Kalle proponis al mi iom priskribi mian sperton kun la Sony Reader. Jen, mi legis per ĝi la plenan "Piknikon ĉe Vojrando" de Strugatskij, en la hispana, de neleĝa fonto. Mi legis en ĝi plurajn paĝojn de "Mathematical Philosophy" de Cassius Keyser, kaj certe ankaŭ iom da Science and Sanity de Alfred Korzybski (ambaŭ leĝe elŝutitaj). Tiuj du lastaj libroj tre gravas al mi, sed tro dikas por facile legi ilin en metroo aŭ en trajnoj. Mi ne finlegis ilin, kaj fone legas pro tio ke mi pro laboro aŭ mensa laco devas legi aliajn unue. La Reader solvis al mi tiun problemon: mi portas facilajn librojn por laca stato, laborajn librojn, kaj la vivosolvajn de Keyser kaj Korzybski.
Mi legas nun en ĝi manlibrojn de OpenGL kaj de wxWidgets, kaj iom fone ankaŭ Приключения Буратина de Толстой. Mi havas ĉi lastan ankaŭ MP3-e en la aparato, do mi ĝin legetas kun sono, ĉar mi malfacile divenas la rusajn fortajn silabojn. En la aparato bedaŭrinde mi ne povas uzi mian retan akcentigilon. :)
Mi kontentas pri la kontrasto de la aparato, kaj ankaŭ sufiĉe pri ties rapido. Ĝi sufiĉas por legi. Baterio longas du aŭ tri semajnojn, do nenio ĝena. Mi nur timas kion fari, kiam misfunkcios la baterio. Mi eble sukcesos aĉeti iun ie, kaj mem ŝanĝi ĝin per malmunto de la aparato.
Mi aldonu iujn fotaĵojn:
|
| Sony PRS 505 sub fotila fulmo |
|
| Sony PRS 505 kun malgrandaj li… |
|
| Sony PRS 505 kompare al libro |
Send a message
Search for members



Kalle Kniiviläpro says:
Cetere, kiajn avantaĝojn de Sony rimarkis homoj, kiuj havas kaj ĝin kaj mian ĉinan aparaton? Ŝajne vi menciis pri tiaj komparoj ie? Al mi plaĉas ekzemple la fakto, ke mia aparato havas la uzul-interfacon en amaso da lingvoj, ne nur en la angla. Esperanto tamen ankoraŭ mankas...
Lluís replies:
Nur tiun piknikon ĉe vojrando ne eblas trovi leĝe senpage hispane (sed ja ruse!). Pri la rusa, mi ne tiom facile legas ankoraŭ por plenprofiti tiun lib.ru. Aldone mi skanas de tempo al tempo librojn al mi gravajn, kiujn mi havas papere aŭ prenas de la biblioteko. Poste mi preparas DJVU dosierojn, kaj aliformigas ilin al LRF Sony formato. Mi neniom imagas aĉeti elektronikajn librojn en fermitaj formatoj, kaj mi ankoraŭ ne bezonis tion.
En la kataluna eblas aĉeti iujn librojn elektronike, de kelkaj eldonejoj. Certe malmultajn. Ili servas en iu formato de microsoft, speciala. Ekzistas libera programaro por Sony Reader kiu aliformigas la formon de Microsoft al io legebla en la Reader, sed mi ne bezonis tion ankoraŭ, kaj do eĉ ne provis.
Mia havas la menuojn kaj mesaĝojn nur angle, prave. Tio min dume ne tiom ĝenas; mi scipovas uzi ĝin tiel.
Pri la konkretaj avantaĝoj de Sony Reader mi ne scias; mi legis en iuj forumoj simple tion, ke posedantoj de ambaŭ ĝenerale preferas la Sony. Mi mem aĉetis ĝin sen koni pli detale tion. Mi imagis ke tio rilatas al ĝenerala uzo de menuoj, trairo de paĝoj, ŝuto de libroj, ktp.
Kalle Kniiviläpro says:
Ruslanko says:
www.mobileread.com/forums/showthread.php?t=22320
bedaŭrinde nur en angla
eble vi trovos tio uzebla
Dankon por la artikolo
Lluís replies:
Ja la Sony ne havas literan klavaron.