran signifon (se tiel oni priskribas en vortaro - tamen, ĝi devas havi precizan sencon). En la loĵbana, se aperas malfacilaj konsonantogrupoj, eblas ĉiam meze aldoni "y" (kiel la kataluna neŭtra a). Fakte la lujvo estas kutime malpli longa ol tiu simpla kunmeto de gismu, ĉar ĉiu gismu povas difini ĝis 3 mallongigoj triliteraj (rafsi). Tiuj mallongigoj uzeblas je kreo de lujvo Estas interreta lujvo-vortaro, tamen kutime je verkoj oni priskribas siajn lujvo per gismu, vortare, fine de la verko mem. En la loĵbana la vortoj havas signifon laŭ ĉirkaŭantaj lokoj (nomiĝintaj kutime en vortaroj x1..x5 - ne estas gismu difinanta pli ol 5 lokoj). Tipa difino estas:

burcu - x1 estas broso por la celo x2 (evento) kun haregoj x3.

La gramatikaj reguloj rilatas al la gismu per tiuj x-lokoj.

Gramatiko

Jen la forta temero de tiu ĉi lingvo. La plej sencohava diraĵo nomiĝas bridi (iom kiel nia "frazo"). Ĝi konsistas el sumti-pozicioj, kaj unu selbri-pozicio, kutime dua en la vico, sed neniam unua:

sumti selbri sumti sumti sumti sumti

Ĉirkaŭ ili povas esti cmavo. La selbri donas la ĉefan bridi-sencon (verbeske). La sumti plenigas la poziciojn de la selbri. Ekzemple:

le vi bajra [ku] cu tavla mi

La difinoj de ties vortoj estas:

  • le - tio, priskribita kiel ...
  • vi - tre proksime
  • bajra - x1 kuras sur surfaco x2 uzante siajn x3 (membroj) laŭ maniero x4
  • ku - fino de sumti
  • cu - disigas la antaŭan sumti de selbri
  • tavla - x1 parolas al x2 pri la temo x3 en la lingvo x4
  • mi - pro-sumti, la parolantoj, la aŭtoroj

En la frazo, "le vi bajra ku" estas la unua sumti (x1 de tavla). "mi" estas la dua sumti (x2 de tavla). "ku" estas evitebla, ĉar klaras ke la sumti finis, se "cu" aperas - en iuj kazoj ne eviteblas iuj vortoj tiaj, tial ili ekzistas. Se traduki al esperanta lingvo, kompreneblus:

tio, kio laŭ mi estas "proksima kuranto", parolas al mi.

La loĵbana, pro tio ke ĝi estas nova lingvo, ne baziĝas je la eŭropa fon-lingvaĵo (meta-lingvaĵo), sed ĝi enhavas sian propran leksikon tian. Klare, ĝi estas taŭga por priparoli la loĵbanan mem. La loĵbana gramatiko kaj leksiko permesas ke komputilo povu facile trakti diraĵon en tiu lingvo - ŝajne tial oni tiom rilatigas la loĵbana al komputilistoj. Ĝi havas plenregulan gramatikon.

Avantaĝoj

Lerni tiun ĉi lingvon ebligas komprenon de multaj lingvaj nuancoj, kutime neatentataj dum nia kutima parolado. Kelkajn ni ne atentas eĉ dum speciale atentema gramatikema esperanta etoso, simple ĉar esperanto ne permesas tiom da distingoj lingve kiel la loĵbana. Lego de la gramatika libro del a loĵbana plezurigas per la granda kvanto da ekzemploj donitaj, kaj la granda kvanto de nuancoj konsideritaj je ties kreado. Aldone, la fleksebleco de la loĵbana logas, ĉar vere eblas paroli per tre simplaj frazoj, aŭ eblas nuancigi ĉiujn multe pli, ol mi iam atingus per esperanto.

Malavantaĝoj

Bedaŭrinde, tiom komputila reguleco kaj simpligo je vortolongeco kaj je fonetiko permesas tre malaltan redundon. Tiel, se perdiĝas litero en la parolado, perdiĝas preskaŭ la cetero kaj iom de la antaŭo de la frazo. Certe estas meĥanismoj por poste demandi pri konkretaj eraroj (kun tre preciza sub-lingvaĵo, kiel dirite), sed je malaltkvalita komuniksistemo tio povas ofte okazi.

Bibliografio

  • The lojban FAQ
  • Lojban reference grammar
  • Lojban and the Saphir-Worf hypothesis, Alamut (http://www.alamut.com)
  • Kurso de tokipona de jan Pije.
  • Glosa basic reference
  • Mesaĝoj de la glosa jahua dissendolisto (glosalist)