Lluís Published on June 10, 2008
by Lluís

Lluís's blog

Browse posts
Tia ĉi epoko...
Posted on June 17, 2008
Ahir vaig començar a Plurk.com / Hieraŭ mi ekuzis plurk.com
Posted on June 12, 2008
12 comments (latest 16 months ago)
Concert d'en Canimas a caldes [gravació]
Posted on June 12, 2008
Mi malaktivas la ĝenan javaskripton de ipernity
Posted on June 10, 2008
2 comments (latest 16 months ago)
Voje inter oriento kaj okcidento
Kataluna casiotone
Posted on June 1st, 2008
2 comments (latest 17 months ago)
Partoj de "Scienco kaj lingvistiko" (Benjamin Lee Whorf, 1940)
Posted on May 31, 2008
14 comments (latest 16 months ago)
Sentema suvereneco
Posted on May 11, 2008
Agendo - Agenda
Posted on April 19, 2008
3 comments (latest 16 months ago)

More information

This post is public
Free use
  1. Read 330 times

Voje inter oriento kaj okcidento

Tuesday June 10, 2008 at 06:02PM

Mi konsideras ke mi vere malaprezas, almenaŭ ĝis nun, la plimulton da kontribuoj de la orienta kulturo al la homaro. Mi kutimas fidi nur okcidentan sciencaliron, kiun realigas ne nur okcidentuloj, kaj kiun sekvas nur malmultegaj okcidentuloj.

Tamen mi atentigas pri artikolo, kiu ligis kelkajn profundajn okcidentajn ideojn al orienta kulturero, konkrete al barata kulturero: mantro kaj iuj rilataj aferoj. Kompreneble, mi bedaŭras ke tiuj okcidentaj ideoj restis profundaj por multaj homoj, do ili ĝis nun ne vaste populariĝis. Mi konsilas, al la kapablantoj sufiĉe kompreni la anglan, legi ĝin disponitan ankaŭ rete: Benjamin Whorf - Language, Mind and Reality. Inter tio, kion mi jam enkondukis, ĝi bedaŭre rimarkigas kiom sciencistoj malatentas la lingvon, tiel ke aperas dialektoj *ne plu kompreneblaj inter si* ne laŭ regionoj, sed laŭ fakoj.

Alia artikolo de Whorf komprenigis al mi interesan priskribon de Jogo: La Patanjali difinas la Jogon kiel kompletan ĉeson de la agado de la ŝanĝebla/ema psiĥo (Yoga is defined by Patanjali as the complete cessation of the activity of the versatile psychic nature). Mi eble ne sukcesas trovi konvenan sencon de tiu "versatile psychic nature", sed mi provas alivortigi mian komprenon kiel "ŝanĝebla/emaj psiĥaĵoj", ekzemple "ajnaj opinioj". Ĝis nun mi aŭdis nur tiajn "vakuigu vian menson", kio signifis al mi nenion. :) Mi pensas ke nun mi iom pli komprenas pri Jogo, kvankam eble ne pli ol tiu spertinta ĝin. Ĉu vi bravas vortigi Jogon, spertintoj, por pliparte komprenigi ĝin al nespertintoj? 

Add your comment

Reply to this comment

Edit your comment

Please sign in to post a comment Sign in now?


rss Latest comments – Subscribe to the feed of comments related to this post.

 

Català | Čeština nové | 中文 | Deutsch | English | Español | Esperanto | Ελληνικά | Français | Galego | Italiano | Nederlands | Português | More...