Mi plurfoje aŭdis tion ke la liberkoda movado plenas je programistoj kiuj laboras por la bono de la ceteraj homoj. De antaŭ longe mi pensas ke, kiam tia programisto eldonas kodon, tiu ĝenerale ne celas bonon por la aliaj, sed havas aliajn motivojn al tiu pli gravajn.

Diversgrade, kelkaj volas fiere montri siajn kapablojn, aliaj serĉas laŭdojn kaj dankojn, aliaj simple komunikon kun saminteresatoj... Se la motivero "por la bono de la aliaj" vere gravus al la programisto, la liberkoda produktaro tute alie aspektus, mi pensas.

Mi legas en la unua ĉapitro de La homo, tiu nekonato (L'homme, cet inconnu, La incógnita del hombre) de Alexis Carrel similan penson pri la ĝenerala sciencista sfero, pri la sciencaj malkovroj. Kaj li bedaŭras pro tiu manko de celo al homa bonfarto:

Inter la riĉaĵoj de la sciencaj malkovroj, ni faris sinsekvon da elektoj, kaj tiujn elektojn ne determinis konsidero al supera intereso por la homaro. Ili simple sekvis la deklivon de niaj naturaj inklinoj, do la principojn de plia komforto kaj malplia peno, la plezuron kiun donas al ni la rapideco, la ŝanĝo, la komforto, kaj la bezono eliri de ni mem. Ĉio ĉi kune certe konsistigas sukceson de la novaj elpensaĵoj. Sed neniu sin demandis, kiel la homoj eltenos la grandegan rapidigon de la vivritmo pro la rapidaj transportoj, la telegrafo, la telefono, la tajpomaŝinoj kaj kalkuliloj, kiuj realigas nun ĉiujn antaŭajn malrapidajn kutimajn laborojn. [...]