Mi provos traduki anglan fonton.

Kiam en la evolua vojo de inteligentaj specoj, atingatas la sentemo, iĝas ebla por membroj de tiu specoj scii, ke tion, kio 'estas', ne eblas rekte scii, sed nur inferenci per siaj diversaj perceptaĵoj. Tiam do iĝas imperativa tio, ke iuj formulu la suposojn kiuj subtenas la komunikadon inter membroj de tiuj specoj - ke la preno de tiuj supozoj iĝu alirebla kiel bazo de interrilato inter sentemaj estaĵoj.

  • Mi perceptas ke mi perceptas, kaj ke mi ekzistas.
  • Mi perceptas ke tio, kion mi perceptas, eble ne ekzistas.
  • Mi akceptas ke mi ekzistas.
  • Mi perceptas aliajn.
  • Mi akceptas ke tiuj aliaj perceptas kaj ekzistas.
  • Mi perceptas ke mi povas voli, kio ne estu (volemo).
  • Mi perceptas ke mi havas bezonojn, kaj akceptas ke aliaj havas bezonojn.

Reciprokeco

  • Ĉar aliaj ne volas ke mi ne estu, mi ne devas voli ke aliaj ne estu. (mi ne devas murdi)
  • Ĉar aliaj ne volas ke mi perceptu tion, kio ne estas, mi ne devas voli tion, ke la aliaj perceptu tion, kio estas. (mi ne devas mensogi)
  • Ĝis tiom ke la aliaj povas satigi miajn bezonojn, mi devas satigi la bezonojn de la aliaj, kaj ĝis tiom ke mi povas satigi la bezonojn de la aliaj, mi devas atendi ke la aliaj satigu miajn bezonojn.
  • Mi perceptas ke mi suferas kiam ne ricevas tion atenditan, kaj mi akceptas ke tio validas ankaŭ por la aliaj. Mi klopodas rimarki la atendojn de la aliaj, kaj provas plenumi ilin, ĉar mi bezonas malplejigi la suferon. tio ne plenumas miajn bezonojn ĝis tiam, ke la aliaj reciprokas. Mi suferas se mi atendas ke la alia reciproku, kaj li ne reciprokas. Empatie, mi suferas se mi ne plenumas la atendon de la aliaj.

Fonto: Ralph Kenyon (1975)