Jen mi ĵus legis artikolon (What We Do with Language — What It Does to Us, de Bruce I. Kodish, 2004), kiu klarigis al mi kelkajn gravajn detalojn de la teorioj de Chomsky. Post ŝati de antaŭ jaroj la sciencajn konkludojn de Ĝeneralsemantiko, kaj ankaŭ (kvankam malpli konkretaj) tiujn de Whorf, mi ne komprenis la popularecon de la teorioj de Chomsky (nome, "universala lingvo" kaj "lingvo determinita genetike"). Ambaŭ teorioj sonis ĉiam al mi fremdaj, nekongruaj al mia nuna mondobildo pri lingvoj.

En la artikolo de Kodish mi malkovris tre simplan kritikon al la verkaro de Steve Pinke, Chomsky-skolano, kiu aldone klarigis multajn tiujn ne-kongruojn inter konkludoj de Pinke (kaj ŝajne Chomsky) kaj tiuj de ĝeneralsemantikistoj, speciale Korzybski.

La artikolo pritraktas diversajn temojn eksplicite:

  • Lingvo kaj penso - kritiko al la tiel nomata Sapir-Whorf hipotezo, kiun esprimis postaj akademianoj (ne trafe), kaj neniam Sapir aŭ Whorf mem. Certe ankaŭ kritiko al tiuj, kiuj plej miskomprenis la ideo de Whorf pri lingva relativeco.
  • La Chomsky-a protesto - Kritiko al la fundamentaj ideoj de universala lingvo.
  • Ne-verba pensado - kritiko al la uzo de elementismaj terminoj en la verkoj de Pinke kaj Chomsky.
  • Bazaj koloraj terminoj - kritiko al absolutismo de Pinke kaj Chomsky.
  • La Hopia koncepto pri 'tempo' - kritiko al miskompreno de Pinke pri la verkoj de Whorf tiutemaj,
  • La eskima neĝo - same kiel la antaŭa, plia miskompreno al verkoj de Whorf.
  • Eksperimenta evidento de lingva relativeco - kritiko al malatento de Pinke rilate al eksperimentoj de la Whorf-a teorio.
  • Neŭro-lingvistika revizio - kial celi al pli konvena lingvo, lingvouzo, kaj al "konsciiĝo pri abstraktado".

Mi ne scias, kiel komprenos la artikolon homo ne lerninta iom da Ĝeneralsemantiko.